Al la enhavo

Popolo el la ŝtato Novjorkio

de JamesB84, 2015-junio-05

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Bernadox (Montri la profilon) 2015-junio-14 05:39:52

Clarence666:
JamesB84:... Kio estas "na"?
----

P.S.: Mi redaktis mian supran afiŝon, ĉar enestis kelkaj eraroj. Atentu, ke la ĝusta formo estas "mafi-o". Oni alkutimiĝu konstante konsulti PIV-on por eviti tiajn erarojn.

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-14 09:41:07

JamesB84:Mia demando estas ĉi tio, ke se la popolo el la urbo Novjorko estas novjorkanoj, tiam, kio estas la popolo el la ŝtato Novjorkio?
Jes. Sed la uzo de "Novjorkio" ne koheras kun jena Akademia komunikajho:
"Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia 'sufikso' au sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie."

Tio chi rilatas ne al jam oficiale rekomenditaj landnomoj, kiel ekzemple "Japanio" (paralele uzebla al "Japanujo"), sed ghuste al "nove" formitaj landnomoj, kiel ekzemple "Novjorkio", char internacie ne uzighas la en ghi estanta "i".

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-14 12:02:12

Oni normale uzas Nov-Jorko. Kial ŝanĝi la oficialan nomon?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-14 12:16:11

nov-jorkano, civitano de Nov-Jorko.

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-14 13:32:44

Vinisus:Oni normale uzas Nov-Jorko. Kial ŝanĝi la oficialan nomon?
Iuj opinias, ke estas pli precize nomi la usonan shtaton "New York" en Esperanto "Nov-Jorkio" kaj la usonan urbon "New York" en Esperanto "Nov-Jorko". Kial io tia estas "problema praktiko", tion chi klarigas Bertilo Wennergren en sia blogero Kial ne Luksemburgio?.

Bernadox (Montri la profilon) 2015-junio-15 05:44:03

akueck:
Vinisus:Oni normale uzas Nov-Jorko. Kial ŝanĝi la oficialan nomon?
Iuj opinias, ke estas pli precize nomi la usonan shtaton "New York" en Esperanto "Nov-Jorkio" kaj la usonan urbon "New York" en Esperanto "Nov-Jorko". Kial io tia estas "problema praktiko", tion chi klarigas Bertilo Wennergren en sia blogero Kial ne Luksemburgio?.
Laŭ mi la Akademia rekomendo pri tiu punkto estas saĝa kaj obeinda. La germana lando Brandenburgo (ne *Brandenburgio), la germana urbo Brandenburgo; la germana ĉefurbo Berlino, la germana lando Berlino (ne *Berlinio); la usona ŝtato Nov-Jorko (ne *Nov-Jorkio, *Novjorkio aŭ io simila), la usona urbo Nov-Jorko k.t.p.

Reen al la supro