Към съдържанието

Popolo el la ŝtato Novjorkio

от JamesB84, 05 юни 2015

Съобщения: 26

Език: Esperanto

Bernadox (Покажи профила) 14 юни 2015, 05:39:52

Clarence666:
JamesB84:... Kio estas "na"?
----

P.S.: Mi redaktis mian supran afiŝon, ĉar enestis kelkaj eraroj. Atentu, ke la ĝusta formo estas "mafi-o". Oni alkutimiĝu konstante konsulti PIV-on por eviti tiajn erarojn.

akueck (Покажи профила) 14 юни 2015, 09:41:07

JamesB84:Mia demando estas ĉi tio, ke se la popolo el la urbo Novjorko estas novjorkanoj, tiam, kio estas la popolo el la ŝtato Novjorkio?
Jes. Sed la uzo de "Novjorkio" ne koheras kun jena Akademia komunikajho:
"Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia 'sufikso' au sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie."

Tio chi rilatas ne al jam oficiale rekomenditaj landnomoj, kiel ekzemple "Japanio" (paralele uzebla al "Japanujo"), sed ghuste al "nove" formitaj landnomoj, kiel ekzemple "Novjorkio", char internacie ne uzighas la en ghi estanta "i".

Vinisus (Покажи профила) 14 юни 2015, 12:02:12

Oni normale uzas Nov-Jorko. Kial ŝanĝi la oficialan nomon?

Vinisus (Покажи профила) 14 юни 2015, 12:16:11

nov-jorkano, civitano de Nov-Jorko.

akueck (Покажи профила) 14 юни 2015, 13:32:44

Vinisus:Oni normale uzas Nov-Jorko. Kial ŝanĝi la oficialan nomon?
Iuj opinias, ke estas pli precize nomi la usonan shtaton "New York" en Esperanto "Nov-Jorkio" kaj la usonan urbon "New York" en Esperanto "Nov-Jorko". Kial io tia estas "problema praktiko", tion chi klarigas Bertilo Wennergren en sia blogero Kial ne Luksemburgio?.

Bernadox (Покажи профила) 15 юни 2015, 05:44:03

akueck:
Vinisus:Oni normale uzas Nov-Jorko. Kial ŝanĝi la oficialan nomon?
Iuj opinias, ke estas pli precize nomi la usonan shtaton "New York" en Esperanto "Nov-Jorkio" kaj la usonan urbon "New York" en Esperanto "Nov-Jorko". Kial io tia estas "problema praktiko", tion chi klarigas Bertilo Wennergren en sia blogero Kial ne Luksemburgio?.
Laŭ mi la Akademia rekomendo pri tiu punkto estas saĝa kaj obeinda. La germana lando Brandenburgo (ne *Brandenburgio), la germana urbo Brandenburgo; la germana ĉefurbo Berlino, la germana lando Berlino (ne *Berlinio); la usona ŝtato Nov-Jorko (ne *Nov-Jorkio, *Novjorkio aŭ io simila), la usona urbo Nov-Jorko k.t.p.

Обратно нагоре