Al la enhavo

Ĉu informi komencantojn pri ŝanĝ-proponoj?

de Fenris_kcf, 2015-junio-06

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2015-junio-07 11:54:13

orthohawk:
Necesas nur rimarko(j)n kiu dirus: "Estas aliaj, neoficialaj formoj kiujn uziĝas IUJ da Esperantistoj, kaj ni sugestas ke vi NE uzu ilin. Ni nur volas ke vi estu konscia pri ilin, por ke vi rekonu ilin, ĉar vi ja aŭdos ilin." Kaj tiam listigu la reformojn.
Atentu! Ne misinformu. Estas aferoj ne oficialaj kaj aferoj kontraŭfundamentaj.

"Ri - 3a persona singulara pronomo kiu ne indikas sekson.
Tute sennecesa kaj pli ol verŝajne kontraŭfundamenta. Krome tiu ekspliko pri ĝia signifo nur pruvas ke uzado de iaj proponoj estas malklara.

Ci - 2a persona singulara pronomo kiu uziĝas nur indiki singularo sen iu ajn nuanco de ofendo aŭ intimeco.
Fundamenta, sed malmulte uzata. Verŝajne sennecesa por la ĉiutaga vivo.

-iĉ- proponita sufikso por indiki vira sekso (kontraŭ -in-)
Kontraŭfundamenta. Duobligas la genran sistemon, do, malfaciligas la lernadon kaj la lingvon. Krome, ĝi simple ne kongruas kun la uzata Esperanto, do se iu vidas faciligadon, tiu havas problemon, ne Esperanto. Verdire, tio dialektigas la lingvon.

ge- kun singulara nomo - proponita por indiki la singulara: gepatroj = patro kaj patrino; gepatro = patro aŭ patrino (Angle: parent)
Neoficiala. Aldonas signifon al prefikso sen problemigi la lingvon. Tamen, sennecesa kiel vi mem pruvas per via ekspliko. Ne estas devigo ke esperanto havas vorton por ĉiu vorto de aliaj lingvoj.

ali- - uzata iam kiel "parta" korelativo: alies = de alia homo"
Kontraŭfundamenta kaj terure erariga. Malfaciligas la lingvon.

k.t.p.

Jes, k.t.p.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2015-junio-07 12:09:32

Rimarku tion, ke kiam oni diras “kontraŭfundamenta”, oni ne celas diri “tio estas kontraŭ mia religio”, oni celas diri “tio estas kontraŭ stabileco, unueco kaj/aŭ facileco de la lingvo, do tial estas neakceptebla”.

Ĝis, Novatago.

bryku (Montri la profilon) 2015-junio-07 12:26:38

Clarence666:
novatago:morton post eble 10 aŭ 20 jaroj. Oni povos aŭdi tre klare la ridegon de la kontraŭesperantistoj de ĉiu angulo de la mondo: “Ni jam sciis ke planlingvo tute ne povus funkcii! Hahaha!”.
Oni jam povas auxdi gxin. okulumo.gif Kial? Post 130 jaroj Fina Venko nek okazis, nek alproksimigxis. Eble la Esperantistaro iam devos trovi respondon al la demando: Cxu Esperanto estu universala, facile lernebla, kaj facile uzebla, lingvo por la futuro, aux nur monumento de unu sola persono, kiu, farante plejparte bonan laboron, neeviteble iukampe eraris, simile kiel preskaux cxiuj personoj povas erari (ecx mi, cxu iu kuragxas aserti ke ri mem scias cxion kaj neniam eraras ??? okulumo.gif ).
Esperanto ne havas monon, armeon, atom-armilojn kaj ne mortigis milionojn da homoj, tial ĝi ne kapablis sukcesi kiel ĝenerala mondlingvo.

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-07 14:24:03

Clarence666:Oni jam povas auxdi gxin. okulumo.gif Kial? Post 130 jaroj Fina Venko nek okazis, nek alproksimigxis. Eble la Esperantistaro iam devos trovi respondon al la demando: Cxu Esperanto estu universala, facile lernebla, kaj facile uzebla, lingvo por la futuro, aux nur monumento de unu sola persono, kiu, farante plejparte bonan laboron, neeviteble iukampe eraris, simile kiel preskaux cxiuj personoj povas erari (ecx mi, cxu iu kuragxas aserti ke ri mem scias cxion kaj neniam eraras ??? okulumo.gif ).
Krom se ekzistas statistikaj esploroj, kiuj nediskuteble pruvas, ke la ĉefa kialo ne koni/lerni/paroli Esperanton estas ĝia malhavo de "ri", via aserto estas iom malprudenta, ĉu ne?

Cetere el tio, ke ĉiuj homoj eraras, teorie ja povus sekvi, ke Esperanto, lingvo farita de homo, havas mankojn. Tamen, tio postulus malagnoski, fakte tute preteratenti tion, ke la lingvon parolis homoj dum pli ol jarcento. Per tiu praktikado ĝi evoluis, adaptiĝis al la bezonoj de ĝiaj parolantoj. Tiel, ke en la vera vivo, malgraŭ ĉiuj teoriaj mankoj, oni ne renkontas problemojn komuniki.

Esperanto estas malperfektaĵo, kiu funkcias. Laŭ la angla diraĵo, "Kio ne rompiĝis, tion ne riparu".

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-07 14:45:27

Fenris_kcf:
Tempodivalse:Kial oni taksas Esperanton malsimila ĉi-afere? Ĝi ne estas ludo. Bonvole apliku al ĝi la samajn normojn, kiujn vi aplikus al nacilingvoj.
Ĉar ĝi estis intence konstruita por funkcii kiel ĉies dua lingvo. Eble la diferencaj opinioj pri la senco kaj la naturo de Esperanto estas la kaŭzo por la diferencaj ideoj pri trakti sin.
Plejeble la radiko de la malkonsento estas tia. Tamen, laŭ mia opinio, traktante Esperanton kiel ankoraŭ ŝanĝeblan aferon, oni ne respektas la grandan precedenton disvolvitan de 125 jaroj de Esperanta literaturo.

Vole aŭ nevole, Esperanto jam estas "decidita" same kiel nacilingvoj, eĉ se ĝia celo aŭ naturo komence estis diferenca de la nacilingva. Do "leĝigitaj" reformoj simple ne sukcesus se la majoritato de la komunumo ne akordiĝus. Kaj aferojn kiel iĉismon, riismon, naismon ktp. - almenaŭ ĝis hodiaŭ - montreble malakceptis la komunumo.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-07 14:49:03

novatago:
orthohawk:
Necesas nur rimarko(j)n kiu dirus: "Estas aliaj, neoficialaj formoj kiujn uziĝas IUJ da Esperantistoj, kaj ni sugestas ke vi NE uzu ilin. Ni nur volas ke vi estu konscia pri ilin, por ke vi rekonu ilin, ĉar vi ja aŭdos ilin." Kaj tiam listigu la reformojn.
Atentu! Ne misinformu. Estas aferoj ne oficialaj kaj aferoj kontraŭfundamentaj.

"Ri - 3a persona singulara pronomo kiu ne indikas sekson.
Tute sennecesa kaj pli ol verŝajne kontraŭfundamenta. Krome tiu ekspliko pri ĝia signifo nur pruvas ke uzado de iaj proponoj estas malklara.

Ci - 2a persona singulara pronomo kiu uziĝas nur indiki singularo sen iu ajn nuanco de ofendo aŭ intimeco.
Fundamenta, sed malmulte uzata. Verŝajne sennecesa por la ĉiutaga vivo.

-iĉ- proponita sufikso por indiki vira sekso (kontraŭ -in-)
Kontraŭfundamenta. Duobligas la genran sistemon, do, malfaciligas la lernadon kaj la lingvon. Krome, ĝi simple ne kongruas kun la uzata Esperanto, do se iu vidas faciligadon, tiu havas problemon, ne Esperanto. Verdire, tio dialektigas la lingvon.

ge- kun singulara nomo - proponita por indiki la singulara: gepatroj = patro kaj patrino; gepatro = patro aŭ patrino (Angle: parent)
Neoficiala. Aldonas signifon al prefikso sen problemigi la lingvon. Tamen, sennecesa kiel vi mem pruvas per via ekspliko. Ne estas devigo ke esperanto havas vorton por ĉiu vorto de aliaj lingvoj.

ali- - uzata iam kiel "parta" korelativo: alies = de alia homo"
Kontraŭfundamenta kaj terure erariga. Malfaciligas la lingvon.
Bonvolu memori, karulo, ke mi ne diras ke mi konsentas kun ĉiuj de ĉi tiuj formoj (mi uzas nur "ci" kaj iomete "ge- kiel singulara"....fakte, Mi MALkonsentas kun la "-iĉ-" abomenaĵo.

"ri" ne estas knotraŭfundamenta: ĝi ne anstataŭiĝas "li" kaj "ŝi" sed nur estas aldono por kiam oni ne volas indiki la sekson de la homo priparolata.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-07 15:20:17

Kiel mi argumentis alifadene, ekzistas distingo inter kontraŭfundamenteco kaj eksterfundamenteco.

L'antaŭa rekte kontraŭdiras aŭ ion rekte skribitan en la Fundamento, aŭ ties spiriton. Ekzemple, intenca neuzado de l'akuzativa finaĵo estas kontraŭfundamenta (kune kun tiu aĉaĵo, na). Iĉismo estas kontraŭfundamenta ankaŭ, ĉar ĝi redifinas vortojn en la Universala Vortaro: interalie, "patro" iĝus "unu el la gepatroj".

Eksterfundamenteco, tamen, nur tuŝas aferojn pri kiuj la Fundamento silentas. Novaj terminoj estas eksterfundamentaj (kiel trajno, liva, ktp.), kune kun kelkaj sintaksaj strukturoj (kiel la oftiĝo de adverbaj konstruaĵoj).

Eksterfundamentaĵoj estas per si mem nek evitindaj nek uzindaj. Oni devas decidi, ĉu ili spegulas bonan stilon kaj kompreneblecon - kio estas multe pli subjektiva afero ol io evidente irante kontraŭ la Fundamenta teksto.

Do, por ri, ni devas unue decidi, en kiu kategorio ĝi apartenas. Mi emas konkludi, ke ĝi ne estas kontraŭfundamenta tial, ke laŭ mia interpretacio de la 5-a Regulo, la oficialaj pronomoj ne formas ekskluzivan liston. Rimarku ke la teksto diras simple "La pronomoj estas:" kaj ne "La nuraj pronomoj/La pronomoj estas ekskluzive".

Do, ri ŝajne estas nur "neologismo", aŭ nove enigita termino, same kiel ĵogi, adolto... kaj ĝia uzindeco sekve dependas de tio, ĉu oni ĝin uzas, komprenas, kaj ĉu ĝi konsideriĝus norma aŭ normala lingvaĵo.

Kaj jen kiam mi malakceptas ri: la komunumo montreble malakceptis ĝin, same kiel ĝi malakceptis la terminojn komputoro, adolto, matro ktp. De ĉi tiu perspektivo, ri estas ne pli ol unu neologismo inter multaj kiuj malsukcesis.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-junio-07 22:17:50

Nemalofte, homoj venis al Esperanto ĉefe pro intereso pri lingvoj, kaj estas allogitaj per argumentoj kiel "esperanto estas la plej logika/facila lingvo" kaj ankaŭ per la disponebleco de la varbantoj, kiuj pretas disponi multe da tempo diskutante por konvinki ilin. Tial tiuj novbakitaj esperantistoj emas opinii, ke ĉiu perfektiĝo estos nepre bonvena.

Nur post jaroj, se ili ne antaŭe forlasis la movadon, ili komprenas ke la stabileco de la lingvo kaj la unueco de la parolantaro estas pli grava ol la perfekteco de la lingvo, kaj ke tia "perfekteco" estas nur subjektiva afero, se oni konsideras la diverseco de la opinioj pri la temo.

Ĉu oni devas informi ilin, kompreneble: ĉar se oni ne faras tion, ili povas havi la senton ke oni ilin cenzuras kaj taksas kretenaj. Sed prefere ili estu avertitaj, ke ĝenerale la ŝanĝoj estas evitindaj, kaj ke pli bone ili legu la antaŭparolon de la Fundamento kaj unue finlernu la lingvon.

Rujo (Montri la profilon) 2015-junio-08 01:07:18

Anstataŭ proponi modifon de Esperanto, tion oni faru koncerne la gepatran.

novatago (Montri la profilon) 2015-junio-08 08:45:42

orthohawk:
Bonvolu memori, karulo, ke mi ne diras ke mi konsentas kun ĉiuj de ĉi tiuj formoj (mi uzas nur "ci" kaj iomete "ge- kiel singulara"....fakte, Mi MALkonsentas kun la "-iĉ-" abomenaĵo.

"ri" ne estas knotraŭfundamenta: ĝi ne anstataŭiĝas "li" kaj "ŝi" sed nur estas aldono por kiam oni ne volas indiki la sekson de la homo priparolata.
Mi supozis nenion rilate al tio. Tro multaj da aferoj estis tie por ke iu konsentus ĉiujn, kvankam tio ne maleblas.

Pri “ri” vi diras tion kaj aliaj diras ion alian. Daŭre estas tute sennecesa. Se oni scias kaj komprenas la signifon de li kaj ĝi, oni povas fari tion tute same, do aldoni tion, nur estas invito por ke iu pli diru ke lia (vidu, tute klaras ke oni ne temas nepre pri viro kaj mi estas tute ĝusta) propra inventita pronomo ankaŭ estas necesega. Laŭ mi pronomoj ja estas tute speciala vortgrupo, kiu plibone restu sen aldonoj kaj nepre sen ŝanĝoj. Obsediĝi ĉar la “li” pronomo havas kroman signifon, nur estas tio, obsediĝo. Aliflanke, kaj eĉ se ne gravege rimarkiginde ĉar fine ĉiu devas lerni prononci kaj lerni distingi sonon ron, malgranda favoro al ĉinoj estas aldoni tiun proponon, kiu dekomence por ili tute same sonos al li. La elekto, kiel “plibonigo” estas premiinda.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro