Al la enhavo

Ĉu informi komencantojn pri ŝanĝ-proponoj?

de Fenris_kcf, 2015-junio-06

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

dbob (Montri la profilon) 2015-junio-08 11:38:04

Tempodivalse:Do, por ri, ni devas unue decidi, en kiu kategorio ĝi apartenas. Mi emas konkludi, ke ĝi ne estas kontraŭfundamenta tial, ke laŭ mia interpretacio de la 5-a Regulo, la oficialaj pronomoj ne formas ekskluzivan liston.
Zamenhof skribis la regulojn de Fundamento de Esperanto per kvin lingvoj, nome: la franca, angla, germana, rusa kaj pola. La rusa kaj pola lingvoj ne havas difinitan artikolon, la tri aliaj ja havas ĝin. Se Zamenhof volus diri, ke aliaj pronomoj estas eblaj, tiam li skribus tiun regulon sen difinita artikolo en la kvin lingvoj, aŭ li simple aldonus tiajn pronomojn aliloke en la Fundamento, same kiel li jam faris kun “ci”. Pro ĉio ĉi, mia nuna vidpunkto estas, ke ia nova pronomo estas kontraŭfundamenta, ĝis la Akademio enkondukos ĝin en la lingvon.

Komparu kun 6-a Regulo pri adverboj:

“Adverbs are formed by adding e to the root.”
“Adverboj estas formataj per aldono de e al la radiko.”

Se Zamenhof volus diri, ke ĉiuj adverboj finiĝas per e, tiam li verŝajne skribus:

The adverbs are formed by adding e to the root.
La adverboj estas formataj per aldono de e al la radiko.

Li ne uzis difinitan artikolon ĉi-okaze, ĉar ja estas adverboj, kiuj ne finiĝas per e. Verŝajne Zamenhof povus alimaniere skribi tiujn regulojn per vortoj kiel “nuraj” aŭ “ekskluzive”; tamen, eblas konsideri, ke por li bone sufiĉus skribi la Fundamenton per kvin malsamaj lingvoj por akiri sufiĉe da klareco. Eble ne perfekta klareco, sed nenio estas perfekta, ne eĉ unu lingvo estas tia.

Konklude mi parte konsentas kun Tempodivalse: ia nova pronomo estas ne pli ol unu neologismo (do eksterfundamenta), rekte kontraŭfundamenta. Ĉio okaze, la natura komunuma evoluo de la lingvo kaj/aŭ la ago de la Akademio, decidos ĉi tiun aferon, kiel tradicie jam okazis kaj okazas.

Al la demando ĉu informi komencantojn pri ŝanĝo-proponoj, mi opinias, ke oni agas same kiel en aliaj lingvoj. Kiam mi lernis mian denaskan lingvon, neniu instruis al mi pri ia ekzistanta ŝanĝo-propono, aŭ pri diversaj jam uzataj dialektoj. Oni instruas la oficialan nacian lingvon. Sed se iu komencanto konscias pri ia ŝanĝo-propono, kaj tio okazos pli aŭ malpli frue, estas amaso da informo interrete krom la eblo demandi al aliaj, kiuj jam pli bone scias Esperanton.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-08 14:40:30

Pro ĉio ĉi, mia nuna vidpunkto estas, ke ia nova pronomo estas kontraŭfundamenta, ĝis la Akademio enkondukos ĝin en la lingvon.
Bone, ŝajnas ke estas malkonsento pri interpretado. Ankoraŭ mi pensas, ke se Z volis indiki forte ekskluzivecon, li povus uzi vorton kiel "ununura". Laŭ mi, unu difinita artikolo ne konstatas tian ekskluzivecon, kiun ni serĉas. Do restas simple neklare: kiaj ekzakte estis la intencoj de Z. Mi suspektas ke li intencis limigitan liston, sed ne povis antaŭvidi la problemojn kaj diskutojn okazantajn nun.

Reen al la supro