Misfunkcio je foruma Novmesaĝindikilo?
de homojKunHomoj, 26 de janeiro de 2008
Mensagens: 6
Idioma: Esperanto
homojKunHomoj (Mostrar o perfil) 26 de janeiro de 2008 13:50:52
Ĉi tiam mi ankaŭ vidis tiun Okazaĵon en la Testejo: La Fadeno «Koran saluton de Sri-Lanko» ĉiam indikas, ke ĝi enhavas novajn Mesaĝon (eĉ se mi legis ilin duoble, trioble ktp. kaj aktualigis [aŭ ĉu «denove ŝutis» sonus ĉi tie pli bone?] la Forumpaĝon).
Mi miras, ĉu aliaj Uzantoj ankaŭ havas tiun Problemon.
Mi hieraŭ nuligis miajn Ĵetonojn. Eble tio kaŭzas la Problemon. Helpu min, bonvole!
Jev (Mostrar o perfil) 26 de janeiro de 2008 16:00:10
homojKunHomoj:Mi hieraŭ nuligis miajn Ĵetonojn. Eble tio kaŭzas la Problemon. Helpu min, bonvole!Kio estas Ĵetonoj? Kredeble la problemo estas pri viaj kuketoj. Venu al la unua paĝo de la forumoj kaj tuj sube alklaku "Marki ĉiujn temojn kiel legitajn". Kredeble tio helpos.
horsto (Mostrar o perfil) 26 de janeiro de 2008 20:54:10
Eble mia foliumilo estas la kaŭzo por la problemo, mi uzas la programon Konqueror.
Alia problemo, kiun mi havas, estas la ĉapelitaj literoj. Ĉio bonas sur la normalaj paĝoj, sed en la fenestro por tajpi novan mesaĝon kaj en la tujmesaĝilo mi nur vidas malplenan kvadraton anstataŭ ĉapelita litero. Ankaŭ en aliaj retpaĝoj ekster Lernu! mi havas la saman problemon. Eble ĉio estas problemo de mia sistemo, sed mirigas min ke kelkaj paĝoj funkcias, aliaj ne. Eble iu ja havas ideon kiu povus helpi min.
Jev (Mostrar o perfil) 26 de janeiro de 2008 23:10:25
horsto:Eble iu ja havas ideon kiu povus helpi min.Nuntempe mi povas nur konsili ŝanĝi vian retumilon al Firefox, ĉar ni ne testas niajn paĝojn en Konqueror, pro tio en ĝi povas aperi iuj problemoj.
Jev (Mostrar o perfil) 29 de janeiro de 2008 23:16:49
horsto:Post iom da tempo (kelkaj semajnoj) mi ne plu povas viziti paĝojn de la forumo kiam mi estas ensalutita. Mi ricevas la erarmesaĝon ke la kuketo estas tro longa.Mi nun tute forigis kuketojn de la forumoj. Do espereble, ke vi almenaŭ tiun ĉi problemon ne plu havos.
horsto (Mostrar o perfil) 30 de janeiro de 2008 19:43:29
Jev:Dankon!
Mi nun tute forigis kuketojn de la forumoj. Do espereble, ke vi almenaŭ tiun ĉi problemon ne plu havos.
Bonvolu oferi ne tro da tempo por testi ĉiujn foliumilojn. Mi ne estas fakulo, mi naive kredis ke sufiĉas atenti la normojn. Rilate al Konqueror mi esperas ke la nova KDE4, kiun mi ankoraŭ ne havas, donos multajn plibonigojn.