Skip to the content

Memstara chi

by akueck, June 17, 2015

Messages: 27

Language: Esperanto

nornen (User's profile) June 23, 2015, 4:15:04 PM

akueck:
nornen:
Komparante kun naturaj lingvoj, eble ni pripensu la Germanan, kiu regas adverbojn tiuokaze "Wieviel davon" kaj ne "*Wieviel von". Aŭ la Franca aŭ la Itala, kiuj havas proprajn pronomojn por tiuj esprimoj "en, y; ne, ci".
Lau mi tio chi estas redonebla en ghusta Esperanto per:
"Kiom dae?"
Aŭ eble tio estas redonebla en ĝusta Esperanto per: "Kiom?"

Mi malsukcesas kompreni, kion ni gajnas aldonante "dae" al la propozicio.

La Germanaj adverboj davon, damit, dadurch, ktp estas kunmetaĵoj el prepozicio + neŭtrala das (ĝi). Sekve baze, davon = da/de/el ĝi; damit = kun ĝi; dadurch per ĝi. Same kiel wovon, womit, wodurch < von was, mit was, durch was.

Se "dae" = "davon", ĉu ankaŭ "kune" = "damit" kaj "pere" = "dadurch"?

Tiuj estas pomoj. Kiom dae vi volas? = Kiom da pomoj vi volas?
Tiu estas mia avo. Mi venis kune. = Mi venis kun la avo.
Tiu estas martelo. Mi rompis la fenestron pere. = Mi rompis la fenestron per la martelo.

akueck (User's profile) June 23, 2015, 5:05:31 PM

nornen:
akueck:
nornen:
Komparante kun naturaj lingvoj, eble ni pripensu la Germanan, kiu regas adverbojn tiuokaze "Wieviel davon" kaj ne "*Wieviel von". Aŭ la Franca aŭ la Itala, kiuj havas proprajn pronomojn por tiuj esprimoj "en, y; ne, ci".
Lau mi tio chi estas redonebla en ghusta Esperanto per:
"Kiom dae?"
Aŭ eble tio estas redonebla en ĝusta Esperanto per: "Kiom?"

Mi malsukcesas kompreni, kion ni gajnas aldonante "dae" al la propozicio.
Ni gajnas eblon je nuancado, ekzemple jene:

A: "Chu dum la ekskurso estis sufiche da manghajhoj?"
B: "Dae estis ech abunde, sed da koka-kolao estis ne sufiche."
okulumo.gif

nornen (User's profile) June 23, 2015, 8:46:47 PM

Kian nuancon elsendas via frazo kun "dae", kaj kian via frazo sen "dae"?

akueck (User's profile) June 24, 2015, 4:37:04 AM

nornen:
akueck:Ni gajnas eblon je nuancado, ekzemple jene:

A: "Chu dum la ekskurso estis sufiche da manghajhoj?"
B: "Dae estis ech abunde, sed da koka-kolao estis ne sufiche."
okulumo.gif
Kian nuancon elsendas via frazo kun "dae", kaj kian via frazo sen "dae"?
La frazo kun "dae" emfazas la kontraston inter la du kvantoj pli, ol frazo sen "dae", precipe se en la parola lingvo oni emfazas "dae". Analoge en la germana: "Davon gab es sogar reichlich, aber ..."

Sed ni nun tro deflankighas disde la origina temo. Bonvole diskutu laubezone plu pri "dae" en [url= http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=16075]ties temfadeno[/url]. Anticipan dankon.

amigueo (User's profile) July 1, 2015, 1:46:19 PM

Bernadox:
Mi legas ĉi [tiun] libron.
ĉi-somere = [en tiu] ĉi somero

ĉi-supre = [en tiu] ĉi [paĝo] supre [!!!]

alvoki ĉi [tiun] Dion
supre --> malsube

"ĉi-(paĝe) malsube"

se oni ne konas la distribuon en paĝoj,
"ĉi tekste malposte" (ĉi-malposte)

Kirilo81 (User's profile) July 2, 2015, 8:13:57 AM

akueck:
Kirilo81:La memstara uzo en la senco de "ĉi tie" miaopinie estas ĝusta, ĉar ĝi rilatas al ties etimologia signifo, kaj Z uzis ĝin laŭe (kvankam maloftege).
Chu la etimologia signifo estas tauga pravigo en la senco de la Esperanto-normo?
Kompreneble ne, sed se oni konas la etimologian signifon de vorto kaj vidas laŭan uzon ĉe Zamenhof, tiam ja estas verŝajne, ke li planis ĝuste tiun signifon ankaŭ por E-o.
Vi scias: Se ĝi aspektas, iras, blekas kiel anaso, ĝi verŝajne estas anaso.okulumo.gif

Bernadox (User's profile) July 4, 2016, 5:26:58 PM

Post ĉ. unu jaro, tiu diskuto en 2016 estis daŭrigita en jena fadeno.

Back to the top