Hozzászólások: 156
Nyelv: Esperanto
SEN7759 (Profil megtekintése) 2018. szeptember 24. 12:34:09
Altebrilas:Mi faris tian liston, en epoko kiam oni ne disponis pri personaj komputiloj, per skribmaŝino kaj fotokopioj. Mi volis ankaŭ provi ke esperanto estas simpla lingvo, ĉar la bazaj elementoj de la lingvo (gramatiko+ morfemlisto) povas esti presitaj sur nur A4 folio (21 * 29.7 cm). La BRO listoj miascie ankoraŭ ne ekzistis , do mi kreis mem liston, ordigante la vortojn laŭ temo, ex:Sed estas malfacila optimumigi tian liston por la lernolibro (scienca argumentado/optimumigo).-TempoNuntempe tia listo povas esti disdonata per simpla kopigluo.
--tago, lundo, mardo, merkredo...
--monato, januaro, februaro, marto...
--sezono, printempo, somero, aŭtumno...
mateno, post-tagmezo, vespero, nokto
horo, minuto, sekundo, jaro, momento
- Koloro, blua, ruĝa, flava...
- Nombro, unu, du, tri...
Altebrilas (Profil megtekintése) 2018. szeptember 24. 17:38:26
SEN7759 (Profil megtekintése) 2018. szeptember 24. 18:01:09
0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.
1. La baza lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE), ALTKVALITAN dezajnon k enhavon.
2. La lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemoj por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado; 500 morfemoj ne estas sufiĉaj
por tio (ankoraŭ kaj el tio sekvas, ke la lernintoj forir(as/os))).
3. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2018. október 1. 9:41:32
a) ofteco
b) kombinebleco (en kiom da malsamaj vortoj el la korpuso ili aperas)
c) sendependeco de la temo (tio postulas liston de temoj por vidi kiuj morfemoj aperas en ĉiujn, la unu-temaj morfemoj oni konsideras kiel specialigitaj, ekz: nomoj de floroj, de sovaĝaj bestoj, ktp.)
...
Kaj ĉefe difini "optimumigan funkcion" por elekti la plej taŭgajn morfemojn.
SEN7759 (Profil megtekintése) 2018. október 1. 14:12:05
Altebrilas:Vi devas pli klare difini optimumecon:Chi tio kaj estis farita kaj ech pli: estis konsiderita temoj: la elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo... (ech kompromiso inter la sendependeco kaj la ofteco).
a) ofteco
b) kombinebleco (en kiom da malsamaj vortoj el la korpuso ili aperas)
c) sendependeco de la temo (tio postulas liston de temoj por vidi kiuj morfemoj aperas en ĉiujn, la unu-temaj morfemoj oni konsideras kiel specialigitaj, ekz: nomoj de floroj, de sovaĝaj bestoj, ktp.)
...
Kaj ĉefe difini "optimumigan funkcion" por elekti la plej taŭgajn morfemojn.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2018. október 2. 8:34:54
Ĝis nun vi havas BRO-listoj, kaj la kriterio estas la aŭtoritato de l'Akademio kiam li faris tiun liston.
SEN7759 (Profil megtekintése) 2018. október 2. 11:17:34
Ĉi tio estas nur mia ekzemplo k verŝajne ĝi estos utila.
Metsis (Profil megtekintése) 2018. október 3. 6:37:06
SEN7759 (Profil megtekintése) 2018. október 3. 6:52:33
2. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE).
4. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).
5. En la lernolibro de Stano Marĉek estas 740 morfemoj. Sed la lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemoj por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado).
6. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2018. október 3. 19:52:06