Späť na obsah

Ordonoj: ĉu "imperative" ekzisti par ni?

od Edigxepe, 23. júna 2015

Príspevky: 57

Jazyk: Esperanto

orthohawk (Zobraziť profil) 24. júna 2015 17:22:51

erinja:
orthohawk:Se ci volas citi Zamenhofon, bonvolu ne fuŝciti lin. Li diris "anstataŭ "ci" oni ordinare uzas "vi".
Ĉu tiukaze oni estas "malordinara persono" se oni insiste uzas "ci" kiam la cetero de la esperantista mondo uzas "vi"?
Kial ne simple "homo kiu distingas singulara kaj plurala en la dua persona pronomoj"? Kial la juĝo pri ĝi?

Ĉu ci juĝas la virinojn de la Amiŝa Eklezio por ilia porto de la "preĝkovrilo"? Ĉu ili estas "stranguloj/malordinaruloj" pro tio? (kaj, parenteze "malordinara" ne estas pli aŭ malpli ol "stranga." Tio ankoraŭ estas ofendema. La vorto kiun ci volas estus "NEordinara." Jes, ĝi eble estas tre subtila diferenco, sed ja ekzistas diferenco.)

Rigardu ĝin ĉi tiel: Mi ne scias ĉu ci "konservas koŝeron" Se jes, eĉ ci devigas konfesi ke tio estas neordinara, ĉu? Kaj se jes, kial? pro religia precepto, ĉu ne?

Do, kiel ci sentus (aŭ ciaj samreligianoj kiuj ja konservas koŝeron) se iu dirus al ci/vi "vi estas stranga/strangulo!" Bonvolu ne provi diri al mi ke vi ne ofendiĝus se tio okazus!

erinja (Zobraziť profil) 24. júna 2015 17:57:50

Efektive kiam oni elektas vivmanieron kiu estas en la ekstrema minoritato de la loko kie oni loĝas, oni devas alkutimiĝi al tio, ke oni ne estas kiel la aliaj, kaj ke oni estas stranga kaj malordinara kompare kun la aliaj. Mi ne manĝas kiel la aliaj, mi ne vestiĝas kiel la aliaj, mi kovras la kapon, mi ne aranĝas la vivon kiel la aliaj. Eĉ inter judoj en Usono, elcente, mi estas en la ekstrema minoritato. Kial mi nomu min ion alian ol "malordinara" kaj "stranga" kompare kun la aliaj?

Finfine religiaj judoj, kaj ankaŭ mi mem, sufiĉe ofte uzas tiujn terminojn ('stranga', 'freneza' ) por klarigi ke ni bezonas ion strangan. Ni konscias tre klare ke niaj petoj aŭ religiaj bezonoj povas soni strangaj kaj frenezaj. Estas ridinde -- "Ne, pardonu, hodiaŭ estas nun mia ŝabato, mia tago de ripozo -- vi ne povas veturigi min en via aŭto, sed mi povas marŝi 3 mejlojn por ĉeesti la eventon al kiu vi invitas min. Ho, kaj mi ankaŭ ne rajtas skribi mian nomon nek transdoni monon, ĉu mi rajtas antaŭregistri kaj antaŭpagi?". Oni devas havi bonan humoron pri tio, kaj tio glatigas la aferon por ĉiuj koncernuloj.

Kiam ni havas strangan kaj malfacile klarigeblan peton por alia persono, la malkomforto estas malpli por ĉiuj se ni simple diras dekomence kun pardonpetema rideto, "Ni havas strangan/frenezan bezonon pri X pro niaj religiaj kialoj, ĉu vi povus helpi pri tio?" La kialoj ofte estas detalaj kaj komplikaj kaj estas plej facile agnoski dekomence ke la afero aspektas tute stranga kaj senkohera, kaj plej ofte oni feliĉe kaj komplezeme helpas, eĉ sen la kompreno pri la kialoj.

Efektive ordinara usonano ne povus kompreni kial oni vestiĝus en marto kiel paĉjo kristnasko, surstrate, kaj mi neniel kulpigus tiun kiu opinias tion stranga (Kial mi vestiĝas tiel? Estas juda festotago, kompreneble!!!)

orthohawk (Zobraziť profil) 24. júna 2015 18:59:12

erinja:

Finfine religiaj judoj, kaj ankaŭ mi mem, sufiĉe ofte uzas tiujn terminojn ('stranga', 'freneza' ) por klarigi ke ni bezonas ion strangan.
do, vi misuzas la vortojn "stranga freneza"; ili estas ofendemaj, insultaj. "neordinara" estas multe pli bona vorto, ĉar ĝi ne enhavas nuancon de juĝo aŭ insulto.

erinja:Efektive ordinara usonano ne povus kompreni kial oni vestiĝus en marto kiel paĉjo kristnasko, surstrate, kaj mi neniel kulpigus tiun kiu opinias tion stranga (Kial mi vestiĝas tiel? Estas juda festotago, kompreneble!!!)
Ĉu ci ofte vetiĝas en marto kiel paĉjo kristnasko????? Tio ja estas kaj neordinara kaj stranga! Mi supozas ke ne ekzistas religia precepto por tia vestiĝo?

Sed, ĉiuj ciaj vortoj provante senkulpigi cin mem ne ŝanĝas la realecon: Daŭrigi nomi homon per iu unu aŭ alia ofendema vorto, post kiam la homo diris ke tiu vorto ja estas ofendema, tiu daŭrigo estas nenio pli ol/krom aroganteco kaj malĝentileco. Estas preter mia kompreno kial homoj ne povas (aŭ, kiel mi suspektas, rifuzas) kompreni tion. Ĉu ci volas ke homoj NE pensas ke ci estas malĝentila? Do, ne faru malĝentilaĵojn.

erinja (Zobraziť profil) 25. júna 2015 15:43:31

orthohawk:Ĉu ci ofte vetiĝas en marto kiel paĉjo kristnasko????? Tio ja estas kaj neordinara kaj stranga! Mi supozas ke ne ekzistas religia precepto por tia vestiĝo?
Se vi faros serĉeton pri judaj festoj kiuj povus okazi en marto, kaj legos pri la kutimoj de tiu festo, vi tuj komprenos.
Sed, ĉiuj ciaj vortoj provante senkulpigi cin mem ne ŝanĝas la realecon: Daŭrigi nomi homon per iu unu aŭ alia vorto, post kiam la homo diris ke tiu vorto estas ofendema, tiu daŭrigo estas nenio pli ol/krom aroganteco kaj malĝentileco. Estas preter mia kompreno kial homoj ne povas (aŭ, kiel mi suspektas, rifuzas) kompreni tion. Ĉu ci volas ke homoj NE pensas ke ci estas malĝentila? Do, ne faru malĝentilaĵojn.
Mi senkulpigas neniun ajn -- mi ne interesiĝas pri tio, kaj ne estas mia problemo se iu kiu kondutas malordinare havas problemon ke oni nomas tion "malordinara".

Oni ne ordinare uzas 'ci' -- fakte oni entute neniam uzas ĝin. Do sendube persono kiu persiste uzas ĝin en la ĉiutaga parolado estas tute la malo de ordinara, ĉar tiu persono faras tion malgraŭ ĉiu kutimo de la komunumo kiu parolas la lingvon. Same persono kiu insiste uzas eksdatajn parolmanierojn en sia denaska lingvo. Se mi parolus ekzemple en mia ĉiutaga vivo kiel persono el ŝekspira teatraĵo, neniu povus kulpigi tiun kiu nomas min "malordinara". Tio estus eĉ milda aserto. Tiu kiu elektas malordinaran kutimon aŭ vivo ne surpriziĝu nek ofendiĝu kiam oni nomus tion "malordinara".

Oni estu tiel ordinara aŭ malordinara kiel oni volas, sed oni ne surpriziĝu aŭ ofendiĝu kiam oni avertas lernantojn ke ordinara parolata Esperanto ne inkluzivas la pronomon "ci".

Vi povas certiĝi ne aŭdi de mi denove, mi ne ŝatas kiam oni adresas min per fuŝpronomoj.

Tempodivalse (Zobraziť profil) 25. júna 2015 16:25:58

Oho'! Ĉu ankoraŭ iu asertadas ke "ci" estas normala?

Se vi volas paroli malbonstilan, nekutiman, kaj ĝenerale laman Esperanton - do bonvole. Sed ankaŭ bonvole ne trudu ĝin al aliuloj.

Neniu sperta Esperantisto uzas "ci", eble ekster iaj poeziaj aŭ belartaj kuntekstoj - ĝia ĉeesto en la parolmaniero de iu Esperantisto ordinare identigas lin kiel nespertulon.

akueck (Zobraziť profil) 25. júna 2015 16:40:21

orthohawk:
Se ci volas citi Zamenhofon, bonvolu ne fuŝciti lin. Li diris "anstataŭ "ci" oni ordinare uzas "vi". (emfazo estas la mia/dm) El Ekzercaro, sekcio 16.
"Ordinare" lasas truon al tio, kio ne estas "ordinara" okulumo.gif

orthohawk:Aŭ se oni uzas "ci" pro personaj moralaj principoj, oni eble devos ekspliki al la aŭdanto kial ria opinio estas malĝusta. Mi, persone, evitas tion per porti t-ĉemizon kiu diras "mi uzas "ci" pro personaj moralaj principoj. Ne juĝu min."
La Fundamento preskribas ne nur, kiel oni parolu Esperanton, sed ankau, kiel oni komprenu ghin. Se iu uzas "ci", oni do simple devas ghin laue kompreni:
"ci tu, toi, | thou | du | [rusa vorto] | ty."

Au kion mi pretervidas?

orthohawk (Zobraziť profil) 25. júna 2015 16:56:27

erinja:
Mi senkulpigas neniun ajn -- mi ne interesiĝas pri tio, kaj ne estas mia problemo se iu kiu kondutas malordinare havas problemon ke oni nomas tion "malordinara".
do, alivorte, al ci ne gravas se ci ofendos alian homon....... mi estas feliĉa ke tio klariĝis. dankon.

erinja:Oni ne ordinare uzas 'ci' -- fakte oni entute neniam uzas ĝin.
Kial ci persistas provi disvastigi ĉi tiun malverecon? Ĝi ja uziĝas. Mi ĝin uzas. Mi persone konas esperantistan Kvakeron kiu ĝin uzas, pli da unu persono en la fejsbuka grupo por enDuolingo-aj lernantoj ĝin uzas. (tiuj estas homoj kiuj jam parolas esperante sed helpas kun la kurso)

erinja:Do sendube persono kiu persiste uzas ĝin en la ĉiutaga parolado estas tute la malo de ordinara,...
Alia malvereco! "Neordinaro" NE estas la malo de "ordinaro"! kiel la "malo" de ruĝa estas verda. finaĵo. sed, "neruĝa" povas signifi pli da "verda"...ĝi povas signifi ekz. "flava".

erinja:...ĉar tiu persono faras tion malgraŭ ĉiu kutimo de la komunumo kiu parolas la lingvon. Same persono kiu insiste uzas eksdatajn parolmanierojn en sia denaska lingvo. Se mi parolus ekzemple en mia ĉiutaga vivo kiel persono el ŝekspira teatraĵo, neniu povus kulpigi tiun kiu nomas min "malordinara". Tio estus eĉ milda aserto. Tiu kiu elektas malordinaran kutimon aŭ vivo ne surpriziĝu nek ofendiĝu kiam oni nomus tion "malordinara".

Oni estu tiel ordinara aŭ malordinara....
aŭ simple NEordinara! (kaj parenteze, "kvakera" parolo ne esta ŝejkspira parolo.)

erinja:...kiel oni volas, sed oni ne surpriziĝu aŭ ofendiĝu kiam oni avertas lernantojn ke ordinara parolata Esperanto ne inkluzivas la pronomon "ci".
Ĝemeto. Mi komprenas tion. Kaj mi ankaŭ komprenas ke vi ŝajne ne scias la diferencon inter "mal-" kaj "ne-", sed tio jam ne estas la demando. Plue nomi homon per ofendema vorto post kiam tiu homo diras ke fari tion estas ofendeme, montras ke, la nomanto estas aroganta, malĝentila, nekonsiderenda homaĉo. Se oni ne volas esti taksita tiel, do, oni ne kondutu tiel.

erinja:Vi povas certiĝi ne aŭdi de mi denove, mi ne ŝatas kiam oni adresas min per fuŝpronomoj.
Parafrazante la vidvinan grafinon de Grantham de "Downton Abbey", ĉu ci promesas????

orthohawk (Zobraziť profil) 25. júna 2015 17:09:36

akueck:

La Fundamento preskribas ne nur, kiel oni parolu Esperanton, sed ankau, kiel oni komprenu ghin. Se iu uzas "ci", oni do simple devas ghin laue kompreni:
"ci tu, toi, | thou | du | [rusa vorto] | ty."

Au kion mi pretervidas?
Jes, ci* ja pretervidis ion: ci pretervidis (ignoris?) la citaĵon de Zamenhof kie li diris ke la nuanco de intimeco kaj neformaleco estas pro influo de aliaj lingvoj, ne pro io (mem)esenca en la (Esperanta) vorto mem.

Alivorte, vortglosoj ne indikas (ja, ne POVAS indiki!) la tutan signifon de vortoj; "gloso" per difino ne indikas "pli profundan" semantikon de vortoj.

*mia uzo de "ci" ne enhavas nenian nuancon krome "dua persono singulara." Ekzistas nenia malestimo nek korinklino en mia ci-uzo.

akueck (Zobraziť profil) 25. júna 2015 18:09:53

orthohawk:
akueck:

La Fundamento preskribas ne nur, kiel oni parolu Esperanton, sed ankau, kiel oni komprenu ghin. Se iu uzas "ci", oni do simple devas ghin laue kompreni:
"ci tu, toi, | thou | du | [rusa vorto] | ty."

Au kion mi pretervidas?
Jes, ci* ja pretervidis ion
Bonvole donu ekzemplon, en kiu "ci" anstatau "vi" estas malghusta Esperanto (mi ne celas la okazon, en kiu pluraj personoj estas alparolataj).

orthohawk (Zobraziť profil) 25. júna 2015 18:40:18

akueck:
orthohawk:
akueck:

La Fundamento preskribas ne nur, kiel oni parolu Esperanton, sed ankau, kiel oni komprenu ghin. Se iu uzas "ci", oni do simple devas ghin laue kompreni:
"ci tu, toi, | thou | du | [rusa vorto] | ty."

Au kion mi pretervidas?
Jes, ci* ja pretervidis ion
Bonvole donu ekzemplon, en kiu "ci" anstatau "vi" estas malghusta Esperanto (mi ne celas la okazon, en kiu pluraj personoj estas alparolataj).
tion diras ne mi! Mi mem uzas ĝin, kune kun (malmultaj) aliaj.

Se ci* volas ekzemplojn, ci devas peti ilin al tiuj kiuj ŝajne havas fortegan malinklinon kontraŭ ĝia uzo......

*mia uzo de "ci" ne enhavas nenian nuancon krome "dua persono singulara." Ekzistas nenia malestimo nek korinklino en mia ci-uzo.

Nahor