前往目錄

Ordonoj: ĉu "imperative" ekzisti par ni?

貼文者: Edigxepe, 2015年6月23日

訊息: 57

語言: Esperanto

FractalBloom (顯示個人資料) 2015年6月29日下午5:10:18

erinja:
FractalBloom: kiu korespondas al tiu d'aliaj hindeŭropaj lingvoj.
Porinforme "de" ne estas "la", kaj ne eblas forigi la "e" de "de".
Kelkfoje oni skribas frazon kiel oni prononcas ĝin se oni parolas rapide. Tamen, aliflanke mi ordinare farus tiel kun "da" aŭ "de" se la fina vokalo de la unua vorto samas al la unua vokalo de la dua vorto, ekz. "tri litroj d'akvo [da akvo]" aŭ "kulturo d'Esperanto [de Esperanto]". Do mi klare malpravis je mia propra regulo ĉar "de" finas per e kaj "aliaj" komencas per a, kaj se mi pli bone pensis mi ne skribus tiun.

Kompreneble oni ne tiel skribus artikolon aŭ universitatan tezon. La kialo estas nur la sono, ne la gramatiko.

Al mi ne gravas se oni opinius mi stranga, se oni nur bezonas skribi iujn etajn malformalaĵojn en retforumo por konsideri aliulon stranga. Plejparte mi uzas (aŭ provas uzi) tre ordinaran ŝtilon, kaj mi vidas aliulojn kies ŝtiloj tiel malsamas al la fundamento, ke mi tute ne povas kompreni ilin, kaj tiun mi konsideras malsame. Sed la fojfoja ciuzo (mi verŝajne uzus ĝin nur humure) aŭ malformalaĵo ne kaŭzas tian konfuzon.

Pri la participoj: mi ĝenerale konsentas ke oni verŝajne devas eviti ilin. Tamen tiu estas ĉar ili sennecese longigas frazojn, kaj ĝenerale ekzistas pli bonaj formoj kiuj esprimas la saman ideon.

orthohawk (顯示個人資料) 2015年6月29日下午6:03:40

FractalBloom:

Kelkfoje oni skribas frazon kiel oni prononcas ĝin se oni parolas rapide. Tamen, aliflanke mi ordinare farus tiel kun "da" aŭ "de" se la fina vokalo de la unua vorto samas al la unua vokalo de la dua vorto, ekz. "tri litroj d'akvo [da akvo]"
Sed tio ne estas ĝusta en Esperanto. Esperanto ne havas la "sinalefa" de la hispana. "da akvo" kaj "de akvo" devas esti elparolataj kun ĉiuj la vokalaj elparolataj. Esperanto permesas elizion nur de "a" de "la" kaj la "o" de singulara substantivo en la neakuzativa formo, kaj tio ordinare en la poezio.

FractalBloom (顯示個人資料) 2015年7月1日下午5:20:29

orthohawk:

Sed tio ne estas ĝusta en Esperanto. Esperanto ne havas la "sinalefa" de la hispana. "da akvo" kaj "de akvo" devas esti elparolataj kun ĉiuj la vokalaj elparolataj. Esperanto permesas elizion nur de "a" de "la" kaj la "o" de singulara substantivo en la neakuzativa formo, kaj tio ordinare en la poezio.
Mi memoris tion, sed mi havas alian demandon: ĉu la eliziata a en "l'akvo" tute ne prononciĝas? Mia kompreno estis ke l'apostrofo signifas paŭzon aŭ neŭtralan vokalon (ə). Do oni prononcus "l'akvo" ne kiel "lakvo" sed kiel "lə akvo". Ĉu mi malpravas? (Certe eble, ĉar mi ne havas iun alian esperantiston kun kiun paroli en reala vivo.)

Iel la pli bona demando estas kial mi zorgas pri sono en retforumo. :/

mbalicki (顯示個人資料) 2015年7月1日下午6:27:10

FractalBloom:Mi memoris tion, sed mi havas alian demandon: ĉu la eliziata a en "l'akvo" tute ne prononciĝas? Mia kompreno estis ke l'apostrofo signifas paŭzon aŭ neŭtralan vokalon (ə). Do oni prononcus "l'akvo" ne kiel "lakvo" sed kiel "lə akvo". Ĉu mi malpravas? (Certe eble, ĉar mi ne havas iun alian esperantiston kun kiun paroli en reala vivo.)
Certe oni ne elparolas apostrofitan „l’ ” per la mez-centra vokalo /ə/! ridego.gif Unu litero egalas unu sonon, kaj „ ’ ” ne estas litero, sed nur la signo de l’ apostrofado (ellasita litero).

Veras, ke en esperanto la glota halto /ʔ/ ne estas fonemo, do oni povas elparoli „de l’ espero” kiel [de‿l ʔes.'pe.ro] aŭ [de l‿es.'pe.ro], sed certe ne kiel [de lə ʔes.'pe.ro] (kun la aldonita vokalo), nek [de l̩ ʔes.'pe.ro] (kun silabiga /l̩/).

nornen (顯示個人資料) 2015年7月1日下午11:22:21

mbalicki:

Kiel povas oni prononci "espero" kiel [ʔes.'pe.ro], se la glota halto ne estas Esperanta fonemarero?
Kiel oni prononcu "kiel"? ['ki.el] aŭ ['ki.ʔel] ?
Mi aŭdis Germanojn paroli Esperanton kun multe da glotaj haltoj (ĉiam antaŭ silabkomenca vokalo: "Ĉu ʔili ʔankaŭ ʔiros tiʔen?" ), tamen tio ŝajnis al mi tre stranga.

mbalicki (顯示個人資料) 2015年7月2日上午1:02:52

nornen:

Estas tiel: En multaj ligvoj glota halto estas uzata antaŭ vorto komencanta per vokalo aŭ inter du vokaloj, sed ne ekzistas kiel la aparta fonemo en la lingvo. Parolantoj de tiuj lingvoj eĉ neniam ekscias ekziston te tiun sonon. Oni povas pensi pri tiu ĉi, ke ekz. /ʔa/ estas alifono de /a/ en iuj lokoj.

La sama veras esperante. Pri via ekzemplo: „tien”, uzante esperantaj fonemoj, estas /'ti.en/ kaj tiu ĉi oni povas elparoli precize kiel ['ti.en], ['ti.jen] aŭ ['ti.ʔen]. Eĉ pli precize /e/ fonemo povas esti realigita per [e], [e̞] aŭ [ɛ], do ['ti.ʔe̞n] aŭ ['ti.jɛn] ankaŭ bonas. Iuj opinias, ke aŭdebla [j] malantaŭ /i/ kaj antaŭ la alia vokalo estas malĝusta, sed preskaŭ ĉiam tio ne okazigas miskomprenon, do devas esti akceptita (eĉ Zamenhof mem ja tiel elparolis).

FractalBloom (顯示個人資料) 2015年7月2日上午1:03:46

mbalicki:
FractalBloom:Mi memoris tion, sed mi havas alian demandon: ĉu la eliziata a en "l'akvo" tute ne prononciĝas? Mia kompreno estis ke l'apostrofo signifas paŭzon aŭ neŭtralan vokalon (ə). Do oni prononcus "l'akvo" ne kiel "lakvo" sed kiel "lə akvo". Ĉu mi malpravas? (Certe eble, ĉar mi ne havas iun alian esperantiston kun kiun paroli en reala vivo.)
Certe oni ne elparolas apostrofitan „l’ ” per la mez-centra vokalo /ə/! ridego.gif Unu litero egalas unu sonon, kaj „ ’ ” ne estas litero, sed nur la signo de l’ apostrofado (ellasita litero).

Veras, ke en esperanto la glota halto /ʔ/ ne estas fonemo, do oni povas elparoli „de l’ espero” kiel [de‿l ʔes.'pe.ro] aŭ [de l‿es.'pe.ro], sed certe ne kiel [de lə ʔes.'pe.ro] (kun la aldonita vokalo), nek [de l̩ ʔes.'pe.ro] (kun silabiga /l̩/).
Ve, mi pensas ke la glota halto mem estas la sono pri kiu mi pensis, kaj la ə nur parto de la konsonanto l. Pardonu min. Mi provas elparoli la vortojn kaj mi ne estas bona je distingi partojn de la sono.

回到上端