目次へ

Kiu lingvo estas la malplej ŝangata dum la lastaj mil jaroj?

Mustelvulpo,2015年6月23日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

troyshadow (プロフィールを表示) 2015年7月20日 7:31:07

bedaŭrinde,utku ne vizitas la fadenon,mi estus demandonta lin,ĉŭ li komprenas la osmanan lingvon...

auxro (プロフィールを表示) 2015年7月21日 6:34:14

vincas:
Cocio_16:Mi legis ie ke grekparolantoj povas kompreni parte antikvajn grekajn tekstojn.

Mi sugestas ke vi trovas pli bonan fonton ol mi.
Mi legis, ke la litova fonetike estas pli proksima al malnova greka ol mem nuntempa greka.
*ligilo neniigita, ĉar la fonto ne estas fidinda.
Dankon, Aksolotlo

Aksolotlo (プロフィールを表示) 2015年7月21日 13:07:41

Ne kredu ĉion, kion vi legas je Tumblr.

Paulinho (プロフィールを表示) 2015年8月2日 21:53:58

Kiu lingvo ŝanĝiĝis malpli? La informo kiun mi havas: la araba. Mi parolas iom arabe, sed ĵus sufiĉe por ordigi kafon aŭ bieron. Sed kiel mi laboras kun filozofio, mi legis en bonaj libroj de ĝia historio, ke la fundamentoj de la araba hodiaŭa lingvo estas la sama de la deka jarcento. Ili ompreneble ne havis la vorton الحاسوب "komputilo". Sed mi parolas de la bazo.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年8月2日 23:25:44

Ĉiuj vivantaj lingvoj ŝanĝiĝas, ĉar ili ĉiutage novajn detalojn akiras.

yyaann (プロフィールを表示) 2015年8月2日 23:39:52

Paulinho:Kiu lingvo ŝanĝiĝis malpli? La informo kiun mi havas: la araba. Mi parolas iom arabe, sed ĵus sufiĉe por ordigi kafon aŭ bieron. Sed kiel mi laboras kun filozofio, mi legis en bonaj libroj de ĝia historio, ke la fundamentoj de la araba hodiaŭa lingvo estas la sama de la deka jarcento. Ili ompreneble ne havis la vorton الحاسوب "komputilo". Sed mi parolas de la bazo.
En la antaŭa paĝo mi afiŝis la jenon:
It is fair to say that the linguistic distance between the [Arabic] dialects is as large as that between the Germanic languages and Romance languages, including Romanian, if not larger.
~Kees Versteegh - The Arabic Language (2014) - Edinburgh University Press

(Justas diri, ke la lingva distanco inter la [arabaj] dialektoj estas samgranda kiel tiu trovata ĉe la ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj, inkluzive la rumanan, se ne pli granda.)
Mi havas do tute malan informon pri la grado de ŝanĝo de la araba(j) lingvo(j). Se vi havas kontraŭajn informojn el kredindaj fontoj, bonvole citu.

先頭にもどる