Přejít k obsahu

Kiu lingvo estas la malplej ŝangata dum la lastaj mil jaroj?

od uživatele Mustelvulpo ze dne 23. června 2015

Příspěvky: 26

Jazyk: Esperanto

Mustelvulpo (Ukázat profil) 23. června 2015 14:55:37

Mi estas denaska angla parolanto. Antaŭ ne longe, mi trovis tre malnovan anglan tekston kaj rimarkis ke mi povus kompreni preskaŭ nenion de ĝi. Mi miris, en kiu lingvo povus la lingvo de antaŭ mil jaroj esti pli facile komprenata de la parolantoj de la nuntempa lingvo? Kiu lingvo ŝanĝiĝis la malplej dum tiu tempo?

manfazil (Ukázat profil) 23. června 2015 15:44:46

Mi pensas ke la islanda estas la respondo por via demando kial la infanoj de Islando povas legi sagaojn mil jarojn aĝa.

robbkvasnak (Ukázat profil) 23. června 2015 15:59:03

Mustelvulpo - mi parolas la germanan kaj kelkajn germanajn dialtektojn kaj pro tio mi povas legi grandan parton de la malnova angla. Mi studis la historion de la angla lingco en la universitato kaj mi facile faris la tradukajn taskojn.

mbalicki (Ukázat profil) 23. června 2015 16:05:28

Laŭ miaj informoj la araba ŝanĝis preskaŭ neniom, ekde ĝi formiĝis en la VIIa jarcento kiel la Korano. Arabaparolantoj sian lingvon ne ŝanĝis, ĉar kiel islamanoj ili kredas, ke la korana araba estas la ideala lingvo de Dio, kiu ŝanĝojn ne bezonas.

Vinisus (Ukázat profil) 23. června 2015 16:34:18

Kompreneble la latina, ĉar ĝi ne plu vivas, kaj oni ne emas enuigi mortulon. ridulo.gif

nakymatonmies (Ukázat profil) 23. června 2015 16:40:00

Lingvistoj, kiam ili parolas pri la Proto-Indo-Eŭropa lingvo (la antikva komuna pralingvo de la moderna indo-eŭropa lingvofamilio), plejparte mencias la kvar lingvojn, kiuj kvazaŭ restas la plej proksimaj al la Proto-indoeŭropa: latina, sanskrita, islanda, litova.

troyshadow (Ukázat profil) 23. června 2015 19:49:00

Mi estas rusoparolante kaj dum en- lernejo ni lernis "Vorto de regimento de Igor" (Slovo o polku Igorevom),kiu estis skribita pli ol mil jaroj antaŭe.Do mi,kaj miaj samklasanoj komprenis ĝin se ne laŭvorte,sed ĵuste komprenis la generalan sencon de la tekston kaj plejmulton de vortoj sen traduko,malgraŭ multaj literoj malaperis el la alfabeto kaj gramatiko ŝanĝis ankaŭe...Tamen,ne tiel forte,kiel la angla...

Rujo (Ukázat profil) 23. června 2015 20:03:14

mbalicki:Laŭ miaj informoj la araba ŝanĝis preskaŭ neniom, ekde ĝi formiĝis en la VIIa jarcento kiel la Korano. Arabaparolantoj sian lingvon ne ŝanĝis, ĉar kiel islamanoj ili kredas, ke la korana araba estas la ideala lingvo de Dio, kiu ŝanĝojn ne bezonas.
Roch:Jes, probaAraba_lingvoble la Araba... Danke al iuj kvanto de literaturo religia, poezia kaj scienca.
Ŝajnas al mi ke parolate la araba lingvo estas signife malsama tra la tuta Islamo. Vidu ĉe Vikipedio.

Mustelvulpo (Ukázat profil) 23. června 2015 20:54:15

robbkvasnak:Mustelvulpo - mi parolas la germanan kaj kelkajn germanajn dialtektojn kaj pro tio mi povas legi grandan parton de la malnova angla. Mi studis la historion de la angla lingco en la universitato kaj mi facile faris la tradukajn taskojn.
Dankon pro via afabla oferto. La traduko estis presita apud la antikva teksto. Mi ekmiris, ke mi povis legi preskaŭ nenion el la originala teksto kvankam ĝi estas verkita en la angla. Mi povas kompreni la lingvon de la tempo de Shakespeare, sed la angla lingvo de nur tricent jaroj antaŭ tiam estas kvazaŭ fremda lingvo. La lingvo tute ŝanĝiĝis dum relative mallonga tempo!

Cocio_16 (Ukázat profil) 24. června 2015 0:54:36

Mi legis ie ke grekparolantoj povas kompreni parte antikvajn grekajn tekstojn.

Mi sugestas ke vi trovas pli bonan fonton ol mi.

Zpět na začátek