Al la enhavo

estkiel

de michaleo, 2015-junio-25

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2015-julio-06 16:32:57

yyaann:
amigueo:
1. la temon amuza akaparis la kunsidon.
2. la temo est amuza akaparis la kunsidon.
3. la temo amuzaz akaparis la kunsidon.
4. la temoz amuza akararis la kunsidon.
[...]
"la temo esta amuza akaparis la kunsidon"
Ĉu entute gravas al vi esti komprenata? O_o
okej, diru al mi kial la frazo
"la temo esta amuza akaparis la kunsidon"
ne estas ĝusta aŭ komprenebla ridulo.gif

erinja (Montri la profilon) 2015-julio-06 17:14:53

amigueo:okej, diru al mi kial la frazo
"la temo esta amuza akaparis la kunsidon"
ne estas ĝusta aŭ komprenebla ridulo.gif
Ĉar mi ne komprenas la signifon de tiu frazo. Eble vi volis diri "La temo, estante amuza, ...". Sed se vi volis diri "estante" vi devis simple diri tion. Pro tio ke vi ne diris "estante" mi devas supozi ke vi havis alian signifon en la menso, kaj mi ne povas diveni tiun signifon.

Fojfoje Esperanto-gramatiko permesas ke ni kreu iun vorton, kiu tamen estas neuzebla ĉar la signifo estas nekomprenebla, kaj "esta" estas unu el tiuj vortoj. Mi povus diri "malklavaringo" kaj tio estas kunmetaĵo de validaj radikoj sed mi dubas ke du esperantistoj inventus la saman signifon por tiu vorto, do ĝi estas praktike neuzebla, ĉar ĝi ne kondukas al interkompreniĝo. La celo de Esperanto estas interkompreniĝo, do se oni bezonas komplikajn klarigojn pri la signifo de tio, tio signifas ke oni jam malsukcesis en sia uzo de la lingvo.

Mi rezignos nun pri ĉi tiu afero, mi ne interesiĝas pri viaj reformproponoj.

Reen al la supro