Al la enhavo

estkiel

de michaleo, 2015-junio-25

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

michaleo (Montri la profilon) 2015-junio-25 18:10:55

Kion vi pensas pri la vorto "estkiel" (aŭ estiel), kiu signifas "estanta", "en la funkcio de", "havanta la identecon de"? Ĉu ĝi utilas por eviti miskomprenon de la vorto "kiel", kiu ankaŭ tion povas signi?

dbob (Montri la profilon) 2015-junio-25 21:56:59

Interesa kaj nekutima demando. Ĉu en la praktiko la kunteksto ĉiam montras, ĉu temas pri identeca "kiel" aŭ pri alia senco? Se jes, kaj mi pensas tiel, do tiaj proponoj estas (kaj restos) superfluaj.

michaleo (Montri la profilon) 2015-junio-25 22:22:27

dbob:Interesa kaj nekutima demando. Ĉu en la praktiko la kunteksto ĉiam montras, ĉu temas pri identeca "kiel" aŭ pri alia senco? Se jes, kaj mi pensas tiel, do tiaj proponoj estas (kaj restos) superfluaj.
Jen la ekzemplo:

"Mi kiel judo ne manĝas porkan viandon."

La konstruaĵo "mi kiel judo" povas signifi:

1e: "mi samkiel judo" - mi ne estas judo, sed mi agas, kiel judo agas.

2e: "mi, estante judo", "mi estkiel judo" - mi estas judo kaj agas laŭ juda regularo.

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-26 00:02:01

michaleo:"Mi kiel judo ne manĝas porkan viandon."
Sen plia kunteksto, mi apriore interpretus "kiel judo" kiel "estante judo" manke de kontraŭaj informeroj.

Spontane mi ne komprenis "estkiel" antaŭ ol mi legis la klarigon en la PMEG. Kontraste, kiam mi unuafoje legis "samkiel" mi tuj komprenis ĝin danke al la ofteco de "same kiel" en la lingvo. Kompreneble, ankaŭ la esprimo "esti kiel" oftas, sed ties signifo kutime estas kompara, ne rol- aŭ identeco-montra. Sekve, la celata plia klareco de "estkiel" ne evidentiĝas al mi.

Tial, se malebligi ĉiujn dubojn estas bezonate, mi pensas, ke "estante" (aŭ "role de" en taŭga kunteksto) efikas plej laŭcele.

Aldonaĵo: la PMEG malrekomendas "estkiel". Por esti komprenata oni uzu kiel, diras ĝi.

Bernadox (Montri la profilon) 2015-junio-26 06:22:40

yyaann:Spontane mi ne komprenis "estkiel" antaŭ ol mi legis la klarigon en la PMEG.
Mi tute konsentas: Evitinda.

Aŭ: Estante judo, mi ne manĝas ... = Pro mia judeco mi ne manĝas ...
Aŭ: Same kiel faras judoj, ankaŭ mi ne manĝas ...

Cetere: Ĉu rego de la akuzativo ne pli gravas: "Kion vi pensas pri la vorto ...".

Mi ne komprenas, kial homoj ne simple strebas lerni klasikan, klaran Esperanton kaj rezignas pri tiaj dubaj "plibonigoj".

nornen (Montri la profilon) 2015-junio-26 06:59:23

Kial ne simple:

Ĉar mi estas judo, mi ne manĝas panon.
kontraŭ
Kvazaŭ judo, mi ne manĝas panon. = Kvazaŭ mi estus judo, mi ne manĝas panon.

nornen (Montri la profilon) 2015-junio-26 07:10:08

Bernadox:Mi ne komprenas, kial homoj ne simple strebas lerni klasikan, klaran Esperanton kaj rezignas pri tiaj dubaj "plibonigoj".
... la "klasika" varianto (almenaŭ la Z'a) estus "tiel same kiel" kun antaŭirante "tiel".

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-junio-26 07:18:05

nornen:
Kvazaŭ judo, mi ne manĝas panon. = Kvazaŭ mi estus judo, mi ne manĝas panon.
Ŝajnas, ke 'kvazaŭ' estus perfekta respondo al 'estkiel', kaj cetere sufiĉe klasika.

erinja (Montri la profilon) 2015-junio-26 14:02:43

michaleo:Kion vi pensas pri la vorto "estkiel" (aŭ estiel), kiu signifas "estanta", "en la funkcio de", "havanta la identecon de"? Ĉu ĝi utilas por eviti miskomprenon de la vorto "kiel", kiu ankaŭ tion povas signi?
Se mi trafus vorton "estkiel", mi havus neniun ideon pri la signifo. Mi supozus tion mistajpaĵo.

erinja (Montri la profilon) 2015-junio-26 14:04:21

michaleo:"Mi kiel judo ne manĝas porkan viandon."

La konstruaĵo "mi kiel judo" povas signifi:

1e: "mi samkiel judo" - mi ne estas judo, sed mi agas, kiel judo agas.

2e: "mi, estante judo", "mi estkiel judo" - mi estas judo kaj agas laŭ juda regularo.
Vi tamen jam havas la respondon, ĝuste en via skribaĵo, kaj tute sen konfuza nova vorto.

La du frazoj do estus:
Mi, estante judo, ne manĝas porkaĵon

Mi, samkiel judo, ne manĝas porkaĵon.

Reen al la supro