Přejít k obsahu

estkiel

od uživatele michaleo ze dne 25. června 2015

Příspěvky: 22

Jazyk: Esperanto

michaleo (Ukázat profil) 25. června 2015 18:10:55

Kion vi pensas pri la vorto "estkiel" (aŭ estiel), kiu signifas "estanta", "en la funkcio de", "havanta la identecon de"? Ĉu ĝi utilas por eviti miskomprenon de la vorto "kiel", kiu ankaŭ tion povas signi?

dbob (Ukázat profil) 25. června 2015 21:56:59

Interesa kaj nekutima demando. Ĉu en la praktiko la kunteksto ĉiam montras, ĉu temas pri identeca "kiel" aŭ pri alia senco? Se jes, kaj mi pensas tiel, do tiaj proponoj estas (kaj restos) superfluaj.

michaleo (Ukázat profil) 25. června 2015 22:22:27

dbob:Interesa kaj nekutima demando. Ĉu en la praktiko la kunteksto ĉiam montras, ĉu temas pri identeca "kiel" aŭ pri alia senco? Se jes, kaj mi pensas tiel, do tiaj proponoj estas (kaj restos) superfluaj.
Jen la ekzemplo:

"Mi kiel judo ne manĝas porkan viandon."

La konstruaĵo "mi kiel judo" povas signifi:

1e: "mi samkiel judo" - mi ne estas judo, sed mi agas, kiel judo agas.

2e: "mi, estante judo", "mi estkiel judo" - mi estas judo kaj agas laŭ juda regularo.

yyaann (Ukázat profil) 26. června 2015 0:02:01

michaleo:"Mi kiel judo ne manĝas porkan viandon."
Sen plia kunteksto, mi apriore interpretus "kiel judo" kiel "estante judo" manke de kontraŭaj informeroj.

Spontane mi ne komprenis "estkiel" antaŭ ol mi legis la klarigon en la PMEG. Kontraste, kiam mi unuafoje legis "samkiel" mi tuj komprenis ĝin danke al la ofteco de "same kiel" en la lingvo. Kompreneble, ankaŭ la esprimo "esti kiel" oftas, sed ties signifo kutime estas kompara, ne rol- aŭ identeco-montra. Sekve, la celata plia klareco de "estkiel" ne evidentiĝas al mi.

Tial, se malebligi ĉiujn dubojn estas bezonate, mi pensas, ke "estante" (aŭ "role de" en taŭga kunteksto) efikas plej laŭcele.

Aldonaĵo: la PMEG malrekomendas "estkiel". Por esti komprenata oni uzu kiel, diras ĝi.

Bernadox (Ukázat profil) 26. června 2015 6:22:40

yyaann:Spontane mi ne komprenis "estkiel" antaŭ ol mi legis la klarigon en la PMEG.
Mi tute konsentas: Evitinda.

Aŭ: Estante judo, mi ne manĝas ... = Pro mia judeco mi ne manĝas ...
Aŭ: Same kiel faras judoj, ankaŭ mi ne manĝas ...

Cetere: Ĉu rego de la akuzativo ne pli gravas: "Kion vi pensas pri la vorto ...".

Mi ne komprenas, kial homoj ne simple strebas lerni klasikan, klaran Esperanton kaj rezignas pri tiaj dubaj "plibonigoj".

nornen (Ukázat profil) 26. června 2015 6:59:23

Kial ne simple:

Ĉar mi estas judo, mi ne manĝas panon.
kontraŭ
Kvazaŭ judo, mi ne manĝas panon. = Kvazaŭ mi estus judo, mi ne manĝas panon.

nornen (Ukázat profil) 26. června 2015 7:10:08

Bernadox:Mi ne komprenas, kial homoj ne simple strebas lerni klasikan, klaran Esperanton kaj rezignas pri tiaj dubaj "plibonigoj".
... la "klasika" varianto (almenaŭ la Z'a) estus "tiel same kiel" kun antaŭirante "tiel".

nakymatonmies (Ukázat profil) 26. června 2015 7:18:05

nornen:
Kvazaŭ judo, mi ne manĝas panon. = Kvazaŭ mi estus judo, mi ne manĝas panon.
Ŝajnas, ke 'kvazaŭ' estus perfekta respondo al 'estkiel', kaj cetere sufiĉe klasika.

erinja (Ukázat profil) 26. června 2015 14:02:43

michaleo:Kion vi pensas pri la vorto "estkiel" (aŭ estiel), kiu signifas "estanta", "en la funkcio de", "havanta la identecon de"? Ĉu ĝi utilas por eviti miskomprenon de la vorto "kiel", kiu ankaŭ tion povas signi?
Se mi trafus vorton "estkiel", mi havus neniun ideon pri la signifo. Mi supozus tion mistajpaĵo.

erinja (Ukázat profil) 26. června 2015 14:04:21

michaleo:"Mi kiel judo ne manĝas porkan viandon."

La konstruaĵo "mi kiel judo" povas signifi:

1e: "mi samkiel judo" - mi ne estas judo, sed mi agas, kiel judo agas.

2e: "mi, estante judo", "mi estkiel judo" - mi estas judo kaj agas laŭ juda regularo.
Vi tamen jam havas la respondon, ĝuste en via skribaĵo, kaj tute sen konfuza nova vorto.

La du frazoj do estus:
Mi, estante judo, ne manĝas porkaĵon

Mi, samkiel judo, ne manĝas porkaĵon.

Zpět na začátek