K vsebini

Baki ĉokoladojn postmanĝaĵojn

od rabhiuz, 28. januar 2008

Sporočila: 4

Jezik: Esperanto

rabhiuz (Prikaži profil) 28. januar 2008 07:04:07

En Usono, multaj personoj ŝatas manĝi ĉokoladajn postmanĝaĵojn. Ankaŭ multaj personoj ŝatas baki ĉokoladajn postmanĝajojn hejme. Kiam oni baki kun ĉokolado, oni kutime uzas kvadratojn de ĉokolado, nomitajn "Baker's chocolate," kiuj ne enhavas sukeron. (La produkto ne havas tiun nomon ĉar estas por bakistoj, sed ĉar la firmo de James Baker kreis ĝin.)

Kiam mi vizitas Meksikion, mi ne trovis Baker's chocolate en supermarkto. Estas nur pudro ĉokolada, lakta ĉokolado, kaj cinama ĉokolado por trinki. La francaj receptoj de Julia Child, la plej fama usona verkisto de kuirlibroj, bezonas kvadratojn de dolĉa ĉokolado. Mi havas germanan kuirlibron, "Torten-Hits," kies receptoj bezonas laktan ĉokoladon ("Vollmilch-Schokolade").

Ĉu vi bakas ĉokoladojn postmanĝaĵojn? En via lando, kian ĉokoladon uzas bakistoj?

aniterec (Prikaži profil) 01. februar 2008 13:27:27

Mi ne bakas ĉokoladajn postmanĝaĵojn. Mi simple ŝatas manĝi ĉokoladon.
Al mi plaĉas la rusia ĉokolado "Babajevskij" kaj "Korolevskij".
Sed dum la Kristnaskaj festaj mi havas tro multen da bombonoj, tial mi nun ne povas vidi ilin.

Hermann (Prikaži profil) 03. februar 2008 16:32:12

Saluton Rabhiuz

Ĉokolado estas multampleksan temon. Ekzistas multe da specoj.

Normala ĉokoladspecojn enhavanta sukeron - ekzemple lakta ĉokolado aŭ tenebra ĉokolado - kutime estas maltaŭgaj por bakaĵoj.

Por bakado ekzistas specialaj ĉokoladoj, nomitas "bak stable chocolate chunks" aŭ "baking drops", tio estas malgranda, kubformita pecojn, je ĉirkaŭ 1 cm formato. Ĝi ne fandiĝas ĉe la bakaĵo. Estas produktas de belga firmao Callebaut.
Alklaku tion retpaĝon.

Bedaŭrinde mi kompreneble ne scias, kiel en Usono tion ĉokolato nomiĝas.

Pardonu ke mia Esperanto mankas da speciala slango...

Hermann

rabhiuz (Prikaži profil) 03. februar 2008 20:49:22

Saluton Hermann,

En Usono tion pecoj de ĉokolado nomiĝas "chocolate chips" (malpli grandaj) aŭ "chocolate chunks" (pli grandaj). Multaj usonaj homoj ŝatas manĝi keksojn kun pecoj de ĉokolado.

Kiam oni volas fandi ĉokoladon por pasto de kuko, oni kutime uzas la duan ĉokoladon ĉi tie (flava skatolo):
http://www.kraftfoods.com/BakersChocolate/BakersBr...

Roĉjo

Nazaj na začetek