Към съдържанието

La frazo "Bonan Nokton"

от squishy_mage, 06 юли 2015

Съобщения: 4

Език: Esperanto

squishy_mage (Покажи профила) 06 юли 2015, 01:25:46

Mi eklernis Esperanton antaŭ semajno. Mi legas la kurson "Jen nia IJK". En tiu kurso estas la frazo "Ĝis kaj bonan nokton". Kial oni skribas kaj diras "bonan nokton" anstataŭ "bona nokto"?

mbalicki (Покажи профила) 06 юли 2015, 02:59:34

Via frazo „Ĝis kaj bonan nokton” enhavas du aliajn sendependajn (do oni povas uzi unu el ili sen la dua) esprimojn: „ĝis” kaj „bonan nokton”, kaj tiel okazis, ke ambaŭ estas mallongigitaj esprimoj.

„Ĝis” estas kutime uzata kiel la mallongigita versio de „ĝis revido” aŭ „ĝis la revido”, do oni uzu ĝin kiel samsignifanto de „adiaŭ”.

„Bonan nokton” estas mallongigo de „Mi deziras al vi bonan nokton”, sed ĉar la kompleta frazo estas tiel longa, oni preskaŭ neniam ĝin uzas. Ekzistas en esperanto multaj similaj esprimoj kun -n ĉe sia fino („saluton”, „dankon”, „bonan matenon”, „ĉion bonan” ktp.) kaj se vi volas scii pli, do bonvolu legi pri ilin en la „Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko” ĉi tie.

Ĉion bonan en Esperantujo, Skviŝimageo! okulumo.gif

squishy_mage (Покажи профила) 06 юли 2015, 21:06:37

Dankon! Ĝi estis bona klarigo!

Altebrilas (Покажи профила) 07 юли 2015, 14:12:56

"Bonan nokton" (akuzativo) estas mallongigo de "mi deziras al vi bonan nokton"
"Ĝis" estas mallongigo de "Gis la revido", kiu estas la traduko de la franca "au revoir", hispana "hasta la revista", germana "Auf Wiedersehn", ktp.

Sed mi ne scias, kiu estis la subkomprenita verbo de tiu prepozicia grupo en tiuj lingvoj. Mi nur povas fari supozojn:
"Fartu bone / Dio helpu vin / mi pensos pri vi (???) ĝis la revido"

Ĉu iu havas pli precizajn informojn ?

Обратно нагоре