目次へ

Edziĝegaleco en Usono

orthohawk,2015年7月6日の

メッセージ: 173

言語: Esperanto

orthohawk (プロフィールを表示) 2015年7月6日 14:15:16

Nu, jam pasis dek tagoj kaj la mondo jam ne eksplodis. Eble la "ne-dirantoj" ne estis pravaj?

Aliflanke, la "kontraŭ-geja" sento en Usono ankoraŭ ne malaperis.....eble la edziĝegaleco ne estas la ĉionkuracilo la "jes-dirantoj" ĉiam kredis? Tempo diros.

Tio dirita, la nura bonaĵo de la decido estas ke finfine multaj usonanoj komencas VERE kredi je "apartigo de kirko kaj ŝtato" anstataŭ nur diri la vortojn! Estas jam multaj (kaj nedirantoj kaj jesdirantoj) kiuj diras ke estus bona se la sacerdotoj kaj pastroj ĉesus akti kiel ŝtatperistoj (unu sacerdoto en mia arĥdiocezo jam ĉesis subskribi ŝtatpermesilojn de edziĝo).

kompreneble, la problemo neniam aperis se edziĝo estis restigita kun la kirko kie ĝi apartenas.

LeoAC (プロフィールを表示) 2015年7月6日 16:23:41

orthohawk:Nu, jam pasis dek tagoj kaj la mondo jam ne eksplodis. Eble la "ne-dirantoj" ne estis pravaj?

Aliflanke, la "kontraŭ-geja" sento en Usono ankoraŭ ne malaperis.....eble la edziĝegaleco ne estas la ĉionkuracilo la "jes-dirantoj" ĉiam kredis? Tempo diros.

.
Malfacile scii kio okazos en Usono, sed en Argentino socio fariĝis pli tolerema post edziĝegaleco en 2010, oni ne pli diskutas pri la afero, alivorte, normaliĝis la situacio kaj la kontraŭantoj rezignis, eble ne la nuna Papo ke estis akra batalanto tiutempe. Malgraŭ li restas sufiĉe populara, ne gravas lia kontraŭo al la egaleco, socio multe progresis "Dank'al Dio"ridulo.gif

Lakiro (プロフィールを表示) 2015年7月6日 17:26:20

LeoAC: socio multe progresis "Dank'al Dio"ridulo.gif
Regresis! ridulo.gif

orthohawk (プロフィールを表示) 2015年7月6日 17:42:10

Vinisus:Eble, iam la scienco helpos korekti la eraron de la naturo rilate al la homa raso. Kaj ne plu naskiĝos vir-virino nek virin-viro. Ĉu tio signifas, ke ankaŭ Dio estas erarema aŭ estas ni kiuj ne komprenas lian verkon? Ho, Senkorpa Forta Mistero! Laŭ Zamenhof.
Scienco ne faros tian aferon. La nura solvo por la falita naturo estas tio kion faris Jesuo. Nun, estas nia respondeco plenumi tion respondecon.

orthohawk (プロフィールを表示) 2015年7月6日 17:47:01

LeoAC:
Malfacile scii kio okazos en Usono, sed en Argentino socio fariĝis pli tolerema post edziĝegaleco en 2010, oni ne pli diskutas pri la afero, alivorte, normaliĝis la situacio kaj la kontraŭantoj rezignis, eble ne la nuna Papo ke estis akra batalanto tiutempe. Malgraŭ li restas sufiĉe populara, ne gravas lia kontraŭo al la egaleco, socio multe progresis "Dank'al Dio"ridulo.gif
ĉu estis multaj juĝaj procesoj kontraŭ la kirkoj pro "diskriminacio" kiam la kirkoj ne permesiĝis edziĝi neniu krom unu viro kaj unu virino? Tio estas la timo (senutila timo, LMO) ĉi tie.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年7月6日 18:39:34

orthohawk:
Vinisus:Eble, iam la scienco helpos korekti la eraron de la naturo rilate al la homa raso. Kaj ne plu naskiĝos vir-virino nek virin-viro. Ĉu tio signifas, ke ankaŭ Dio estas erarema aŭ estas ni kiuj ne komprenas lian verkon? Ho, Senkorpa Forta Mistero! Laŭ Zamenhof.
Scienco ne faros tian aferon. La nura solvo por la falita naturo estas tio kion faris Jesuo. Nun, estas nia respondeco plenumi tion respondecon.
Altestimata Orthohawk amike mi salutas vin! Kelkfoje mi pripensas pri la lastaj vortoj de la kara nazaretano, cetere ne tre kugaĝigaj: "Eli, Eli, lama sabaĥtani?" t.e. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? Kion vi opinias pri tiaj vortoj? Sankta Mateo 27:46.

LeoAC (プロフィールを表示) 2015年7月6日 19:19:07

orthohawk:
LeoAC:
Malfacile scii kio okazos en Usono, sed en Argentino socio fariĝis pli tolerema post edziĝegaleco en 2010, oni ne pli diskutas pri la afero, alivorte, normaliĝis la situacio kaj la kontraŭantoj rezignis, eble ne la nuna Papo ke estis akra batalanto tiutempe. Malgraŭ li restas sufiĉe populara, ne gravas lia kontraŭo al la egaleco, socio multe progresis "Dank'al Dio"ridulo.gif
Estis multaj juĝaj procesoj kontraŭ la kirkoj pro "diskriminacio" kiam la kirkoj ne permesiĝis edziĝi neniu krom unu viro kaj unu virino? Tio estas la timo (senutila timo, LMO) ĉi tie.
Mi ne konas tiajn procezojn ĉi tie, mi ne scias ĉu tio eblas. La kirko ĉi tie pli kaj pli ne gravas en la socio kiu fariĝas sekulara, kun civila edziĝo.Plie, kelkefoje estas signoj de malfermeto kiel la bapto de bebo de lesboparo. Mi pensas ke en Usono estas pli da religiemuloj kaj havas multan politikan forton samkiel en Brazilo. Usonakaze se estas kulta libereco mi kredas ke ne rajtas juĝprocesi kirkon, sed mi ne certas verdire.

orthohawk (プロフィールを表示) 2015年7月6日 23:33:08

Vinisus:
orthohawk:
Vinisus:Eble, iam la scienco helpos korekti la eraron de la naturo rilate al la homa raso. Kaj ne plu naskiĝos vir-virino nek virin-viro. Ĉu tio signifas, ke ankaŭ Dio estas erarema aŭ estas ni kiuj ne komprenas lian verkon? Ho, Senkorpa Forta Mistero! Laŭ Zamenhof.
Scienco ne faros tian aferon. La nura solvo por la falita naturo estas tio kion faris Jesuo. Nun, estas nia respondeco plenumi tion respondecon.
Altestimata Orthohawk amike mi salutas vin! Kelkfoje mi pripensas pri la lastaj vortoj de la kara nazaretano, cetere ne tre kugaĝigaj: "Eli, Eli, lama sabaĥtani?" t.e. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? Kion vi opinias pri tiaj vortoj? Sankta Mateo 27:46.
Jesuo estis citanto psalmon. nenio alia.

Stefano888 (プロフィールを表示) 2015年7月7日 19:37:26

Mia sola timo estas ke la gej-homoj provos uzi la juĝejojn en nia lando por ŝanĝi nian Sakramenton de Edziĝo. Ortodoksa teologio estas bazita sur la Sankta Biblio kaj Sankta Tradicio. Ni uzas Sanktan Tradicion por interpreti la Sanktan Biblion. Nenie en la Biblio aŭ en Sankta Tradicio trovos oni subtenon por la koncepto de samseksaj edziĝoj.

Estas testoj por Sankta Tradicio tiel ke oni povu scii tion, kio estas Sankta Tradicio kaj kio ne estas.

La Ortodoksa Eklezio, malkiel aliaj eklezioj, ankoraŭ konservas la saman kredaron kaj la saman formon de adoro sen ŝanĝo. Estas kontraŭ nia fido ŝangi niajn tradiciojn. La gej-homoj bezonas respekti nian fidon kaj ne provi ŝanĝi ĝin per juĝaj decidoj.

Kion ili faras ekstere de nia Eklezio estas ilia afero. Kion ili faras al nia Eklezio aŭ ene de nia Eklezio fariĝas nia afero.

Stefano888 (プロフィールを表示) 2015年7月7日 20:04:21

Vinisus:
orthohawk:
Vinisus:Eble, iam la scienco helpos korekti la eraron de la naturo rilate al la homa raso. Kaj ne plu naskiĝos vir-virino nek virin-viro. Ĉu tio signifas, ke ankaŭ Dio estas erarema aŭ estas ni kiuj ne komprenas lian verkon? Ho, Senkorpa Forta Mistero! Laŭ Zamenhof.
Scienco ne faros tian aferon. La nura solvo por la falita naturo estas tio kion faris Jesuo. Nun, estas nia respondeco plenumi tion respondecon.
Altestimata Orthohawk amike mi salutas vin! Kelkfoje mi pripensas pri la lastaj vortoj de la kara nazaretano, cetere ne tre kugaĝigaj: "Eli, Eli, lama sabaĥtani?" t.e. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? Kion vi opinias pri tiaj vortoj? Sankta Mateo 27:46.
Jesuo aŭ parolis pri la forlaso de Li per la Patro por krucumo aŭ parolis pri la forlaso de la Eklezio. Estas herezo diri ke la Patro kaj la Filo fariĝis apartaj de la unu la alia. Jesuo estas la Dua Persono de la Sankta Triunuo. Ĉiuj Tri Personoj de la Sankta Triunuo samposedas la saman dian esencon. Tiuj ĉi estas interpretaĵoj de la Patroj de la Eklezio. Ni havas Biblion ĉar la Ortodoksaj episkopoj en antikvaj tempoj donis al ni tiun Biblion. Tial, la Eklezio, kiu donis al ni la Biblion, estas la sola eklezio, kiu rajtas interpreti ĝin.

先頭にもどる