去目錄頁

"pri" aŭ "de" en nomoj

Demian, 2015年7月7日

讯息: 5

语言: Esperanto

Demian (显示个人资料) 2015年7月7日下午12:56:06

Jen estas mia provo traduki Участвовал в Великой Отечественной войне, после окончания которой поступил в Военный институт иностранных языков. (Informfonto: [url=https://ru.wikipedia.org/wiki/Панасюк,_Владимир_Андреевич]Vladimir Pansajuk[/url] sur Rusa Vikipedio)

[Junaĝe, li] partoprenis la Grandan patriotan militon kaj post la fino de la milito, komencis studi je Milita Instituto de Fremdaj Lingvoj.

Ĉu Milita Instituto de Fremdaj Lingvoj estas gramatike ĝusta nomo, aŭ ĉu la korekta maniero elrusigi la titolon estas Milita Instituto pri Fremdaj Lingvoj? La rusa termino estas: Военный институт иностранных языков.

nakymatonmies (显示个人资料) 2015年7月7日下午1:15:59

Jes, formale estas ĝuste traduki genetivan kazon per la prepozicio 'de', sed miaopinie en Esperanto eble pli elegantus esprimi tiun frazon kiel 'Milita fremdlingva instituto'.

Kirilo81 (显示个人资料) 2015年7月7日下午1:19:50

Prefere "studi ĉe/en Milita Instituto pri Fremdaj Lingvoj", ĉar ne temas pri posedo, sed okupo.

Demian (显示个人资料) 2015年7月7日下午5:17:39

@nakymatonmies

Dankon, mi ŝanĝis la nomon al via propono.

@Kirilo81

Dankon por klarigo. Mi faris ŝanĝojn.

Redaktita artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vladimir_Andreeviĉ_Panasjuk

sudanglo (显示个人资料) 2015年7月8日上午11:07:07

Kirilo81:Prefere "studi ĉe/en Milita Instituto pri Fremdaj Lingvoj", ĉar ne temas pri posedo, sed okupo.
Estas malsama funkcio de 'de' en

1. Lingvistika Instituto de Irlando,
2. Instituto de Irlandaj studoj.

Por eviti eventualan ambiguon vi povas uzi 'pri' anstataŭ 'de'.

Sed ĉi-kaze, ŝajne, ne estas risko de miskompreno en Milita Instituto de Fremdaj Lingvoj.

回到上端