Więcej

2 ĉambroj kaj 1 eksplodo! (helpu traduki!)

od oreso, 7 lipca 2015

Wpisy: 9

Język: Esperanto

oreso (Pokaż profil) 7 lipca 2015, 16:02:59

Mi volas traduki tiun ludon! 2 Rooms and a Boom (angle)

Sed me ĵus finis Ana Renkontas, do... Jes. Mi pensas ke mi bezonas helpon! ^_^ Bonvolu legi mian verkon?

Mi esperas ke la PDF funkcias!

Dankon!

Vinisus (Pokaż profil) 7 lipca 2015, 18:05:33

Vi jam bonege verkas, gratulon! Nur la vorto "prezidento", ĉiam rilatas al registaro de lando aŭ regno. Aliaj estas "prezidanto", ekz-e prezidanto de la ĉambro, klubo, ktp...

sudanglo (Pokaż profil) 8 lipca 2015, 10:41:48

Mi nur tre rapide tralegis vian tradukon. Sed mi rimarkis sufiĉe oftan forlason de la akuzativo kaj mi supozas ke kiam vi uzis 'onia' vi devintus diri 'sia'.

Prezidento tute taŭgas - pli bone tie ol Prezidanto.

oreso (Pokaż profil) 8 lipca 2015, 14:22:01

Mi tute forgesis 'si'! ^_^ Mi sentas ke 'onian' estas malbona, sed.. ridego.gif ridego.gif

Mi ŝanĝis ĝin. Dankon!

En neaj frazoj, ĉu oni uzas 'aŭ' aŭ 'kaj' por signifi 'ambaŭ'
Ekzemple: "Oni ne povas malkaŝi kaj koloropartopreni" aŭ "Oni ne povas malkaŝi aŭ koloropartopreni"

Ĉu ĝi estas komprenebla?

oreso (Pokaż profil) 8 lipca 2015, 21:01:28

Nova pli bela versio!

Mi ne vidas multajn erarojn de akuzativo ĝis nun... Hontinde! ^_^ Sed mi certas ke pli multe restas.

nornen (Pokaż profil) 8 lipca 2015, 21:23:43

Priatentu la multenombron:

Estas kvin rondoj (aŭ tri por malgrandaj ludoj).

[...] ĉiuj homoj [...] estas mortigitaj.

Kaj mi ne certas, kion vi celis kun tio frazo:

Aliaj homoj povas ekas estran elekton.

oreso (Pokaż profil) 9 lipca 2015, 07:49:18

Dankon!

Ĉu ĝi estas pli komprenabla?
2. Aliaj homoj povas ekas elekton por la estra rolo

nornen (Pokaż profil) 9 lipca 2015, 21:22:08

oreso:Dankon!

Ĉu ĝi estas pli komprenabla?
2. Aliaj homoj povas ekas elekton por la estra rolo
Okej. Eble: Aliaj homoj povas eki elekton [...] ?

Ili povas, ekas = They can, (they) start
Ili povas eki = They can start

oreso (Pokaż profil) 9 lipca 2015, 22:53:15

Ho! Jes! ^_^ Mi mistajpis!

Redankon!

Wróć do góry