ورود به محتوا

Mi estas bone

از nornen, 8 ژوئیهٔ 2015

پست‌ها: 24

زبان: Esperanto

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2015،‏ 13:28:13

sudanglo:Bone, homoj. Ĉu tio estas tute, nun? (ĉu vi finis?)
Mi denove entute ne formulus ĝin tiel, sed eble Ĉu tio estas ĉio(m)?.

akueck (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2015،‏ 14:32:22

Kirilo81:
akueck:Hm. Sed al la demando: "Kie vi estas?", mi ja povas respondi en ghusta Esperanto: "Mi estas bone", chu ne? Bone = en la bono.
Mi dubas, ĉu la analogio funkcias. La loka adverbo funkcias kutime nur kun vortoj, kiuj estas loko aŭ montras ĝin (urbo, hejmo, supre, en), kaj nura -e apenaŭ sufiĉas por elvoki tion sen aldona prepozicio (enbone) aŭ kunteksto (mi situas bone).
Se oni interpretas "mi estas bone" kiel "mi estas bona", tiam temas pri kontrauregula misinterpreto.
Se oni interpretas "mi estas bone" kiel "mi estas enbone", tiam temas pri regulkonforma ghusta interpreto.

Sed estas granda risko je la dirita misinterpreto. Tial estas rekomendinde vortigi "mi estas enbone", se temas pri loka adverbo - kaj kompreneble "mi estas bona", se temas pri eco.

amigueo (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2015،‏ 15:17:48

"mi estas bona" nuancigeblas per "mi statas bona" aŭ "mi ecas bona", tamen "mi bonkvantas (pezo)", "mi bonfartas", "mi bonsintenas" kaj "mi bonsituas" estas aliaj signifoj. farti bone, sinteni bone, situi bone, kvanti bone.

Miland (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2015،‏ 19:05:07

DuckFiasco:"Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron" http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fina...
"Mi estas bone" ne estas ebla ĉar ne plu temas pri maniero sed stato, kies rolon a-vorto plenumas. Tion la PMEG diras, kaj mia sperto kun la lingvo.
Vi argumentas bone! Tamen, la esprimo "ne estas ebla" ŝajnas al mi tre forta. Eble ni diru, ke laŭ la PMEG, "Mi estas bone" ne estas normala esprimo. Efektive, ĝi ŝajnas al mi tiel abstrakta, ke mi dubas ĉu ĝi povas esti utila. Mi do ne miras, ke mi ne trovis ĝin en la tekstaro.

بازگشت به بالا