La uzo de "kvazaŭ"
dari OneOrEight, 15 Juli 2015
Pesan: 7
Bahasa: Esperanto
OneOrEight (Tunjukkan profil) 15 Juli 2015 08.45.54
Ĉu ĉi tiu frazo estas ĝusta gramatike?
"Li ploras kvazaŭ li estus tri jara." (tamen en realeco li havas 25)
Dankon
Kirilo81 (Tunjukkan profil) 15 Juli 2015 08.48.33
Pli mallonga alternativo estas "Li ploras kvazaŭ trijara", kvazaŭ en si mem jam enhavas -us.
amigueo (Tunjukkan profil) 28 Juli 2015 12.32.45
li ploras tiel ke li estus trijara
li ploras kielus trijara
?
amigueo (Tunjukkan profil) 28 Juli 2015 12.36.23
"li kvazaŭas plori" signifas kion?
amigueo (Tunjukkan profil) 29 Juli 2015 10.28.35
amigueo (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2015 16.44.53
DuckFiasco (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2015 16.53.04
"Reta Vortaro":Rim. 1: La konjunkcio kvazaŭ per sia senco mem implicas nerealan modalon, kaj tial post ĝi la kondiĉa modo estas regula kaj ofta ‐ tamen uzo de indikativa formo ebligas precizigi la tempon de tia nereala modalo (kiu do ne estas reesprimata en la verbo): li vokas vin, kvazaŭ li volas ion komuniki nur al vi sola; de li eliras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejoPrefiksa uzo ankaŭ eblas. Vidu ĉi tiujn ekzemplojn ankaŭ de la RV: kvazaŭhomo (ĉifonpupo); kvazaŭvira maljunulino; kvazaŭdiri (lerte komprenigi ion ne rekte parolante, sed uzante nur aludojn kaj ĉirkaŭirojn); kvazaŭedzino (konkubino); kvazaŭrimoj (ne perfektaj rimoj).