前往目錄

La uzo de "kvazaŭ"

貼文者: OneOrEight, 2015年7月15日

訊息: 7

語言: Esperanto

OneOrEight (顯示個人資料) 2015年7月15日上午8:45:54

Me ne tute komprenas la uzon de la vorto "kvazaŭ.

Ĉu ĉi tiu frazo estas ĝusta gramatike?

"Li ploras kvazaŭ li estus tri jara." (tamen en realeco li havas 25)

Dankon

Kirilo81 (顯示個人資料) 2015年7月15日上午8:48:33

Tiu frazo estas ĝusta, krom ke estas trijara, unu vorto.
Pli mallonga alternativo estas "Li ploras kvazaŭ trijara", kvazaŭ en si mem jam enhavas -us.

amigueo (顯示個人資料) 2015年7月28日下午12:32:45

ĉu ĝustas kaj samsignifas ankaŭ:

li ploras tiel ke li estus trijara

li ploras kielus trijara

?

amigueo (顯示個人資料) 2015年7月28日下午12:36:23

por helpi kompreni vorton "kvazaŭ":

"li kvazaŭas plori" signifas kion?

amigueo (顯示個人資料) 2015年7月29日上午10:28:35

ŝajnigas = kvazaŭigas ?

amigueo (顯示個人資料) 2015年8月3日下午4:44:53

"kvazaŭamikeco estas tre komenca"

DuckFiasco (顯示個人資料) 2015年8月3日下午4:53:04

La Reta Vortaro konsilas indikativon post "kvazaŭ" anstataŭ kondicionalon, ĉar ĝi la vorto mem jam montras nerealecon de la sekva ideo.

"Reta Vortaro":Rim. 1: La konjunkcio kvazaŭ per sia senco mem implicas nerealan modalon, kaj tial post ĝi la kondiĉa modo estas regula kaj ofta ‐ tamen uzo de indikativa formo ebligas precizigi la tempon de tia nereala modalo (kiu do ne estas reesprimata en la verbo): li vokas vin, kvazaŭ li volas ion komuniki nur al vi sola; de li eliras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo
Prefiksa uzo ankaŭ eblas. Vidu ĉi tiujn ekzemplojn ankaŭ de la RV: kvazaŭhomo (ĉifonpupo); kvazaŭvira maljunulino; kvazaŭdiri (lerte komprenigi ion ne rekte parolante, sed uzante nur aludojn kaj ĉirkaŭirojn); kvazaŭedzino (konkubino); kvazaŭrimoj (ne perfektaj rimoj).

回到上端