ไปยังสารบัญ

Kungfua Kalemburo

จาก Breto, 18 กรกฎาคม 2015

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

Breto (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2015, 21:58:54

Mi spektis la filmon Kung Fu Panda hieraŭ (aŭ ĉu antaŭhieraŭ?), kaj unu sceno gluiĝis en la menso. La maljuna testudo Master Oogway trovis la pandon Po manĝantan sub persikarbo. Li citis malnovan diraĵon: "Yesterday is history, tomorrow is a mystery, but today is a gift. That is why it is called the present." ("Hieraŭ estas historio, morgaŭ estas mistero, sed hodiaŭ estas donaco. Tial ĝi nomiĝas 'the present'." )

Tiu cito uzas kalemburon: la angla vorto present signifas kaj donaco kaj estanteco. Mi ne scias, se oni povus Esperantigi tiun citon aŭ ne, sed mi scivolas, se oni pli konanta Esperanton ol mi povus traduki ĝin. Mi ankaŭ scivolas tion, kion la testudo diris al la pando en alilingvaj tradukoj de ĉi tiu filmo.

HaleBopp (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2015, 12:29:26

Tiu vortludo bone funkcias ankaŭ en la Franca, ĉar "présent" signifas samtempe "donaco" kaj "nuna tempo". Sed tio ne funkcias en Esperanto, kiu ne ŝatas sinonimojn.
Estas ĉiam malfacile traduki vorludojn alilingven. Oni devus pripensi alian dirmanieron.

Breto (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2015, 20:04:43

Ĉu Esperanto havas ian samsignifan proverbon, eble? Se vi tradukus la filmon Kung Fu Panda Esperanten, kion dirus la testudo en tiu sceno?

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2015, 11:56:54

Hieraŭ estas historio, morgaŭ estas mistero, sed hodiaŭ estas donaco, ĉar ĝi ĉiam povas rezultigi belan aferon.

Aŭ pli vortlude:

Hieraŭ estas historio, morgaŭ estas mistero, sed hodiaŭ estas donaco, ĉar ĝi ĉion povas doni.

Hieraŭ estas historio, morgaŭ estas mistero, sed hodiaŭ estas donaco, ne donaĉo.

Hieraŭ estas historio, morgaŭ estas mistero, sed hodiaŭ estas horo ora, ne hororo.

nornen (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2015, 20:27:12

----

nornen (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2015, 20:27:46

Mi ankaŭ scivolas tion, kion la testudo diris al la pando en alilingvaj tradukoj de ĉi tiu filmo.
Testudo:El ayer es historia, el mañana es un misterio pero el día de hoy es un regalo. Por eso se llama "presente".
(La hieraŭo estas historia, la morgaŭo estas mistero, tamen la hodiaŭa tago estas donaco. Tial ĝi nomiĝas "presente" = "estanteco".)

Samsama vortludo.

กลับไปด้านบน