訊息: 6
語言: Esperanto
Breto (顯示個人資料) 2015年7月18日下午9:58:54
Tiu cito uzas kalemburon: la angla vorto present signifas kaj donaco kaj estanteco. Mi ne scias, se oni povus Esperantigi tiun citon aŭ ne, sed mi scivolas, se oni pli konanta Esperanton ol mi povus traduki ĝin. Mi ankaŭ scivolas tion, kion la testudo diris al la pando en alilingvaj tradukoj de ĉi tiu filmo.
HaleBopp (顯示個人資料) 2015年7月19日下午12:29:26
Estas ĉiam malfacile traduki vorludojn alilingven. Oni devus pripensi alian dirmanieron.
Breto (顯示個人資料) 2015年7月19日下午8:04:43
sudanglo (顯示個人資料) 2015年7月20日上午11:56:54
Aŭ pli vortlude:
Hieraŭ estas historio, morgaŭ estas mistero, sed hodiaŭ estas donaco, ĉar ĝi ĉion povas doni.
Hieraŭ estas historio, morgaŭ estas mistero, sed hodiaŭ estas donaco, ne donaĉo.
Hieraŭ estas historio, morgaŭ estas mistero, sed hodiaŭ estas horo ora, ne hororo.
nornen (顯示個人資料) 2015年7月20日下午8:27:12
nornen (顯示個人資料) 2015年7月20日下午8:27:46
Mi ankaŭ scivolas tion, kion la testudo diris al la pando en alilingvaj tradukoj de ĉi tiu filmo.
Testudo:El ayer es historia, el mañana es un misterio pero el día de hoy es un regalo. Por eso se llama "presente".(La hieraŭo estas historia, la morgaŭo estas mistero, tamen la hodiaŭa tago estas donaco. Tial ĝi nomiĝas "presente" = "estanteco".)
Samsama vortludo.