Đi đến phần nội dung

La Aliens de Lettonie - Diskriminacio kontraŭ Rusa-parolantoj

viết bởi Demian, Ngày 24 tháng 7 năm 2015

Tin nhắn: 95

Nội dung: Esperanto

Eduardo85 (Xem thông tin cá nhân) 13:19:44 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

Nekredeble. Oni devas legi "La Originoj de la totalismo". Tie, Hannah Arendt skribis pri la historio de la etnaj minoritatoj antaŭ la Dua Mondmilito. La naciaj statoj estis nur de la etna plimulto (ĉeĥoj en Ĉeĥio, germanoj en Germanio, ktp.), kaj, ĝenerale, la etnaj minoritatoj ne estis konsiderataj civitanoj. Iuj etnaj minoritatoj havas alian grandan staton kiu povas defendi ilin (ekz, la germanoj en Sudetenland havas la Respubliko de Weimar apud), sed aliaj ne... Ili estis "senstataj". Kelkaj jaroj poste aperis la Leĝoj de Nürenberg, kaj poste, la Fina Solvo... la judoj ne havas staton por defendi ilin...
Estas tre tre danĝere krei kategorioj de homoj, kaj multe tre danĝere krei tiuj kategorioj pro etnaj difinoj kaj doni al ili ĵurajn efikojn. La rusoj devas lerni pri la historio de Latvio, sed la latvia registraro lernis nenion pri la historio de Eŭropo.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 14:37:26 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

nakymatonmies:
vincas:Se iu al rusoj ne plaĉas en Latvio (aŭ en Litovio aŭ en Estonio), ili ĉiam povas reveni al sia Rusio [:/quote]Do vi agnoskas ke en Latvio estas apartheid.
Ne gravas kion mi agnoskas, ĉar gravas kion agnoskas vi kaj rusparolantoj en Latvio. Kaj se vi kaj tiuj rusparolantoj pensas, ke en Latvio estas apartheid, tio signifas, ke politiko de Latvio pri tiuj rusparolantoj estas bona, taŭga, prava. Mi ege ekzorgus, se vi pensus male.

nakymatonmies (Xem thông tin cá nhân) 15:58:36 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

Roch:
Al nakymatonmies,
Uzi la vorton "apartheid" en tiu kazo estas kiel uzi la vorton "naziismo" ĉiufoje ke estas afero de ŝtatigo.
Kiam la ŝtato kvazaŭ diras al 26% de sia loĝantaro: 'Iru al alia lando' kaj ne donas civitanecon al ili, kial tio ne estas apartheid?

nakymatonmies (Xem thông tin cá nhân) 16:41:19 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

Roch:Rusoj devas pruvi ilian civitanecon. Aliamaniere rusoj el Moskvo ekzemple, povus veni kaj voĉdoni en la latvaj politikaj elektoj ...
Nu, eĉ Israelo tiel ne faras. Araboj, kiuj loĝas en Israelo, havas israelan civitanecon. Kaj la araba estas la dua oficiala lingvo tie. Ĉar araboj estas ankaŭ parto de la ŝtato, kaj la registaro tion komprenas kaj akceptas.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 16:59:21 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

nakymatonmies:
Roch:
Al nakymatonmies,
Uzi la vorton "apartheid" en tiu kazo estas kiel uzi la vorton "naziismo" ĉiufoje ke estas afero de ŝtatigo.
Kiam la ŝtato kvazaŭ diras al 26% de sia loĝantaro: 'Iru al alia lando' kaj ne donas civitanecon al ili, kial tio ne estas apartheid?
Ĉu vi pensas, ke latvia civitaneco estas donaco? Trapasu ekzamenon de latva lingvo kaj historio kaj vi fariĝos civitano.

nakymatonmies (Xem thông tin cá nhân) 17:10:35 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

vincas:Ĉu vi pensas, ke latvia civitaneco estas donaco? Trapasu ekzamenon de latva lingvo kaj historio kaj vi fariĝos civitano.
Se temas pri mi, mi farus nome tiel - eĉ kun plezuro. Sed temas ankaŭ pri pensiuloj, al kiuj malfacilus trapasi ekzamenojn, kaj kiuj ne havas kien moviĝi en Rusio. Ĉu la latvia leĝaro enkalkulas tiajn kazojn?

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 18:23:00 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

Fama franca aktoro Ĵerar Depardjo (Gerard Depardieu) ne konas rusan lingvon, sed havas rusian pasporton kaj civitanecon. Kaj neniu postulis de li iun ekzameniĝon. Kaj neniu pelas lin en SIAN Francion.
Neniu postulas ekzamenon de Edward Snowden, civitano de Ruslando. Kaj neniu pelas lin for.

Temas pri rusoj, kiuj naskiĝis en Latvio. Por ili Rusio estas fremda lando, same kiel por ukrainiaj, kazaĥiaj, rumanaj rusoj. En Rumanio kelkaj jarcentoj vivas granda rusa komunumo kaj neniu diris al ili 'iru al sia Rusio'.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 18:35:02 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

Roch:
nakymatonmies:
Roch:Rusoj devas pruvi ilian civitanecon. Aliamaniere rusoj el Moskvo ekzemple, povus veni kaj voĉdoni en la latvaj politikaj elektoj ...
Nu, eĉ Israelo tiel ne faras. Araboj, kiuj loĝas en Israelo, havas israelan civitanecon. Kaj la araba estas la dua oficiala lingvo tie. Ĉar araboj estas ankaŭ parto de la ŝtato, kaj la registaro tion komprenas kaj akceptas.
Mi estas kontraŭ duobla civitaneco. Arabaj kaj Israelaj kanadianoj iras batali por iliaj originantaj landoj sen reprezenti la kanadan ideologion! senkulpa.gif
Nu redonu kanadan teritorion al realaj mastroj - indiĝenoj kaj revenu al siaj landoj. Forpelu francparolantojn al Francio.

Mi proponas peli el Svisio kaj Alĝerio ĉiujn francparolantojn, ekzemple.
Forpelu el Finnlando ĉiujn svedparolantojn. El ĉinio necesas forpeli ĉiujn mongolojn, kiuj ne parolas ĉine. Proksimume kelkaj milionoj.
Sed precipe ĉefa tasko estas sendi milionojn da rusoj el Ukrainio, eĉ ili loĝas tie ne unuan epokon.
Krom tio en Ukrainio loĝas ne parolantaj ukraine bulgaroj, rumanoj, tataroj, turkoj, hungaroj.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 19:10:51 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

Roch:Mi parolas de havi tiel nur unu ŝtataneco. Se Francio deklaras militon al Kanado, la Kebekianoj ne kunigos al la Francujo. (Ili vendis nin kune usona Luiziano. rido.gif)
Ĉu vi aludas ke latviaj rusoj minacas al latvoj? Sed se Francio deklaros militon kontraŭ Svisio, kio okazos en Eŭropo? Estimata, vi ne pravas! ridulo.gif
Se nia cerbo komprenos tiamaniere, do ĉiuj nacioj devas purigi sin de la fremdlingva loĝantaro. Tio nomiĝas rasa segregacio - apartheid.
Latvio por latvoj - nazia slogano. Multaj nazioj-germanoj en la fino de dua mondmilito fuĝis al Argentino kaj ekloĝis tie, parolante germane, sen lingvaj ekzamenoj.
Ĉu vi ion aŭdis pri la asimilado? Tio ĉi estas natura procezo, kiu ne postulas stultajn solvojn de nazioj.

Cocio_16 (Xem thông tin cá nhân) 20:03:52 Ngày 25 tháng 7 năm 2015

Mi vivas en Kebekio, kiu estas (konkerita, ne vendita) provinco de Kanado.

La oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla kaj la franca. Nur en Kebekio (kaj en Nov-Brunsviko) anoj parolas la franca. La franca estas la sola oficiala lingvo en Kebekio. En Montrealo (la pli larĝa urbo de Kebekio) 50% de la anoj ne havas la francan kiel unua lingvo.

Multe da kebekanoj opinias ke Kebekio estas nacio, kaj la franca estus la sola lingvo de tiu ĉi nacio (mi opinias tiun)

Kelkfoje iuj sugestas ke la registaro de Kebekio devus krei kebekan civitanecon, kaj kiu volas esti kebekcivitano devus paroli la francan kaj koni la historion de Kebekio. Mi opinias ke ni devus fari tiun tiele. Kelkaj personoj diras ke tiu estus diskriminatio, apartismo, aŭ naziismo.

La situacio ŝajnas simila al la situacio kiu estas priskribita ĉi tie pri Latvio. La du nacioj estas malgrandaj nacioj kiu provas ne malaperi. La anglaparolantoj en Kebekio estas nocaj al la kebeknacio kiel la rusparolantoj al la latvnacio, ĉar ties lingvoj kaj kulturoj estas multege pli influaj ol la franca en Nordameriko aŭ ol la latva proksima de Rusio. Ĉu ili komprenas tiun?

Sed estas anoj en Kebekio kiu ne parolas la franca kaj vivis tute ties vivon en Kebekio. La Kebekio estas ties sola nacio kaj ties sola lando eĉ se ili ne opinias ke Kebekio estas nacio aŭ lando. Kebekanoj devas kompreni tiun, kaj ankaû latvanoj pri rusparolantoj en ilia lando.

Pli gravas la amo inter la homoj ol la vivo de la nacio.

Quay lại