Kiel plus la akuzativo
fra disgustus,2015 8 2
Meldinger: 8
Språk: Esperanto
disgustus (Å vise profilen) 2015 8 2 17:15:49
Li vidis la bezonon por eklezio kiu renomos la korpon kaj karnajn dezirojn de homo kiel fest-objektojn.
Ĉi tiu frazo konfuzas min ĉar mi ne certas pri la "fest-objekto." Eblas skribi la frazon alie? Por ekzemplo,
"... kiu renomos la (aferojn) fest-objekoj."
Kiel vi pensas? Dankon anticipe
FHTAGN (Å vise profilen) 2015 8 2 19:32:32
Mi scias lin kiel bona futbalisto. = Mi, kiel bona futbalisto, scias lin. Do, mi estas bona futbalisto.
disgustus (Å vise profilen) 2015 8 2 20:57:07
FHTAGN:Mi scias lin kiel bonan futbaliston. Do, li estas bona futbalisto.Dankon, nun mi pli bone komprenas la uzon.
Mi scias lin kiel bona futbalisto. = Mi, kiel bona futbalisto, scias lin. Do, mi estas bona futbalisto.
Rujo (Å vise profilen) 2015 8 2 22:41:05
FHTAGN:Mi scias lin kiel bonan futbaliston. Do, li estas bona futbalisto.Ŝajnas al mi ne kutima tiu uzo de la verbo "scii" kiel sinonimo de la verbo 'koni", escepte se la -n finaĵo anstataŭas la prepozicion "pri".
Mi scias lin kiel bona futbalisto. = Mi, kiel bona futbalisto, scias lin. Do, mi estas bona futbalisto.
Sxak (Å vise profilen) 2015 8 3 04:11:52
Decidoj de 28-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio
apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU;Mi jam la duan semajnon ridas pri tiu eraro. La oldfurzuloj el REU tre ŝatas pufigi la vangojn kaj imagi sin grandaj spertuloj en Eo, sed ili ne kapablas eĉ skribi en Eo sen eraroj pri akuzativo.
DuckFiasco (Å vise profilen) 2015 8 3 15:50:45
Jen alia ekzemplo:
Mi amas lin kiel patron.
Mi amas lin kiel patro.
Laŭ tio, kion mi legas en Vortaro.net, tio ĉi ankaŭ samas rilate al "kvazaŭ":
Ni akceptis lin kvazaŭ reĝon.
FHTAGN (Å vise profilen) 2015 8 10 05:14:39
Mi scias Cristianon Ronaldon kiel bonan futbaliston.
Sed mi tute ne konas lin. Persone.
Urho (Å vise profilen) 2015 8 10 10:41:00