去目錄頁

Kiel plus la akuzativo

从 disgustus, 2015年8月2日

讯息: 8

语言: Esperanto

disgustus (显示个人资料) 2015年8月2日下午5:15:49

Bonvolu helpi min! En la sekvanta frazo, ĉu ĝuste uzas "kiel?"

Li vidis la bezonon por eklezio kiu renomos la korpon kaj karnajn dezirojn de homo kiel fest-objektojn.

Ĉi tiu frazo konfuzas min ĉar mi ne certas pri la "fest-objekto." Eblas skribi la frazon alie? Por ekzemplo,

"... kiu renomos la (aferojn) fest-objekoj."

Kiel vi pensas? Dankon anticipe ridulo.gif

FHTAGN (显示个人资料) 2015年8月2日下午7:32:32

Mi scias lin kiel bonan futbaliston. Do, li estas bona futbalisto.
Mi scias lin kiel bona futbalisto. = Mi, kiel bona futbalisto, scias lin. Do, mi estas bona futbalisto.

disgustus (显示个人资料) 2015年8月2日下午8:57:07

FHTAGN:Mi scias lin kiel bonan futbaliston. Do, li estas bona futbalisto.
Mi scias lin kiel bona futbalisto. = Mi, kiel bona futbalisto, scias lin. Do, mi estas bona futbalisto.
Dankon, nun mi pli bone komprenas la uzon.

Rujo (显示个人资料) 2015年8月2日下午10:41:05

FHTAGN:Mi scias lin kiel bonan futbaliston. Do, li estas bona futbalisto.
Mi scias lin kiel bona futbalisto. = Mi, kiel bona futbalisto, scias lin. Do, mi estas bona futbalisto.
Ŝajnas al mi ne kutima tiu uzo de la verbo "scii" kiel sinonimo de la verbo 'koni", escepte se la -n finaĵo anstataŭas la prepozicion "pri".

Sxak (显示个人资料) 2015年8月3日上午4:11:52

Ĉio jam estas klarigita, sed mi volas aldoni:
Decidoj de 28-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio
apogi kreon de Esperanta centro en Krimea Respubliko kaj registri ĝin kiel regiona organizo de REU;
Mi jam la duan semajnon ridas pri tiu eraro. La oldfurzuloj el REU tre ŝatas pufigi la vangojn kaj imagi sin grandaj spertuloj en Eo, sed ili ne kapablas eĉ skribi en Eo sen eraroj pri akuzativo.

DuckFiasco (显示个人资料) 2015年8月3日下午3:50:45

Jes, pli bone estus uzi "mi konas lin kiel..."

Jen alia ekzemplo:
Mi amas lin kiel patron.
Mi amas lin kiel patro.

Laŭ tio, kion mi legas en Vortaro.net, tio ĉi ankaŭ samas rilate al "kvazaŭ":
Ni akceptis lin kvazaŭ reĝon.

FHTAGN (显示个人资料) 2015年8月10日上午5:14:39

scii koni
Mi scias Cristianon Ronaldon kiel bonan futbaliston.
Sed mi tute ne konas lin. Persone.

Urho (显示个人资料) 2015年8月10日上午10:41:00

Ĉe Reta Vortaro (ReVo) vi trovas kelkajn ekzemplojn. Serĉu per la vorto "kiel".

回到上端