Al la enhavo

Atoma bombado kontraŭ Ĥirosima kaj Nagasaki

de hilex, 2015-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 06:23:23

6 kaj 9 de aŭgusto de 2015 jaro estas 70-jara datreveno de unuaj kaj solaj atomaj bombadoj far de Usono kontraŭ pacaj civitanoj. Rezulte de tiu bombado estis murditaj pli ol 200_000 da homoj. Terura murdo.

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 08:09:34

Mi ankoraŭ ne povas kredi, ke ni faris tion al tuta urbo. Kiam homoj timas, ili farus ion ajn por postvivi.

bryku (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 08:15:53

Alkanadi:Mi ankoraŭ ne povas kredi, ke ni faris tion al tuta urbo. Kiam homoj timas, ili farus ion ajn por postvivi.
Kial vi skribas "ni". Mi ne atombombis io ajn! Mi eĉ posedas nek pistolon nek grenadon.

Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 09:46:53

hilex:6 kaj 9 de aŭgusto de 2015 .. Terura murdo.
Mi ne konsentas nomi la atakojn kontraŭ Hiroshima kaj Nagasaki murdoj. La agoj okazis dum la dua mondmilito, kiun ili sukcese ĉesigis en la fororiento. Tiutempe Sovetio estis aliancano de Usono, kaj ne plendis, ke okazis murdo.

yyaann (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 09:47:01

Alkanadi:Mi ankoraŭ ne povas kredi, ke ni faris tion al tuta urbo. Kiam homoj timas, ili farus ion ajn por postvivi.
Tamen, ĉi-okaze duskutindas, ĉu vere temis pri timo. Atakoj kontraŭ civiloj estis kutimaj en la usona strategio.

Sen atoma bombo, 40 km2-jn de Tokio detruis Usono. Ankaŭ aliaj urboj suferis similgradajn atakojn. Hiracuka: 50% detruita, Kuŭana kaj Iĉinomija: 75%, Fuiki: 80%, Numazu: 90%, Tojama: 99.5%, ktp.

Entute 66 japanaj urboj estis bombadaj de la usona militistaro. Iom el ili travivis multe pli da detruoj kaj forpasoj ol Hiroŝimo, per tute normalaj bomboj.

hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 10:11:10

Miland:
hilex:6 kaj 9 de aŭgusto de 2015 .. Terura murdo.
Mi ne konsentas nomi la atakojn kontraŭ Hiroshima kaj Nagasaki murdoj. La agoj okazis dum la dua mondmilito, kiun ili sukcese ĉesigis en la fororiento. Tiutempe Sovetio estis aliancano de Usono, kaj ne plendis, ke okazis murdo.
Sovetio ne bombadis pacajn civitanojn. Eksentu diferencon. Nun tio (murdi pacajn civitanojn aŭ detrui ilian pacan vivon) estas tradicio por Usono. Ĉe Usono nun eĉ estas sekvantoj en tiu "arto".

Se tiu murdo ne estas murdo, tiam ĝi estas verŝajne filantropa ago per kiu bonaj usonanoj helpis al japanaj civitanoj transloĝiĝi ĉielen? Estas cinike ne nomi murdon murdo.

morico (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 13:49:58

70a datreveno de la 6-a augusto 1945 :Cxu la mistraduko de « Mokusatsu » detruis Hiroshima?
En la franca:
http://www.slate.fr/story/91073/mokusatsu-erreur-t...

« Ofte prezentita de la lingvistoj kiel la pli grava mistraduko de ĉiuj tempoj, la interpretado de la vorto « Mokusatsu » estas eble la kaŭzo de unu inter la pli malbonaj hombuĉadoj de la XX-a jarcento. »
Se la societo de la Nacioj akceptis la proponon de sia japanana vicprezidanto Sinjoro Nitobe en decembro 1921 pri Esperanto kiel instruolingvo kaj pontolingvo , la traduko de « Mokusatsu » povus esti kontrolita kaj eble la atombombo de Hiroshima ne falis.
Por la paco proponu ni esperanto-n !

Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 14:28:20

hilex:Sovetio ne bombadis pacajn civitanojn..
Sovetio murdis multajn polajn oficirojn en la arbaro Katyn en 1940. Mi ne dubas ke Sovetio kapablis murdi civitanojn. Multaj perdiĝis dum la deviga translokiĝo de Ĉeĉenja, kies heredaĵo daŭras ĝis nun. Ne mencii la 4 milionojn, kiuj mortis dum la Ukraina malsatego.

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 15:19:14

Miland:
hilex:Sovetio ne bombadis pacajn civitanojn..
Sovetio murdis multajn polajn oficirojn en la arbaro Katyn in 1940. Mi ne dubas ke Sovetio kapablas murdi civitanojn. Multaj perdiĝis dum la deviga translokiĝo de Ĉeĉenja, kies heredaĵo daŭras ĝis nun. Ne mencii la 4 milionojn, kiuj mortis dum la Ukraina malsatego.
Sovetio mortigis proksime 50 milionojn homojn. Homoj farus ion, se ili timas.

Ĉu vi opinias, ke la mondo antaŭ estis pli agresema ol la nuntempo? Kio bonigis nin? Kial ni estas malsamaj nun?

ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 15:28:38

Ĉu la regiono de ambaŭ urboj ne devus esti kontaminitaj dum miloj da jaroj? Kiel eblas, ke ambaŭ estas grandurboj hodiaŭ?

Reen al la supro