Al la enhavo

Atoma bombado kontraŭ Ĥirosima kaj Nagasaki

de hilex, 2015-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-08 16:31:02

hilex:
Miland:(La rakonto troviĝas en la libro KGB fare de John Barron, ISBN 0553238949, aĉetabla brokante)
..doni al mi pli multe da pruvoj pri tio.
Unue, legu la libron de Barron. Dua pruvo estas tio, ke ne estis la okcidenta mondo kiu bezonis malpermesi siajn civitanojn libere vojaĝi. Tio "privilegio" apartenis al la kompatindaj civitanoj de komunismaj landoj. Trie, La Arkipelago Gulag de Solĵenitsin

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-08 17:52:15

Miland:
hilex:Milfoje ripetita mensogo fariĝas simila al vero.
Jen proverbo vere inda je Lenin. Mi preferas veron el okcidentaj ĵurnalistoj.
.

Mi opiniis, ke tiuj ĉi vortoj apartenis al Joseph Gebbels. ridulo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-08 18:03:11

Stranga apliko de atoma bombo montras sensencaĵon de usona milita strategio. Kiuj garnizonoj de tiuj urboj minacis al Usono?

bryku (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-08 19:26:05

Lakiro:Stranga apliko de atoma bombo montras sensencaĵon de usona milita strategio. Kiuj garnizonoj de tiuj urboj minacis al Usono?
Neniu. Amerikanoj nur volis testi sian armilon je senkulpaj homoj. Ili estis venkintoj, do neniu ilin juĝis. Tio estis pura milita krimo (eĉ kontraŭhomara krimo).

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-08 20:19:07

bryku:
Lakiro:Stranga apliko de atoma bombo montras sensencaĵon de usona milita strategio. Kiuj garnizonoj de tiuj urboj minacis al Usono?
Neniu. Amerikanoj nur volis testi sian armilon je senkulpaj homoj. Ili estis venkintoj, do neniu ilin juĝis. Tio estis pura milita krimo (eĉ kontraŭhomara krimo).
Necesas konsideri ankoraŭ unu "genian" strategian artifikon - detrui urbojn, kiun ili ĝis 06.08.1945. ne bombis tute. Ili gardis tiujn ĉi urbojn por atoma bombardo.
Kaj Usono bezonis timigi tutan mondon, precipe Sovetunion, sed ne Japanion.

hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 02:48:31

Miland:
hilex:
Miland:(La rakonto troviĝas en la libro KGB fare de John Barron, ISBN 0553238949, aĉetabla brokante)
..doni al mi pli multe da pruvoj pri tio.
Unue, legu la libron de Barron. Dua pruvo estas tio, ke ne estis la okcidenta mondo kiu bezonis malpermesi siajn civitanojn libere vojaĝi. Tio "privilegio" apartenis al la kompatindaj civitanoj de komunismaj landoj. Trie, La Arkipelago Gulag de Solĵenitsin
Dankon, mi preferas legi purajn librojn. Tamen mi legis ambaŭ kaj konas iliajn enhavojn. En mia lando estas multe da optimismaj atingoj kaj mi preferas gvidi min per ili.
En historio de Britio mi povas (se mi volus fari tion, ja Britio lasis multe da kotaj spuroj en monda historio) trovi pli multe da malbonfaroj kontraŭ kaj sia popolo kaj precipe aliaj popoloj. Se metuta sur pesilon kontraŭ rusaj ili superpezus grandmezure. Rusoj memoras ĉion.

hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 02:55:23

Lakiro:
Miland:
hilex:Milfoje ripetita mensogo fariĝas simila al vero.
Jen proverbo vere inda je Lenin. Mi preferas veron el okcidentaj ĵurnalistoj.
.

Mi opiniis, ke tiuj ĉi vortoj apartenis al Joseph Gebbels. ridulo.gif
Ŝajnas ke Gebbels estis mizera laiko kontraŭ britaj spertuloj.

nornen (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 03:04:25

Lakiro:
Miland:
hilex:Milfoje ripetita mensogo fariĝas simila al vero.
Jen proverbo vere inda je Lenin. Mi preferas veron el okcidentaj ĵurnalistoj.
.

Mi opiniis, ke tiuj ĉi vortoj apartenis al Joseph Gebbels. ridulo.gif
Vi pravas. La tuta eldiro estas tiu:

Joseph Goebbels:Wenn man eine große Lüge erzählt und sie oft genug wiederholt, dann werden die Leute sie am Ende glauben. Man kann die Lüge so lange behaupten, wie es dem Staat gelingt, die Menschen von den politischen, wirtschaftlichen und militärischen Konsequenzen der Lüge abzuschirmen. Deshalb ist es von lebenswichtiger Bedeutung für den Staat, seine gesamte Macht für die Unterdrückung abweichender Meinungen einzusetzen. Die Wahrheit ist der Todfeind der Lüge, und daher ist die Wahrheit der größte Feind des Staates.
Traduko: Kiam oni grandan mensogon rakontas kaj ĝin sufiĉe ofte rerakontas, tiam la homoj ĝin fine kredos. Oni povas aserti la mensogon tiel longtempe, kiel la ŝtato sukcesas la homojn de la politikaj, ekonomiaj kaj militaj konsekvencoj ŝirmi. Tial estas vivgrava graveco por la ŝtato, sian tutan povon por la subpremado de deviantaj opinioj uzi. La vero estas la mortmalamiko de la mensojo, kaj tial estas la vero la plej granda malamiko de la ŝtato.

huang (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 05:48:54

Miland:Sovetio do danku Usonon ege por la atombombo, kiu ĉesigis la duan mondmiliton.
La usonaj bombadoj al Hiroŝima kaj Nagasaki ne tiel efikis. Ili estis nenecesaj murdoj, do krimoj. Fakte ili celis timigi Sovetion, kaj poste liveris pretekston al la japanaj krimuloj, nome la imperiestro kaj la militemaj imperiismaj elitoj.

Vidu: https://www.facebook.com/vladimir.tikhonov.5/posts....

Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 10:01:09

huang:.. ili celis timigi Sovetion..
Se jes, danku Usonon por savi vin el la terura fatalo de Nord-Koreio.

Miakomprene oni ne elektis ataki Tokin aŭ Kioton pro ĝia kultura valoro, kaj ke moritigi la imperiestron farus multe pli malfacile havigi la helpon de Japanio batali komunismon.

Reen al la supro