Mesaĝoj: 48
Lingvo: Esperanto
klmn (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 21:55:32
Miland:Nur unu agentejo kiel NKVD masakris cent milojn da personoj, elektante viktimojn plejparte el civilaj civitanoj, eĉ ne dum milita periodo, kutime torturante antaŭ la mortigo, do sencinisme Hiroŝima kaj Nagasaki ne aspektas iel pli amase en la kunteksto.hilex:Sovetio ne bombadis pacajn civitanojn..Sovetio murdis multajn polajn oficirojn en la arbaro Katyn en 1940. Mi ne dubas ke Sovetio kapablis murdi civitanojn. Multaj perdiĝis dum la deviga translokiĝo de Ĉeĉenja, kies heredaĵo daŭras ĝis nun. Ne mencii la 4 milionojn, kiuj mortis dum la Ukraina malsatego.
Kaj interesa rimarko de Ustra, mi neniam antaŭe ekpensis prie
hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 23:15:12
Miland:Ĉu mi rememoru kiom da homoj en mondo estis murditaj far de Britio? Ne ŝanĝu direkton de sago --- Usono murdis pli ol 200_000 da pacaj homoj. Rusio havas memoron de sia historio kaj konfesas siajn malbonajn agojn. Vi ja provas beligi krimojn de Usono.hilex:Sovetio ne bombadis pacajn civitanojn..Sovetio murdis multajn polajn oficirojn en la arbaro Katyn en 1940. Mi ne dubas ke Sovetio kapablis murdi civitanojn. Multaj perdiĝis dum la deviga translokiĝo de Ĉeĉenja, kies heredaĵo daŭras ĝis nun. Ne mencii la 4 milionojn, kiuj mortis dum la Ukraina malsatego.
hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 23:17:12
Alkanadi:Kial tiel malmulte? Verŝajne 1_500_000_000? 8)
Sovetio mortigis proksime 50 milionojn homojn.
hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 23:28:35
klmn:Kial ne rememori pri teruraj masakroj far de japanoj en Ĉinio? Kaj kial ne rememori pri murdoj far de naziisma Germanio? Aŭ pri masakroj far de ukrainaj nazioj en Pollando kaj Volinio?
Nur unu agentejo kiel NKVD masakris cent milojn da personoj, elektante viktimojn plejparte el civilaj civitanoj, eĉ ne dum milita periodo, kutime torturante antaŭ la mortigo, do sencinisme Hiroŝima kaj Nagasaki ne aspektas iel pli amase en la kunteksto.
Ne necesas iri for de temo de ĉi tiu fadeno. Kun io ajn oni komparu agojn de Usono en Japanio, tiuj tamen estas teruraj murdoj.
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 05:19:46
Miland:Eĉ se kredi al gebbelsa propagando ke la murdon efektivigis sovetunianoj, la poloj ne estis civitanoj, ili estis militistoj, militkaptitoj.hilex:Sovetio ne bombadis pacajn civitanojn..Sovetio murdis multajn polajn oficirojn en la arbaro Katyn en 1940. Mi ne dubas ke Sovetio kapablis murdi civitanojn. Multaj perdiĝis dum la deviga translokiĝo de Ĉeĉenja, kies heredaĵo daŭras ĝis nun. Ne mencii la 4 milionojn, kiuj mortis dum la Ukraina malsatego.
La deviga translokigo de la ĉeĉenoj ja ne estis murdo, kiel en Ĥirosima/Nagasaki. Post ioma tempo la ĉeĉenoj revenis hejmen kaj aranĝis tie firibelon.
Al mi ŝajnas ke la japanoj preferus esti translokigataj for de hejmo ol murdataj per atombombo. Kion preferus vi?
La malsatego ne estis intenca kaj suferigis ne nur Ukrainion. Ukrainoj estis nur 1/3 de la tuta kvanto de la viktimoj. Estis krimo pri malsaĝa estrado de la lando, sed certe ne intenca genocido.
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 05:25:42
ustra:Ĉu la regiono de ambaŭ urboj ne devus esti kontaminitaj dum miloj da jaroj? Kiel eblas, ke ambaŭ estas grandurboj hodiaŭ?La atombombo ne tiom forte malpurigas teron, ol se la atomelektrostacio eksplodas, kiel en Ĉernobilo. Multe da radioaktivaj materioj reagas ĉe atombomba eksplodo kaj malaperas.
Post atombomba eksplodo trupoj povas iri trans la eksplodazono jam post kelkaj horoj.
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 05:42:50
klmn:Nur unu agentejo kiel NKVD masakris cent milojn da personoj, elektante viktimojn plejparte el civilaj civitanoj, eĉ ne dum milita periodo, kutime torturante antaŭ la mortigo, do sencinisme Hiroŝima kaj Nagasaki ne aspektas iel pli amase en la kunteksto.Temis pri la postsekvoj de la kruelega intercivitana milito, oni persekutis ne ĉiujn ajn, sed "la malamikan elementon". Plejplejparte homoj ne estis mortigataj sed malliberigataj por deviga laboro kaj poste revenis hejmen.
Kaj la rekta organizinto de Granda Purigo Eĵov estis kondamnita kaj ekzekutita en 1940 jaro.
Kion komunan en ĉio tio vi vidas kun kruela unumomenta mortigo de la amaso de tute senkulpaj civitanoj de alia lando kaj eĉ pli terura radioaktiva mutilado de multe pli granda kvanto da ili? Virinoj, infanoj, gemaljunuloj?
Kiu respondecis pri tio krimo, kio okazis al ili?
Miland (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 11:14:59
hilex:Ĉu mi rememoru kiom da homoj en mondo estis murditaj far de Britio..Jes, preskaŭ nenion relative al la nombroj murditaj sub komunismo. Sovetio murdis pli ol 50 milionoj de homoj, do ĝiaj simpatiuloj ne rajtas prediki al iu ajn.
Krom tio, ke Sovetio mortigis centoble ol la nombroj da homoj kiu mortis en Hiroŝima kaj Nagasaki kaj Irako kune, ni memoru ke multe pli mortus, se daŭrus la dua mondmilito en la faroriento. Sovetio do danku Usonon ege por la atombombo, kiu ĉesigis la duan mondmiliton.
hilex (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 11:59:33
Miland:Jes, preskaŭ nenion relative al la nombroj murditaj sub komunismo. Sovetio murdis pli ol 50 milionoj de homoj, do ĝiaj simpatiuloj ne rajtas prediki al iu ajn.Jes, ĝusta nombro egalas 1_500_000_000 8) Estas tiel agrable doni al vi ĝojon.
Miland:Krom tio, ke Sovetio mortigis centoble ol la nombroj da homoj kiu mortis en Hiroŝima kaj Nagasaki kaj Irako kune, ni memoru ke multe pli mortus, se daŭrus la dua mondmilito en la faroriento. Sovetio do danku Usonon ege por la atombombo, kiu ĉesigis la duan mondmiliton.Rakontu tiun fabelon el viaj lernolibroj de historio al iu alia. Ĉe ni ĉiu scias por kia celo Usono atombombis japanajn urbojn.
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 12:08:23
Miland:De kie venis tiu freneza nombro, 50 milionoj da homoj? Tuta loĝantaro de Sovetunio en 1920 jaro estis 148 milionoj, ĉu Sovetunio mortigis laŭ vi 1/3 de la loĝantaro?hilex:Ĉu mi rememoru kiom da homoj en mondo estis murditaj far de Britio..Jes, preskaŭ nenion relative al la nombroj murditaj sub komunismo. Sovetio murdis pli ol 50 milionoj de homoj, do ĝiaj simpatiuloj ne rajtas prediki al iu ajn.