ورود به محتوا

Uzo de "oni"

از Junpe, 12 اوت 2015

پست‌ها: 3

زبان: Esperanto

Junpe (نمایش مشخصات) 12 اوت 2015،‏ 7:06:47

"Ĝusta dialogo signifas, ke personoj diras unu al la alia, pri kio oni konsentas, kaj pri kio oni ne konsentas, kaj kial. Tro multe da personoj en Japanujo ne povas fari tion", mi skribis, sed ne certas, ĉu la uzo de "oni" ĝustas.

Ĉu mi devis anstataŭigi "oni" per "ili"?
"Oni diras unu al la alia ..." netaŭgas, ĉu ne?

sudanglo (نمایش مشخصات) 12 اوت 2015،‏ 10:29:52

ke personoj diru unu al la alia pri kio ili konsentas ....

'Pri kio oni konsentas' povus referenci la ĝeneralan akordon pri io, ne nur tiun inter la kunparolantoj.

Junpe (نمایش مشخصات) 12 اوت 2015،‏ 15:18:15

Koran dankon pro la klarigo!

بازگشت به بالا