Sisu juurde

Kio Okazis Al Svedio?

kelle poolt Polaris, 23. august 2015

Postitused: 37

Keel: Esperanto

patrik (Näita profiili) 7. september 2015 15:08.20

yyaann:
Sunjo:
Nuntempe okazas amasa enmigrado en Eŭropon kaj tio sendube pludaŭros multajn jarojn. Granda grupo estas rifuĝantoj el militaj regionoj. Alia grupo estas homoj kiuj venas esperante ke ili povas labori por ne senage vidi siajn infanojn morti pro malsato.

Mi scivolas kion vi proponus por malhelpi tion: ĉu mortpafi la enmigrantojn? Ĉu lasi eĉ pli droni en la maro?

Ĉu vi konsideris ankaŭ ke riĉaj eŭropaj landoj kunkulpas pri la mizeroj en la landoj de kie venas la rifuĝantoj (per ekonomika ekspluato, per profitdona vendo de armiloj)?
Konsentan aplaŭdadon. Speciale pro via lasta alineo.
Kaj endas mencii, ke Svedujo estas unu el la plej grandaj vendistoj de armiloj (la 3a, fakte, post Israelo kaj Rusujo) en la mondo.

Sunjo (Näita profiili) 7. september 2015 17:26.23

patrik:
Kaj endas mencii, ke Svedujo estas unu el la plej grandaj vendistoj de armiloj (la 3a, fakte, post Israelo kaj Rusujo) en la mondo.
Ĉu vi havas fonton pri tio? Laŭ tiu fonto: http://armstrade.sipri.org/armstrade/html/export_t... Svedujo en 2014 estis je la 12a rango. Usono je la 1a (2013 - 2a) kaj Rusujo je la 2a (2013 - 1a)

patrik (Näita profiili) 7. september 2015 17:41.01

Sunjo:
patrik:
Kaj endas mencii, ke Svedujo estas unu el la plej grandaj vendistoj de armiloj (la 3a, fakte, post Israelo kaj Rusujo) en la mondo.
Ĉu vi havas fonton pri tio? Laŭ tiu fonto: http://armstrade.sipri.org/armstrade/html/export_t... Svedujo en 2014 estis je la 12a rango. Usono je la 1a (2013 - 2a) kaj Rusujo je la 2a (2013 - 1a)
Jen: Sweden's Dirty Secret. Hmm, la via ne funkcias.

Sunjo (Näita profiili) 7. september 2015 17:50.16

patrik:
Hmm, la via ne funkcias.
Vi povas klaki "databases", "SIPRI Arms Transfers Database", "Generate top list TIV tables" kaj poste elekti kion vi volas scii kaj krei la liston

FHTAGN (Näita profiili) 7. september 2015 19:30.19

klmn:Sirianoj diras ke ili fuĝas de bombardado de Assad reĝimo, tutforte subtenata far Rusio, ĉu vi ne konas?
unue, Assad estas leĝa prezidento de Sirio, ĉu ne?
kaj ne mensogu, siriatoj tion ne diris.

la tuta mondo scias, ke ukrainiaj ribelintoj en Donbasso, apogataj de rusio, bombas proprajn urbojn kaj vilaĝojn.

ĉu vi scias, kien fuĝis kelk-cent miloj da ukrainiaj rifuĝintoj?

kaj ĉu rusio plendas pro la ukrainiaj rifuĝintoj? kiu aŭdis la plendojn?

verdire mi ne komprenas, kial nia estimata eŭropo tiel nervozigas pro afganaj, libiaj kaj siriaj eskapintoj. EU estas tre riĉa ŝtataro por provizi kaj vivteni ne tre grandan hom-grupon.

robbkvasnak (Näita profiili) 7. september 2015 19:45.59

Ni nuntempe havas ondon de ukrainaj rifuĝintoj ĉi-tie. Oni jam kontaktis min por doni instruadon al ili. Oni ne pagos min sed mi volonte tion faros ĉar mi scias kiom malfacile estas vivi en nova lando. Mi jam instruas grupon de 10 rifuĝintoj el hispanlingvaj landoj. Ili fuĝis ĉi-tien ĉar en siaj hejmlandoj oni minacis ilin per morto ĉar ili estas gejaj. Ili rakontas terurajn historiojn al mi. Ŝajnas ke temos pri simila grupo de ukrainoj.
La plej grava afero estas ke ili havu novajn amikojn ĉi-lande. Mi publikigis artikolon pri tio en "Berufsbildung" de decembro 2008, n-roj 113/114, paĝo 70 "Warum ist es so deutsch in Kaltland?" [Kial estas tiom germana en Fridio?]

Lakiro (Näita profiili) 8. september 2015 16:48.17

robbkvasnak: Ili fuĝis ĉi-tien ĉar en siaj hejmlandoj oni minacis ilin per morto ĉar ili estas gejaj. Ili rakontas terurajn historiojn al mi. Ŝajnas ke temos pri simila grupo de ukrainoj.
robbkvasnak, kiam mi legas viajn mesaĝojn, mi opinias, ke vi ajnan problemon klinas al geja temo. ridulo.gif
Post viaj reklamoj ŝajnas, ke ĉiuj araboj, fuĝantaj en Eŭropon nepre estas gejoj. Ĉiuj ukrainoj-rifuĝintoj estas gejoj. Hispanaj migrantoj estas gejoj. Kaj ĉiuj ili savas sin en bonega lando. ridulo.gif Vivu gejlando! ridulo.gif

RobbK (Ĉiuj devas koni siajn heroojn vizaĝe ridulo.gif )
externalImage.png

Tagasi üles