Ujumbe: 37
Lugha: Esperanto
patrik (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2015 3:08:20 alasiri
yyaann:Kaj endas mencii, ke Svedujo estas unu el la plej grandaj vendistoj de armiloj (la 3a, fakte, post Israelo kaj Rusujo) en la mondo.Sunjo:Konsentan aplaŭdadon. Speciale pro via lasta alineo.
Nuntempe okazas amasa enmigrado en Eŭropon kaj tio sendube pludaŭros multajn jarojn. Granda grupo estas rifuĝantoj el militaj regionoj. Alia grupo estas homoj kiuj venas esperante ke ili povas labori por ne senage vidi siajn infanojn morti pro malsato.
Mi scivolas kion vi proponus por malhelpi tion: ĉu mortpafi la enmigrantojn? Ĉu lasi eĉ pli droni en la maro?
Ĉu vi konsideris ankaŭ ke riĉaj eŭropaj landoj kunkulpas pri la mizeroj en la landoj de kie venas la rifuĝantoj (per ekonomika ekspluato, per profitdona vendo de armiloj)?
Sunjo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2015 5:26:23 alasiri
patrik:Ĉu vi havas fonton pri tio? Laŭ tiu fonto: http://armstrade.sipri.org/armstrade/html/export_t... Svedujo en 2014 estis je la 12a rango. Usono je la 1a (2013 - 2a) kaj Rusujo je la 2a (2013 - 1a)
Kaj endas mencii, ke Svedujo estas unu el la plej grandaj vendistoj de armiloj (la 3a, fakte, post Israelo kaj Rusujo) en la mondo.
patrik (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2015 5:41:01 alasiri
Sunjo:Jen: Sweden's Dirty Secret. Hmm, la via ne funkcias.patrik:Ĉu vi havas fonton pri tio? Laŭ tiu fonto: http://armstrade.sipri.org/armstrade/html/export_t... Svedujo en 2014 estis je la 12a rango. Usono je la 1a (2013 - 2a) kaj Rusujo je la 2a (2013 - 1a)
Kaj endas mencii, ke Svedujo estas unu el la plej grandaj vendistoj de armiloj (la 3a, fakte, post Israelo kaj Rusujo) en la mondo.
Sunjo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2015 5:50:16 alasiri
patrik:Vi povas klaki "databases", "SIPRI Arms Transfers Database", "Generate top list TIV tables" kaj poste elekti kion vi volas scii kaj krei la liston
Hmm, la via ne funkcias.
FHTAGN (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2015 7:30:19 alasiri
klmn:Sirianoj diras ke ili fuĝas de bombardado de Assad reĝimo, tutforte subtenata far Rusio, ĉu vi ne konas?unue, Assad estas leĝa prezidento de Sirio, ĉu ne?
kaj ne mensogu, siriatoj tion ne diris.
la tuta mondo scias, ke ukrainiaj ribelintoj en Donbasso, apogataj de rusio, bombas proprajn urbojn kaj vilaĝojn.
ĉu vi scias, kien fuĝis kelk-cent miloj da ukrainiaj rifuĝintoj?
kaj ĉu rusio plendas pro la ukrainiaj rifuĝintoj? kiu aŭdis la plendojn?
verdire mi ne komprenas, kial nia estimata eŭropo tiel nervozigas pro afganaj, libiaj kaj siriaj eskapintoj. EU estas tre riĉa ŝtataro por provizi kaj vivteni ne tre grandan hom-grupon.
robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2015 7:45:59 alasiri
La plej grava afero estas ke ili havu novajn amikojn ĉi-lande. Mi publikigis artikolon pri tio en "Berufsbildung" de decembro 2008, n-roj 113/114, paĝo 70 "Warum ist es so deutsch in Kaltland?" [Kial estas tiom germana en Fridio?]
Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2015 4:48:17 alasiri
robbkvasnak: Ili fuĝis ĉi-tien ĉar en siaj hejmlandoj oni minacis ilin per morto ĉar ili estas gejaj. Ili rakontas terurajn historiojn al mi. Ŝajnas ke temos pri simila grupo de ukrainoj.robbkvasnak, kiam mi legas viajn mesaĝojn, mi opinias, ke vi ajnan problemon klinas al geja temo.
Post viaj reklamoj ŝajnas, ke ĉiuj araboj, fuĝantaj en Eŭropon nepre estas gejoj. Ĉiuj ukrainoj-rifuĝintoj estas gejoj. Hispanaj migrantoj estas gejoj. Kaj ĉiuj ili savas sin en bonega lando. Vivu gejlando!
RobbK (Ĉiuj devas koni siajn heroojn vizaĝe )