Sisu juurde

Donald Trump

kelle poolt vejktoro, 26. august 2015

Postitused: 125

Keel: Esperanto

robbkvasnak (Näita profiili) 30. detsember 2015 23:09.47

Feliĉe aŭstralanoj ne povas voĉdoni ĉe ni!
Sanders estas la homo kiu tion diras kion MI kaj miaj amikoj pensas. Ni ĉiuj honeste laboris sed neniam profitis de tio. Homoj kiel Trump mensogas ade. Ekzemple li diris ke la soldoj en Usono estas tro altaj (!!!!) - ne nur unufoje sed ofte. Kiam Sander rimarkis tion Trump negis kaj diris ke Sander mensogis. Sed en la televido oni ree montris la paroladojn dum kiuj Trump diris ke ni usonanoj gajnas tro bone! Sed li ne volis acepti ke li MEM diris tion klare kaj sen iluzioj.

Polaris (Näita profiili) 31. detsember 2015 6:52.15

Mi voĉdonos por Ted Cruz ĉar mi admiras lian kuraĝon. Li klopodis adverti ĉiujn pri la fiaska sana asekura leĝo ("Obama-care" ) kaj kontraŭstaris eĉ alian republikanojn kiam ili penis mensogi al la usona popolo. Mi ankaŭ admiras lian sperton, intelekton, kaj valorojn. Li eĉ argumentis antaŭ la Supera Kortumo kaj li estas inteligentega.

Trump diras multajn ĝustajn aĵojn, kaj estas dankinde ke li malfermis diskutadon pri multaj aferoj, kiuj vere gravas, kaj multaj homoj reagas pozitive pri lia sentima retoriko. Malfacile, li ne havas nenian politikan sperton. Ankaŭ, li aspektas tro laŭta kaj memfidaĉa. Krome, lia pozicio pri multaj gravaj socialaj aferoj ŝajnas dubinda kaj malforta.

boooman (Näita profiili) 31. detsember 2015 20:31.19

Sinjoro Trump [Mi nomis lin "Grumpy Trump"] miaopinie, nur volas allogi etan grupon de la usona popolo. Eĉ aliaj respublikanoj lin malŝatas. Eble li stulte kredas ke per tiu eta grupo li venkos.
Tamen, kaj bedaŭrinde, sencerbaj homoj gajnas pli multe ol la geprudentuloj en usono. :/ Sed estas maljustaĵoj kvazaŭ tio ĉirkaŭ la tuta mondo. Sed mi ne pendu. Mi povas manĝi, mi povas legi, skribi, lerni kaj paroli. Mi vivas. Oni pendu kiam oni ne povas fari tiujn aferojn, miaopinie. Espereble la gepolitikistoj de usono lernos kunlabori kaj ne ĵeti koton aŭ "mensogeti" ktp. Sed mi estas iom idealista.

Jonatano (Näita profiili) 1. jaanuar 2016 9:06.52

Honeste, mi ŝatas Donald Trump multe. Mi pensas ke Usono ne havas devon helpi kontraŭleĝajn enmigrintojn. Meksiko ne havas devon helpi kontraŭleĝajn enmigrintojn ankaŭ. Ĉiu nacio devas havi regadon de ĝiaj borderoj.

Vestitor (Näita profiili) 1. jaanuar 2016 15:44.59

Jonatano:Honeste, mi ŝatas Donald Trump multe. Mi pensas ke Usono ne havas devon helpi kontraŭleĝajn enmigrintojn. Meksiko ne havas devon helpi kontraŭleĝajn enmigrintojn ankaŭ. Ĉiu nacio devas havi regadon de ĝiaj borderoj.
Tre komika, por la malprava kialo.

Ĉiuj landoj kiuj helpis detrui la Mezo-orienta havas devon helpi. Tiu Inkluzivas Usono.
Donald Trump estas demogogo kaj idioto kiu allogas idiotoj; bedaŭrinde estas multaj de tiuj.

Justpatrolo (Näita profiili) 1. jaanuar 2016 19:23.59

Vestitor:Ĉiuj landoj kiuj helpis detrui la Mezo-orienta havas devon helpi. Tiu Inkluzivas Usono.
Mi tre dubas, ke iu el usonaj kandidatoj en la futuro transformos Usonon en pafkampon por Daiŝ. Ne por tiuj celoj oni elpensis detruadon de Mezoriento. Por la rifuĝintoj ekzistas Eŭropo.
Trump diras publike tion, kion aliaj kandidatoj diri timas.

robbkvasnak (Näita profiili) 2. jaanuar 2016 0:05.30

La homoj kiuj volas forrabi sanasekuron kiel la bandito Cruz estas krimuloj. Obamacare estas bonega. Mia familio estus denove en tre danĝera situacio se oni forŝtelus la sanasekuron de mia edzo. Li estas helpprofesoro ĉe publika universitato ekde 12 jaroj. Oni NE donas al li asekuron por la sano. Oni ankaŭ NE donas al li pagatajn malsantagojn, nek pagatan ferion, nek nek nek. Ĝis alvenis Obamacare ni pagis lian sanasekuron de niaj salajroj. Ekde fanatika 'kristema' estrino forprenis mian pozicion ĉar mi estas geja. Nun mi dependas de emerita mono kaj nur havas $14 mil dolarojn pojare. Mi ne scias kiel ni pagus kuraciston por mia edzo.
Ne, Polaris, homoj kiel vi estas malhonestaj, maldemokrataj, memorientitaj, egoistoj kaj vi kapablas kredi friponon Cruz kiu fermis la registaron kaj faris stupidajn paroladojn antaŭ la Kongreso. Cruz kaŭzis multajn domaĝojn al malriĉaj homoj tra la tuta lando. Krom tio li naskiĝis en Kanado al patro ne-usona kaj patrino kiu ankoraŭ havas kanadan civitanecon. Laŭ la Konstitucio tio estas kontraŭleĝe.
Krom tio, Cruz tŭitis: "Kion komprenas negrulo pri buĝeto?" La 'negrulo' de lia komento estis nia prezidento, Barack Obama, d. jur.

Vestitor (Näita profiili) 2. jaanuar 2016 0:22.20

robbkvasnak:Krom tio li naskiĝis en Kanado al patro ne-usona kaj patrino kiu ankoraŭ havas kanadan civitanecon. Laŭ la Konstitucio tio estas kontraŭleĝe.
Tiu estas ne problemo se la ideoj kaj politikoj estas "prava". La problemo por la dekstrulaj estas ke la ideoj de Obama estas "malprava", do li estas ne civitano.

Jonatano (Näita profiili) 2. jaanuar 2016 0:35.27

Vestitor:
Jonatano:Honeste, mi ŝatas Donald Trump multe. Mi pensas ke Usono ne havas devon helpi kontraŭleĝajn enmigrintojn. Meksiko ne havas devon helpi kontraŭleĝajn enmigrintojn ankaŭ. Ĉiu nacio devas havi regadon de ĝiaj borderoj.
Tre komika, por la malprava kialo.

Ĉiuj landoj kiuj helpis detrui la Mezo-orienta havas devon helpi. Tiu Inkluzivas Usono.
Donald Trump estas demogogo kaj idioto kiu allogas idiotoj; bedaŭrinde estas multaj de tiuj.
Mi aŭskultus al vi pli se vi ne uzis multajn insultojn en ĉiuj komentoj vi skribas.

Vestitor (Näita profiili) 2. jaanuar 2016 0:45.32

Jonatano:
Vestitor:
Jonatano:Honeste, mi ŝatas Donald Trump multe. Mi pensas ke Usono ne havas devon helpi kontraŭleĝajn enmigrintojn. Meksiko ne havas devon helpi kontraŭleĝajn enmigrintojn ankaŭ. Ĉiu nacio devas havi regadon de ĝiaj borderoj.
Tre komika, por la malprava kialo.

Ĉiuj landoj kiuj helpis detrui la Mezo-orienta havas devon helpi. Tiu Inkluzivas Usono.
Donald Trump estas demogogo kaj idioto kiu allogas idiotoj; bedaŭrinde estas multaj de tiuj.
Mi aŭskultus al vi pli se vi ne uzis multajn insultojn en ĉiuj komentoj vi skribas.
Mi dubas tiun. Sed ĉiukaze, diri la vereco ne estas insulti.

Tagasi üles