目次へ

Donald Trump

vejktoro,2015年8月26日の

メッセージ: 125

言語: Esperanto

vejktoro (プロフィールを表示) 2015年8月26日 5:33:59

Usonanoj, helpu min kompreni.

Sinjoro Trumpo: ĉu li estos serioza elekto por la lando, aŭ nur komika distrado tiu, kiu baldaŭ malaparos?

Ŝajnas ke multoj lin apogas. Ĉu ili vere lin subtenas? Aŭ ĉu ili nur ĝuas la distraĵon? Ĉu Trumpo vere povas reprezenti la sentimenton de la lando?

Ĉu iu ĉe Lernu samopinias kun Trumpo?... Aŭ la malo? Mi petas, al ni klarigu.

whysea (プロフィールを表示) 2015年8月26日 6:50:21

Bedaŭrinde, mi kredas ke iuj vere voĉdonos por li. Mi ne multe sekvas la novaĵojn pri li, ĉar tio donas al mi veran deprimegon pripensi la aferon, ke tia ulo povus esti nia sekvonta prezidanto. Multe da homoj ŝercas pri li. Tamen por mi estas serioza afero ke tia persono ne fariĝu prezidanto, kaj mi ne povas ridi kun ili.

Mi voĉdonos por Bernie Sanders.

Alkanadi (プロフィールを表示) 2015年8月26日 7:09:20

Usonanoj koleras pro mono koruptas la sistemo. Donald Trump jam havas monon tiel li ne bezonas sponsorojn.

Usonanoj koleras pro la mensogoj kaj hipokriteco de politikistoj. Donald Trump diras al ĉiuj ĝuste, kion li pensas eĉ se ĝi estas stulta.

Usonanoj volas realan personon anstataŭ marioneto. Tial Donald Trump havas subtenon.

Alkanadi (プロフィールを表示) 2015年8月26日 7:12:59

whysea:Mi voĉdonos por Bernie Sanders.
Bernie Sanders estas la plej bona.

bosredsox24 (プロフィールを表示) 2015年8月26日 15:37:21

Alkanadi:
whysea:Mi voĉdonos por Bernie Sanders.
Bernie Sanders estas la plej bona.
Kaj ne venkos.

bosredsox24 (プロフィールを表示) 2015年8月26日 15:40:23

vejktoro:Usonanoj, helpu min kompreni.
Ni la Usonanoj ankaŭ ne komprenas. Mi nur esperas, ke li ne estiĝos la Respublikan kandidaton.

rikforto (プロフィールを表示) 2015年8月26日 16:39:30

vejktoro:Usonanoj, helpu min kompreni.

Sinjoro Trumpo: ĉu li estos serioza elekto por la lando, aŭ nur komika distrado tiu, kiu baldaŭ malaparos?

Ŝajnas ke multoj lin apogas. Ĉu ili vere lin subtenas? Aŭ ĉu ili nur ĝuas la distraĵon? Ĉu Trumpo vere povas reprezenti la sentimenton de la lando?.
Ŝajnas ke multoj lin apogas, jes, sed tio ne estas fakto. Trumpo havas unu kvarona de la apoguloj en la konservativa partio. Tio estas la plej granda ono, sed tio ne estas tre granda. Multaj Usonanoj ne ŝatas lin, kaj li ne gajnos.

Sed...mi kredas ke la Trump-aj apoguloj pensas ke li estas serioza elekto. Ne baldaŭ li malaparos.

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2015年8月26日 18:20:35

Tronald Dump havas ĉ. 25% de la registritaj respublikanoj. La registritaj respublikanoj estas ĉ. 40% de la voĉdonontoj, do li havas la subtenon de ĉ. 10% de ĉiuj voĉdonantoj. La ĵurnalaro kaj televidaro ŝatas montri lin ĉe li estas bunta amuzaĵo dum malinteresa somermonato aŭgusto. Kaj liaj subtenantoj estas tre amuziga grupo de fanatikuloj.

bosredsox24 (プロフィールを表示) 2015年8月27日 15:56:47

robbkvasnak:Tronald Dump havas ĉ. 25% de la registritaj respublikanoj. La registritaj respublikanoj estas ĉ. 40% de la voĉdonontoj, do li havas la subtenon de ĉ. 10% de ĉiuj voĉdonantoj. La ĵurnalaro kaj televidaro ŝatas montri lin ĉe li estas bunta amuzaĵo dum malinteresa somermonato aŭgusto. Kaj liaj subtenantoj estas tre amuziga grupo de fanatikuloj.
Prave. Ĉu ni forgesis kiom fakte senvalora la gazetaro estas?

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2015年8月27日 17:42:42

Ekaperis nova aspekto de la demandaro: la demandistoj nur demandas respublikanojn - memkompreneble ĉar temas pri kiu voĉdonos en la respublikanaj unuavoĉdonado por elekti sian kandidaton. Sed oni nun malkovris ke inter la demanditoj estas granda sumo de homoj kiuj ja registiĝis kiel respublikanoj sed kiuj neniam voĉdonas en tiuj unuavoĉdonadoj. Simple dirita, ili diras kion ajn kaj Dump estas la plej konata persono. Iu Deez Nuts (ne ekzistas persono) ankaŭ ricevis 9% da respublikanaj voĉdonoj en Norda Karolino. Jen la valoro de tiuj domandaroj.

先頭にもどる