讯息: 125
语言: Esperanto
vejktoro (显示个人资料) 2015年8月26日上午5:33:59
Sinjoro Trumpo: ĉu li estos serioza elekto por la lando, aŭ nur komika distrado tiu, kiu baldaŭ malaparos?
Ŝajnas ke multoj lin apogas. Ĉu ili vere lin subtenas? Aŭ ĉu ili nur ĝuas la distraĵon? Ĉu Trumpo vere povas reprezenti la sentimenton de la lando?
Ĉu iu ĉe Lernu samopinias kun Trumpo?... Aŭ la malo? Mi petas, al ni klarigu.
whysea (显示个人资料) 2015年8月26日上午6:50:21
Mi voĉdonos por Bernie Sanders.
Alkanadi (显示个人资料) 2015年8月26日上午7:09:20
Usonanoj koleras pro la mensogoj kaj hipokriteco de politikistoj. Donald Trump diras al ĉiuj ĝuste, kion li pensas eĉ se ĝi estas stulta.
Usonanoj volas realan personon anstataŭ marioneto. Tial Donald Trump havas subtenon.
Alkanadi (显示个人资料) 2015年8月26日上午7:12:59
whysea:Mi voĉdonos por Bernie Sanders.Bernie Sanders estas la plej bona.
bosredsox24 (显示个人资料) 2015年8月26日下午3:37:21
Alkanadi:Kaj ne venkos.whysea:Mi voĉdonos por Bernie Sanders.Bernie Sanders estas la plej bona.
bosredsox24 (显示个人资料) 2015年8月26日下午3:40:23
vejktoro:Usonanoj, helpu min kompreni.Ni la Usonanoj ankaŭ ne komprenas. Mi nur esperas, ke li ne estiĝos la Respublikan kandidaton.
rikforto (显示个人资料) 2015年8月26日下午4:39:30
vejktoro:Usonanoj, helpu min kompreni.Ŝajnas ke multoj lin apogas, jes, sed tio ne estas fakto. Trumpo havas unu kvarona de la apoguloj en la konservativa partio. Tio estas la plej granda ono, sed tio ne estas tre granda. Multaj Usonanoj ne ŝatas lin, kaj li ne gajnos.
Sinjoro Trumpo: ĉu li estos serioza elekto por la lando, aŭ nur komika distrado tiu, kiu baldaŭ malaparos?
Ŝajnas ke multoj lin apogas. Ĉu ili vere lin subtenas? Aŭ ĉu ili nur ĝuas la distraĵon? Ĉu Trumpo vere povas reprezenti la sentimenton de la lando?.
Sed...mi kredas ke la Trump-aj apoguloj pensas ke li estas serioza elekto. Ne baldaŭ li malaparos.
robbkvasnak (显示个人资料) 2015年8月26日下午6:20:35
bosredsox24 (显示个人资料) 2015年8月27日下午3:56:47
robbkvasnak:Tronald Dump havas ĉ. 25% de la registritaj respublikanoj. La registritaj respublikanoj estas ĉ. 40% de la voĉdonontoj, do li havas la subtenon de ĉ. 10% de ĉiuj voĉdonantoj. La ĵurnalaro kaj televidaro ŝatas montri lin ĉe li estas bunta amuzaĵo dum malinteresa somermonato aŭgusto. Kaj liaj subtenantoj estas tre amuziga grupo de fanatikuloj.Prave. Ĉu ni forgesis kiom fakte senvalora la gazetaro estas?
robbkvasnak (显示个人资料) 2015年8月27日下午5:42:42