前往目錄

Instruistoj kun malbona elparolo?

貼文者: Bruso, 2015年8月28日

訊息: 22

語言: Esperanto

vikungen (顯示個人資料) 2015年8月30日下午3:55:37

Armand6:
vikungen:kaj prononcas la frazon laŭ la angla prononcmaniero [mi] [estæs] [tʃai] [tai] [køn] [miæ] [fæmiliɔu]
Mi mem povas prononci tion frazon nur kiel 'Mi estes ĉi tie kun mia familia'. Vi devas rezignacii pri tio.
Aŭ ĉu eble vi devas praktiki? Kiam mi eklernis ĉi tiun lingvon, kompreneble ankaŭ mi havis malbonan elparolmanieron, mi tute ne povis elparoli "z", kaj mi ofte elparolis "o" kiel "u" kaj "u" kiel "ʉ". Sed mi ne sidiĝis kaj diris "Ne, VI devas lerni kiel kompreni min, ĉar mi ne lernos ĝuste elparoli tiujn sonojn!"

Por ĝuste paroli oni devas praktiki la elparolon, estas tiel grava kiel gramatiko.

matus1940 (顯示個人資料) 2015年8月30日下午5:41:38

Iu amerikana instruisto diradas angle "so" anstataŭ "do" meze de frazoj esperantaj! Li oferas kursojn ĉe la Stanford universitato -- iru kalkuli! (Lia "Ro" estas tia de usanoj.) Jen kial mi preferas esti aŭtodidakta esperantisto.

Mi trovis ĉe interreto kvin rakontojn (formate mp3) el la antologio "Vere aŭ fantazie" -- la legantoj parolas per belega elparolo klara kaj tute komprenebla; ilia denaska lingvo ŝajne estas la pola. Ĉiuj sin lernigu imitante ilin!

Armand6 (顯示個人資料) 2015年8月30日下午8:12:53

vikungen:Aŭ ĉu eble vi devas praktiki?
Ne. La lingvo estas por la homo, ne la homo por la lingvo.

Bruso (顯示個人資料) 2015年8月31日下午4:46:09

matus1940:
Mi trovis ĉe interreto kvin rakontojn (formate mp3) el la antologio "Vere aŭ fantazie" -- la legantoj parolas per belega elparolo klara kaj tute komprenebla;
Ligilo, mi petas.

vikungen (顯示個人資料) 2015年8月31日下午5:06:49

Armand6:
vikungen:Aŭ ĉu eble vi devas praktiki?
Ne. La lingvo estas por la homo, ne la homo por la lingvo.
Kia stultaĵo.. Kompreneble, se oni ne povas elparoli la vortojn ĝuste, oni devas praktiki por ke aliaj homoj povu kompreni vin.

Ondo (顯示個人資料) 2015年8月31日下午7:10:00

Bruso:
matus1940:
Mi trovis ĉe interreto kvin rakontojn (formate mp3) el la antologio "Vere aŭ fantazie" -- la legantoj parolas per belega elparolo klara kaj tute komprenebla;
Ligilo, mi petas.
Vidu ĉi tiun paĝon:

http://claudepiron.free.fr/enregistrements.htm

Armand6 (顯示個人資料) 2015年8月31日下午9:59:05

vikungen:se oni ne povas elparoli la vortojn ĝuste, oni devas praktiki por ke aliaj homoj povu kompreni vin.
La kompreno dependas de l' deziro kompreni, ne de l' grado ke iu konsentas klini sin antaŭ la fremda lingvo.

erinja (顯示個人資料) 2015年8月31日下午10:28:03

Ofte tiu instruas esperanton, kiu interesiĝas pri instruado - ne temas pri tio ke oni havas aparte bonan kapablon en la lingvo.

Sed krom tio, oni devas dekomence alkutimiĝi al tio ke akĉentoj estas tre diversaj en Esperantujo. Katalin ĝenerale parolas kun tre bona akĉento, en longa parolado eble estas iuj naciaj elementoj de la elparolo, sed mi ĉiam trovis ŝin tre komprenebla.

Tiu kiu serĉadas difektojn en aliula prononco ne havos facilan tempon en Esperantujo, kie akĉentoj estas tiel multaj, kiel landoj de la parolantoj. Se ni limigus instruadon nur al tiuj kun perfektaj akĉentoj, sendube la instruistoj estus tre malmultaj, tro malmultaj.

mbalicki (顯示個人資料) 2015年9月1日上午12:17:03

erinja:Tiu kiu serĉadas difektojn en aliula prononco ne havos facilan tempon en Esperantujo, kie akĉentoj estas tiel multaj, kiel landoj de la parolantoj. Se ni limigus instruadon nur al tiuj kun perfektaj akĉentoj, sendube la instruistoj estus tre malmultaj, tro malmultaj.
Certe malmulteco de instruantoj estas la grava faktoro ĉe ĉi tiu afero. Sed mi komprenas tiun plendon kiel averto kaj peto, ke tiuj, kiuj volas esperanton instrui, lernu ĝustan elparolon unue.

Malĝustan elparolmanieron instruonto ĉiam povas plibonigi, kaj oferado de onia tempo al la lernado de ĝi certe bonos poste, tempe de instruado.

johmue (顯示個人資料) 2015年9月1日上午6:08:32

Armand6:
vikungen:se oni ne povas elparoli la vortojn ĝuste, oni devas praktiki por ke aliaj homoj povu kompreni vin.
La kompreno dependas de l' deziro kompreni, ne de l' grado ke iu konsentas klini sin antaŭ la fremda lingvo.
Kaj la deziro kompreni dependas de kiom la parolanto klopodas bone paroli la lingvon. Kial mi kiel aŭskultanto opiniu, ke vi havas ion interesan por diri, se vi eĉ rifuzas klopodi bone paroli la lingvon? Kial mi kiel aŭskultanto klopodu kompreni vin, se vi ne klopodas bone esprimi vin?

Armand6:Ne. La lingvo estas por la homo, ne la homo por la lingvo.
Jes, kaj la lingvo estas por ambaŭ, ne nur por la parolanto sed ankaŭ la aŭskultanto.

回到上端