Ke daftar isi

Kion signifas la frazo?

dari reza_k, 28 Agustus 2015

Pesan: 12

Bahasa: Esperanto

reza_k (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 07.25.13

Saluton al ĉiuj.

Li estas preskaŭ mia frato: nepo de onklo de konato.

Kion signifas la dika frazo?

jagr2808 (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 08.00.13

grandson of an uncle of someone I know.

Filo de gefilo de frato de gepatro de iun kiun mi konas.

jagr2808 (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 08.07.44

Familia arbo

reza_k (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 08.14.45

jagr2808:grandson of an uncle of someone I know.

Filo de gefilo de frato de gepatro de iun kiun mi konas.
Dankon.

mbalicki (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 10.45.52

reza_k:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de onklo de konato.
En tiu proverbo vi forgesis parton „de kuzo”. Tio estas:

Esperanta proverbaro:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
Konato signifas „iu kiun oni konas”, onklo signifas „frato de gepatro (de patro aŭ de patrino)”, kuzo estas „filo de geonklo (de onklo aŭ de onklino)” kaj nepo estas „filo de gefilo (de filo aŭ de filino)”.

externalImage.png

Do mi konas iun [„konato”], la konato havas onklon [„onklo de konato”], la onklo havas kuzon [„kuzo de onklo de konato”] kaj la kuzo havas nepon [„nepo de kuzo de onklo de konato”].

Sed ĉu vi komprenas signifon de la tuta proverbo? Tio estas ŝerca priskribo de iu („li estas”), pri kiu homo volas pensi, ke konas lin bone — ke konas lin tiel bone, kiel oni konas sian propran fraton („preskaŭ mia frato:”). Sed la vero estas, ke tute lin ne konas — konas lin tiel bone, kiel oni konas nur malproksiman familianon de konato („nepo de kuzo de onklo de konato”).

reza_k (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 14.22.36

mbalicki:

Dankon por respondi.

Ĉu kompreno de Jagr2808 pri signifo de la frazo estas kulpo? Ĉar laŭ via klarigo, la konato estas nepo de la kuzo kaj ne de la onklo.

mbalicki (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 14.47.26

reza_k:Ĉu kompreno de Jagr2808 pri signifo de la frazo estas kulpo?
Jagr2808 komprenas vian frason ĝuste. Sed vi skribis nepo de onklo de konato kaj la ĝusta proverbo diras nepo de kuzo de onklo de konato. Vi nur forgesis skribi „de kuzo”.

reza_k:Ĉar laŭ via klarigo, la konato estas nepo de la kuzo kaj ne de la onklo.
Nek tiel, nek tiel. Memoru, ke ne konato estas nepo, sed li estas nepo (de kuzo de…); tiu li ĉe la komenco de la frazo (Li estas preskaŭ…).

Ĉu vi nun komprenas? Ĉu vi komprenas ŝercon de tiu proverbo?

reza_k (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 17.01.38

La kulpo estas de "Esperanto per Rekta Metodo", ne de mi:
"Li estas preskaŭ mia frato: nepo de onklo de konato." (Marĉek, Stano, 2006. Esperanto per Rekta Metodo, p84)

Ankoraŭ mi ne komprenas ĝin... malgajo.gif
Mi komprenas "grandson of an uncle of someone I know."n tute, sed mi ne komprenas vian klarigon ĝuste.
Kio estas ŝercon de tiu proverbo? Eble ĝi helpas min kompreni...

jagr2808 (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 17.16.49

mbalicki:
Sed ĉu vi komprenas signifon de la tuta proverbo? Tio estas ŝerca priskribo de iu („li estas”), pri kiu homo volas pensi, ke konas lin bone — ke konas lin tiel bone, kiel oni konas sian propran fraton („preskaŭ mia frato:”). Sed la vero estas, ke tute lin ne konas — konas lin tiel bone, kiel oni konas nur malproksiman familianon de konato („nepo de kuzo de onklo de konato”).
Mi komprenas la proverbon, sed la kuzo ne estas parto de la proverbo. Mi simple aldonis ĝin en la grafikaĵo.

mbalicki (Tunjukkan profil) 28 Agustus 2015 17.26.06

reza_k:La kulpo estas de "Esperanto per Rekta Metodo", ne de mi:
Do pardonu, ke mi diris, ke tio estas la via kulpo. ridulo.gif

reza_k:Ankoraŭ mi ne komprenas ĝin... malgajo.gif Mi komprenas "grandson of an uncle of someone I know."n tute,
„Esperanta proverbaro”:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
Angle tio estas: „He is almost my brother: grandson of a cousin of an uncle of a friend”.

reza_k:sed mi ne komprenas vian klarigon ĝuste. Kio estas ŝercon de tiu proverbo? Eble ĝi helpas min kompreni...
mbalicki:Tio estas ŝerca priskribo de iu („li estas”), pri kiu homo volas pensi, ke konas lin bone — ke konas lin tiel bone, kiel oni konas sian propran fraton („preskaŭ mia frato:”). Sed la vero estas, ke tute lin ne konas — konas lin tiel bone, kiel oni konas nur malproksiman familianon de konato („nepo de kuzo de onklo de konato”).
Alivorte: Tio estas ŝerco, ĉar kompreneble mi konas mian fraton multe pli bone ol iun malproksiman familianon de konato, ĉu? ridulo.gif Imagu tiun situacion:

Rikardo diras al Sofia:
— Mi tre bone konas prezidanton Obama.
— Ha ha, certe! [ŝi tute ne fidas Rikardon, do mokas lin pro tiu fanfarono] „Li estas preskaŭ via frato: nepo de kuzo de onklo de konato.”

Kembali ke atas