メッセージ: 12
言語: Esperanto
reza_k (プロフィールを表示) 2015年8月28日 7:25:13
Li estas preskaŭ mia frato: nepo de onklo de konato.
Kion signifas la dika frazo?
jagr2808 (プロフィールを表示) 2015年8月28日 8:00:13
Filo de gefilo de frato de gepatro de iun kiun mi konas.
jagr2808 (プロフィールを表示) 2015年8月28日 8:07:44
reza_k (プロフィールを表示) 2015年8月28日 8:14:45
jagr2808:grandson of an uncle of someone I know.Dankon.
Filo de gefilo de frato de gepatro de iun kiun mi konas.
mbalicki (プロフィールを表示) 2015年8月28日 10:45:52
reza_k:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de onklo de konato.En tiu proverbo vi forgesis parton „de kuzo”. Tio estas:
Esperanta proverbaro:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.Konato signifas „iu kiun oni konas”, onklo signifas „frato de gepatro (de patro aŭ de patrino)”, kuzo estas „filo de geonklo (de onklo aŭ de onklino)” kaj nepo estas „filo de gefilo (de filo aŭ de filino)”.

Do mi konas iun [„konato”], la konato havas onklon [„onklo de konato”], la onklo havas kuzon [„kuzo de onklo de konato”] kaj la kuzo havas nepon [„nepo de kuzo de onklo de konato”].
Sed ĉu vi komprenas signifon de la tuta proverbo? Tio estas ŝerca priskribo de iu („li estas”), pri kiu homo volas pensi, ke konas lin bone — ke konas lin tiel bone, kiel oni konas sian propran fraton („preskaŭ mia frato:”). Sed la vero estas, ke tute lin ne konas — konas lin tiel bone, kiel oni konas nur malproksiman familianon de konato („nepo de kuzo de onklo de konato”).
reza_k (プロフィールを表示) 2015年8月28日 14:22:36
mbalicki:Dankon por respondi.reza_k:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de onklo de konato.En tiu proverbo vi forgesis parton „de kuzo”. Tio estas:
Esperanta proverbaro:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.Konato signifas „iu kiun oni konas”, onklo signifas „frato de gepatro (de patro aŭ de patrino)”, kuzo estas „filo de geonklo (de onklo aŭ de onklino)” kaj nepo estas „filo de gefilo (de filo aŭ de filino)”.
Do mi konas iun [„konato”], la konato havas onklon [„onklo de konato”], la onklo havas kuzon [„kuzo de onklo de konato”] kaj la kuzo havas nepon [„nepo de kuzo de onklo de konato”].
Sed ĉu vi komprenas signifon de la tuta proverbo? Tio estas ŝerca priskribo de iu („li estas”), pri kiu homo volas pensi, ke konas lin bone — ke konas lin tiel bone, kiel oni konas sian propran fraton („preskaŭ mia frato:”). Sed la vero estas, ke tute lin ne konas — konas lin tiel bone, kiel oni konas nur malproksiman familianon de konato („nepo de kuzo de onklo de konato”).
Ĉu kompreno de Jagr2808 pri signifo de la frazo estas kulpo? Ĉar laŭ via klarigo, la konato estas nepo de la kuzo kaj ne de la onklo.
mbalicki (プロフィールを表示) 2015年8月28日 14:47:26
reza_k:Ĉu kompreno de Jagr2808 pri signifo de la frazo estas kulpo?Jagr2808 komprenas vian frason ĝuste. Sed vi skribis nepo de onklo de konato kaj la ĝusta proverbo diras nepo de kuzo de onklo de konato. Vi nur forgesis skribi „de kuzo”.
reza_k:Ĉar laŭ via klarigo, la konato estas nepo de la kuzo kaj ne de la onklo.Nek tiel, nek tiel. Memoru, ke ne konato estas nepo, sed li estas nepo (de kuzo de…); tiu li ĉe la komenco de la frazo (Li estas preskaŭ…).
Ĉu vi nun komprenas? Ĉu vi komprenas ŝercon de tiu proverbo?
reza_k (プロフィールを表示) 2015年8月28日 17:01:38
mbalicki:La kulpo estas de "Esperanto per Rekta Metodo", ne de mi:reza_k:Ĉu kompreno de Jagr2808 pri signifo de la frazo estas kulpo?Jagr2808 komprenas vian frason ĝuste. Sed vi skribis nepo de onklo de konato kaj la ĝusta proverbo diras nepo de kuzo de onklo de konato. Vi nur forgesis skribi „de kuzo”.
reza_k:Ĉar laŭ via klarigo, la konato estas nepo de la kuzo kaj ne de la onklo.Nek tiel, nek tiel. Memoru, ke ne konato estas nepo, sed li estas nepo (de kuzo de…); tiu li ĉe la komenco de la frazo (Li estas preskaŭ…).
Ĉu vi nun komprenas? Ĉu vi komprenas ŝercon de tiu proverbo?
"Li estas preskaŭ mia frato: nepo de onklo de konato." (Marĉek, Stano, 2006. Esperanto per Rekta Metodo, p84)
Ankoraŭ mi ne komprenas ĝin...

Mi komprenas "grandson of an uncle of someone I know."n tute, sed mi ne komprenas vian klarigon ĝuste.
Kio estas ŝercon de tiu proverbo? Eble ĝi helpas min kompreni...
jagr2808 (プロフィールを表示) 2015年8月28日 17:16:49
mbalicki:Mi komprenas la proverbon, sed la kuzo ne estas parto de la proverbo. Mi simple aldonis ĝin en la grafikaĵo.
Sed ĉu vi komprenas signifon de la tuta proverbo? Tio estas ŝerca priskribo de iu („li estas”), pri kiu homo volas pensi, ke konas lin bone — ke konas lin tiel bone, kiel oni konas sian propran fraton („preskaŭ mia frato:”). Sed la vero estas, ke tute lin ne konas — konas lin tiel bone, kiel oni konas nur malproksiman familianon de konato („nepo de kuzo de onklo de konato”).
mbalicki (プロフィールを表示) 2015年8月28日 17:26:06
reza_k:La kulpo estas de "Esperanto per Rekta Metodo", ne de mi:Do pardonu, ke mi diris, ke tio estas la via kulpo.

reza_k:Ankoraŭ mi ne komprenas ĝin...Mi komprenas "grandson of an uncle of someone I know."n tute,
„Esperanta proverbaro”:Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.Angle tio estas: „He is almost my brother: grandson of a cousin of an uncle of a friend”.
reza_k:sed mi ne komprenas vian klarigon ĝuste. Kio estas ŝercon de tiu proverbo? Eble ĝi helpas min kompreni...
mbalicki:Tio estas ŝerca priskribo de iu („li estas”), pri kiu homo volas pensi, ke konas lin bone — ke konas lin tiel bone, kiel oni konas sian propran fraton („preskaŭ mia frato:”). Sed la vero estas, ke tute lin ne konas — konas lin tiel bone, kiel oni konas nur malproksiman familianon de konato („nepo de kuzo de onklo de konato”).Alivorte: Tio estas ŝerco, ĉar kompreneble mi konas mian fraton multe pli bone ol iun malproksiman familianon de konato, ĉu?

Rikardo diras al Sofia:
— Mi tre bone konas prezidanton Obama.
— Ha ha, certe! [ŝi tute ne fidas Rikardon, do mokas lin pro tiu fanfarono] „Li estas preskaŭ via frato: nepo de kuzo de onklo de konato.”