Więcej

La ĉielarko.......

od MrMosier, 2 września 2015

Wpisy: 83

Język: Esperanto

vejktoro (Pokaż profil) 3 września 2015, 14:34:25

MrMosier:
vejktoro:Mi kredis ke ĉi tiu dio ne estas ino aŭ malino.. ĉu mi pravas?
Li sin-identiĝas kiel malino.
Aĥ, iam kristanoj rakontas alian historion al mi. Kurioza.
MrMosier:Ĉu tio ne estas la kriterio nuntempe? Se tio estas sufiĉe bona por transgeneruloj, ĝi estas sufiĉe bona por Dio.
???!

Bizara respondo - ekzistas ĉielarka ŝerco ie tie!

Luib (Pokaż profil) 3 września 2015, 16:07:35

vejktoro:
Polaris:
vejktoro:Kaj ĉu Ĝi ne ŝatas ke aliuloj uzas la ĉielarkon kiel simbolo?
Ĝi? Mi estas konfuzita.
Mi kredis ke ĉi tiu dio ne estas ino aŭ malino.. ĉu mi pravas?
Plej bonus uzi la vorton "Tiu" (aŭ "Ri" se oni reformemasokulumo.gif). Tiukaze oni ne devus ĉiufoje klarigi, ĉu temas pri ino aŭ malino aŭ "nek-nek-o".

MrMosier (Pokaż profil) 3 września 2015, 23:35:14

vejktoro:
MrMosier:
vejktoro:Mi kredis ke ĉi tiu dio ne estas ino aŭ malino.. ĉu mi pravas?
Li sin-identiĝas kiel malino.
Aĥ, iam kristanoj rakontas alian historion al mi. Kurioza.
?? Kion ci pensas ke Li signifis kiam Li sin nomis "Patro"??

vejktoro (Pokaż profil) 4 września 2015, 00:57:30

MrMosier:?? Kion ci pensas ke Li signifis kiam Li sin nomis "Patro"??
Kara MrMosier,

Mi ne batalis kun vi. Via versio de kristianismo ne estas la sola versio. Me antaŭe lernis ke Dio ne estas ino aŭ malino; mi lernis ke li (mi feliĉe uzas tiun pronomo kun vi) ne estas korpa sed anima kaj ke la seksa divizio estas de la tero ne de la ĉielo. Li povas roli kiel patriarko, kiel patra figuro sen esti kiel tera malino. Niaj teraj vortoj nur proksimiĝas. Tio estas kio mi lernis de aliaj kristanoj, do mi skribis 'ĝi.' Mi bedaŭras ke tiu igis ioman ĝenon por vi.

Alia uzanto ne komprenis mian uzon de Ĝi, do mi eksplikis.

Mi volis parole pri la temo de la fadeno.

dbob (Pokaż profil) 4 września 2015, 20:47:37

Genezo 9:14-15
“Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo; kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon.”

Jen la biblia signifo de la ĉielarko: la promeso de Dio ne fari denove genocidon de la homa raso per diluvo. Noaĥo estas la heroa ĉefrolulo en tiu ĉi bela biblia rakonto.

erinja (Pokaż profil) 6 września 2015, 03:53:14

vejktoro: Li povas roli kiel patriarko, kiel patra figuro sen esti kiel tera malino. Niaj teraj vortoj nur proksimiĝas. Tio estas kio mi lernis de aliaj kristanoj, do mi skribis 'ĝi.'
Ĉiukaze ne eblus nomi dion "ĝi" en la biblio. Gramatike, ne eblas. La hebrea devas specifi pri sekso en ĉiuj pronomoj kaj en preskaŭ ĉiuj verbotempoj (ekz. en frazo kiel "Zerp scias", oni scias ĉu "Zerp" estas viro aŭ virino pro la formo de la verbo). Ne ekzistas neŭtrala pronomo "ĝi". En la hebrea, do, oni nepre devas elekti ĉu reprezenti Dion kiel viron aŭ kiel virinon, simple por diri la plej simplan frazon.

tommjames (Pokaż profil) 8 września 2015, 17:33:39

Orthohawk / MrMosier:se ne gravas la uzantnomo, ne gravas la pronomo. se gravas la pronomo, gravas la uzantnomo. Vi ne povas "havi vian kukon kaj ankaŭ manĝi ĝin."
Ehh vavo to fo? Mi povas kompreni ke vi starigus trolecan fadenon por elkraĉi iom da malamo (kiel homofobia bigoto tio estas laŭ via naturo) sed vere surprizas min ke vi ankoraŭ balbutadas pri tiu longe pasinta pronoma afero. Ŝajne vi ŝanceliĝis ĝiskerne, se vi ne povas lasi tiun ridindan aferon morti.

Vi vere devus sekvi la konsilon jam donitan al vi: ĉesu fosadi. Vi nur ŝajnigas vin pli kaj pli granda stultulo ĉiutage.

ManizhehDF (Pokaż profil) 8 września 2015, 20:37:18

Ĉu laŭ ili, la promeso de Dio ne estas la simbolo de orgojlo?

MrMosier:externalImage.png

La promeso de Dio, ne simbolo de orgojlo.

MrMosier (Pokaż profil) 8 września 2015, 23:14:15

tommjames:
Orthohawk / MrMosier:se ne gravas la uzantnomo, ne gravas la pronomo. se gravas la pronomo, gravas la uzantnomo. Vi ne povas "havi vian kukon kaj ankaŭ manĝi ĝin."
Ehh vavo to fo? Mi povas kompreni ke vi starigus trolecan fadenon por elkraĉi iom da malamo (kiel homofobia bigoto tio estas laŭ via naturo) sed vere surprizas min ke vi ankoraŭ balbutadas pri tiu longe pasinta pronoma afero. Ŝajne vi ŝanceliĝis ĝiskerne, se vi ne povas lasi tiun ridindan aferon morti.

Vi vere devus sekvi la konsilon jam donitan al vi: ĉesu fosadi. Vi nur ŝajnigas vin pli kaj pli granda stultulo ĉiutage.
Kiel diri "beating a dead horse" Esperante?

tommjames (Pokaż profil) 8 września 2015, 23:25:54

Orthohawk / MrMosier:Kiel diri "beating a dead horse" Esperante?
Eble 'orthohawkumi' ?

Wróć do góry