La ĉielarko.......
ya MrMosier, 2 Septemba 2015
Ujumbe: 83
Lugha: Esperanto
vejktoro (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2015 2:34:25 alasiri
MrMosier:Aĥ, iam kristanoj rakontas alian historion al mi. Kurioza.vejktoro:Mi kredis ke ĉi tiu dio ne estas ino aŭ malino.. ĉu mi pravas?Li sin-identiĝas kiel malino.
MrMosier:Ĉu tio ne estas la kriterio nuntempe? Se tio estas sufiĉe bona por transgeneruloj, ĝi estas sufiĉe bona por Dio.???!
Bizara respondo - ekzistas ĉielarka ŝerco ie tie!
Luib (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2015 4:07:35 alasiri
vejktoro:Plej bonus uzi la vorton "Tiu" (aŭ "Ri" se oni reformemasPolaris:Mi kredis ke ĉi tiu dio ne estas ino aŭ malino.. ĉu mi pravas?vejktoro:Kaj ĉu Ĝi ne ŝatas ke aliuloj uzas la ĉielarkon kiel simbolo?Ĝi? Mi estas konfuzita.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
MrMosier (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2015 11:35:14 alasiri
vejktoro:?? Kion ci pensas ke Li signifis kiam Li sin nomis "Patro"??MrMosier:Aĥ, iam kristanoj rakontas alian historion al mi. Kurioza.vejktoro:Mi kredis ke ĉi tiu dio ne estas ino aŭ malino.. ĉu mi pravas?Li sin-identiĝas kiel malino.
vejktoro (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2015 12:57:30 asubuhi
MrMosier:?? Kion ci pensas ke Li signifis kiam Li sin nomis "Patro"??Kara MrMosier,
Mi ne batalis kun vi. Via versio de kristianismo ne estas la sola versio. Me antaŭe lernis ke Dio ne estas ino aŭ malino; mi lernis ke li (mi feliĉe uzas tiun pronomo kun vi) ne estas korpa sed anima kaj ke la seksa divizio estas de la tero ne de la ĉielo. Li povas roli kiel patriarko, kiel patra figuro sen esti kiel tera malino. Niaj teraj vortoj nur proksimiĝas. Tio estas kio mi lernis de aliaj kristanoj, do mi skribis 'ĝi.' Mi bedaŭras ke tiu igis ioman ĝenon por vi.
Alia uzanto ne komprenis mian uzon de Ĝi, do mi eksplikis.
Mi volis parole pri la temo de la fadeno.
dbob (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2015 8:47:37 alasiri
“Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo; kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon.”
Jen la biblia signifo de la ĉielarko: la promeso de Dio ne fari denove genocidon de la homa raso per diluvo. Noaĥo estas la heroa ĉefrolulo en tiu ĉi bela biblia rakonto.
erinja (Wasifu wa mtumiaji) 6 Septemba 2015 3:53:14 asubuhi
vejktoro: Li povas roli kiel patriarko, kiel patra figuro sen esti kiel tera malino. Niaj teraj vortoj nur proksimiĝas. Tio estas kio mi lernis de aliaj kristanoj, do mi skribis 'ĝi.'Ĉiukaze ne eblus nomi dion "ĝi" en la biblio. Gramatike, ne eblas. La hebrea devas specifi pri sekso en ĉiuj pronomoj kaj en preskaŭ ĉiuj verbotempoj (ekz. en frazo kiel "Zerp scias", oni scias ĉu "Zerp" estas viro aŭ virino pro la formo de la verbo). Ne ekzistas neŭtrala pronomo "ĝi". En la hebrea, do, oni nepre devas elekti ĉu reprezenti Dion kiel viron aŭ kiel virinon, simple por diri la plej simplan frazon.
tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2015 5:33:39 alasiri
Orthohawk / MrMosier:se ne gravas la uzantnomo, ne gravas la pronomo. se gravas la pronomo, gravas la uzantnomo. Vi ne povas "havi vian kukon kaj ankaŭ manĝi ĝin."Ehh vavo to fo? Mi povas kompreni ke vi starigus trolecan fadenon por elkraĉi iom da malamo (kiel homofobia bigoto tio estas laŭ via naturo) sed vere surprizas min ke vi ankoraŭ balbutadas pri tiu longe pasinta pronoma afero. Ŝajne vi ŝanceliĝis ĝiskerne, se vi ne povas lasi tiun ridindan aferon morti.
Vi vere devus sekvi la konsilon jam donitan al vi: ĉesu fosadi. Vi nur ŝajnigas vin pli kaj pli granda stultulo ĉiutage.
MrMosier (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2015 11:14:15 alasiri
tommjames:Kiel diri "beating a dead horse" Esperante?Orthohawk / MrMosier:se ne gravas la uzantnomo, ne gravas la pronomo. se gravas la pronomo, gravas la uzantnomo. Vi ne povas "havi vian kukon kaj ankaŭ manĝi ĝin."Ehh vavo to fo? Mi povas kompreni ke vi starigus trolecan fadenon por elkraĉi iom da malamo (kiel homofobia bigoto tio estas laŭ via naturo) sed vere surprizas min ke vi ankoraŭ balbutadas pri tiu longe pasinta pronoma afero. Ŝajne vi ŝanceliĝis ĝiskerne, se vi ne povas lasi tiun ridindan aferon morti.
Vi vere devus sekvi la konsilon jam donitan al vi: ĉesu fosadi. Vi nur ŝajnigas vin pli kaj pli granda stultulo ĉiutage.
tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2015 11:25:54 alasiri
Orthohawk / MrMosier:Kiel diri "beating a dead horse" Esperante?Eble 'orthohawkumi' ?