![](/upload/photos/100_100/8a/8a76f645fcfa9cddbd17ec3e79006eab_1717081287.jpg)
kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?
від bluephoenix, 10 лютого 2008 р.
Повідомлення: 24
Мова: Esperanto
leonarde (Переглянути профіль) 13 лютого 2008 р. 16:44:51
so9q:Kio estas la problemo kun "datumbase pelata retejo"?
Mi dirus:
Datumbazpovigita retejo.
aŭ: Retejo funkciigita per datumbazo.
horsto (Переглянути профіль) 13 лютого 2008 р. 16:47:08
leonarde:Mi ne konas la vorton aporti, ĉu vi volis diri apogi? Se estas tiel tiam vi pravas. Krome datumbazpovigita estas terura vorto, laŭ mia opinio. Al mi plej plaĉas la propono de sergejm: Retejo funkciigata de datumbazo.
La fonto, kiuj vi citis, ŝajnas aporti la uzon de la dividstreko. Ĝi ne aportas vian argumenton. Kial vi poŝtis la fonton?
leonarde (Переглянути профіль) 13 лютого 2008 р. 17:20:19
horsto:Jes, mi volis diri "apogi." Bonan korektadon.
Mi ne konas la vorton aporti, ĉu vi volis diri apogi? Se estas tiel tiam vi pravas. Krome datumbazpovigita estas terura vorto, laŭ mia opinio. Al mi plej plaĉas la propono de sergejm: Retejo funkciigata de datumbazo.
leonarde (Переглянути профіль) 13 лютого 2008 р. 20:56:56
so9q:Mi preferas ĉi tiun.
Retejo funkciigita per datumbazo.
mnlg (Переглянути профіль) 13 лютого 2008 р. 23:08:26
sergejm (Переглянути профіль) 14 лютого 2008 р. 05:37:39
"apogita" signifus ke oni uzis datumbazon por krei la retejon, kaj nun ĝi enhavas neŝanĝatajn paĝojn. La prepozicio devas esti "per", ne "al" kaj ne "de". Datumbazo ne estas viva.
mnlg (Переглянути профіль) 14 лютого 2008 р. 09:20:02
Se mi estas apogita al muro, muro ne vivas
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Uzo de vorto "apogita" signifas ke iu apogis ion. (pasiva formo). Tio estas ĉio. Mi ne vidas informon pri kiu kreis kiun.
sergejm (Переглянути профіль) 14 лютого 2008 р. 09:45:00
mnlg:Mi sincere ne komprenas vian rimarkon.Vi mem apogis vin al la muro, kaj la muro ne estas ilo.
Se mi estas apogita al muro, muro ne vivas
Uzo de vorto "apogita" signifas ke iu apogis ion. (pasiva formo). Tio estas ĉio. Mi ne vidas informon pri kiu kreis kiun.
La retejon apogis programisto PER la datumbazo. La datumbazo ne estas muro, eĉ se la komputilo kun la retejo estas apogita al la komputilo kun la datumbazo, tio estas alia apogo.
Nu, se oni ne plu bezonas apogon de la programisto, oni povas uzi vorton "apogita".
Ankoraŭ oni povas diri:
Retejo ligita kun datumbazo.
mnlg (Переглянути профіль) 14 лютого 2008 р. 10:43:00
sergejm:La retejon apogis programisto PER la datumbazo."apogi" signifas "subteni" aŭ "surmeti". Oni apogas libron sur la tablo; oni apogas vian tezon. Tiusence, oni povus diri ke retejo apogiĝas al datumbazo, t.e. ĝi "uzas" ĝin kiel rimedon kaj subtenon. Tamen, mi konsideras ĝin italismo kaj mi certe favorus aliajn esprimojn. Mi simple volis montri kroman.
so9q (Переглянути профіль) 15 лютого 2008 р. 11:16:34
sergejm:Retejo apogata per datumbazo.Kio estas la fonto de tiu konstato?
"apogita" signifus ke oni uzis datumbazon por krei la retejon, kaj nun ĝi enhavas neŝanĝatajn paĝojn. La prepozicio devas esti "per", ne "al" kaj ne "de". Datumbazo ne estas viva.