K vsebini

Mi havas revon/sonĝon

od cellus, 24. september 2015

Sporočila: 6

Jezik: Esperanto

cellus (Prikaži profil) 24. september 2015 08:41:14

Ekestis la demando. Kiel Martin Luther King dirus se li parolus esperante kaj ne angle, kiam li diris "I have a dream". Ĉu li dirus: "Mi havas revon" aŭ arkaike "Mi havas sonĝon".

Laŭ la retaj vortaroj kiujn mi disponas li devus diri:"Mi havas revon", sed mia lingva sento ribeladas kontraŭ tio, kaj mi volus diri "Mi havas sonĝon".

Viajn vidpunktojn, mi petas!

Cellus

white knight (Prikaži profil) 24. september 2015 09:03:33

novatago (Prikaži profil) 24. september 2015 09:39:33

Li parolis pri revo, do revo. Ĉu li parolis pri io, kion li sonĝis dum dormado? Ne, aŭ eble jes, sed tiu-kaze, poste tio iĝis revo.

Ĝis, Novatago.

Тerurĉjo (Prikaži profil) 25. september 2015 14:43:46

en esperanto oni sonĝas, kiam oni dormas, oni revas, kiam oni ne dormas (maldormas)

homoj plejparte kapablas regi siajn revojn laŭdezire, sed tute ne kapablas regi siajn sonĝojn (krom mi, certe, ĉar mi kapablas ŝalti di-reĝimon)

laŭ mi M.L.King diris - mi havas revon (almenaŭ en la rusa lingvo oni tradukis la esprimon jene)

cellus (Prikaži profil) 27. september 2015 18:17:22

"kaj la bela sonĝo de l'homaro
por eterna ben efektiviĝos@
El la Esperanta himno "La espero".

Martin Luther King kiu parolis en tre predika, pastora stilo, eble povus esti tentita uzi pli arkaikan formon. La PIV donas du ekzemplojn de "sonĝo", ŝajnas al mi antaŭ 1907.

Per tio mi tute ne volas neniigi la alies opiniojn, kiuj estas bone funditaj, sed ĉu vi pensas ke oni povus uzi la arkaikan formon por atingi ĝuste pli arkaikan, solenan lingvon?

raffadalbo (Prikaži profil) 27. oktober 2015 14:30:22

cellus:"kaj la bela sonĝo de l'homaro..." ... ĉu vi pensas ke oni povus uzi la arkaikan formon por atingi ĝuste pli arkaikan, solenan lingvon?
Verdire ne, mi pensas ke ne. ridulo.gif

Disigi sonĝon kaj revon estas tre logike; sonĝo kun la signifo de revo estas ne nur arkaika, sed ankaŭ malklara. Aldone, mi komprenas arkaismojn en originalaj esperantaj tekstoj, sed ne en tradukoj.

Mi ŝatas la tradukon "Revon havas mi", kiu ekspluatas la vortordon, laŭregule, por doni apartan nuancon al la tuta frazo.

Nazaj na začetek