У садржају

alfabeta instruo

од sudanglo, 22. октобар 2015.

Поруке: 21

Језик: Esperanto

sudanglo (Погледати профил) 22. октобар 2015. 13.08.39

Anglalingve oni instruas la alfabeton tiel.

A is for Apple
B is for Ball

ktp.

Kiel vi faras en via lingvo?

Тerurĉjo (Погледати профил) 22. октобар 2015. 13.58.26

ĉu temas pri kiel oni instruas alfabeton al infanoj?

externalImage.png

nornen (Погледати профил) 22. октобар 2015. 21.08.03

externalImage.png

Por akcenti malsamecon inter B kaj V (kiuj estas elparolataj same) oni diras "b de burro" kaj "v de vaca", aŭ "b alta" kaj "v baja", aŭ lasttempe "be" kaj "uve". Oni ĝenerale diras "i de iglesia" kaj ne "i de indio" kiel en la bildo.

Vidu ankaŭ.

Fakte la alfiŝita bildo estas iom stulta, ĉar "radio" prononcatas kun "erre" [r] kaj ne kun "ere" [ɾ].

sudanglo (Погледати профил) 24. октобар 2015. 12.32.52

Mi dankas pro la belaj tabeloj, sed kio interesas min estas la lingva formulo, kiun vi uzas en via lingvo.

Mi havis etan dubon pri la internacieco de A estas por Akvo. Ĉu vi ankaŭ uzas 'por' en via lingvo.

Cetere, mi ŝatus iom pli scii pri la internacieco de kelkaj liternomoj.

Ekzemple, ĉu estas lingvo (krom Esperanto) en kiu la nomo de 'S' ne estas 'Es'?

Kiom da lingvoj diras 'Ka' por 'K'?

nornen (Погледати профил) 24. октобар 2015. 15.59.39

En la hispana oni diras "X de X-vorto". Kiel ekzemple "v de vaca".

La litero S nomigxas ese.
La litero K nomigxas ka, tamen nur aperas en pruntvortoj.

raffadalbo (Погледати профил) 26. октобар 2015. 14.10.33

sudanglo:Kio interesas min estas la lingva formulo, kiun vi uzas en via lingvo.
Mi havis etan dubon pri la internacieco de A estas por Akvo. Ĉu vi ankaŭ uzas 'por' en via lingvo.
nornen:En la hispana oni diras "X de X-vorto". Kiel ekzemple "v de vaca".
Ankaŭ en la itala ni kutime diras "A di acqua", "B di Banana" ktp.

sudanglo:Cetere, mi ŝatus iom pli scii pri la internacieco de kelkaj liternomoj.
Ekzemple, ĉu estas lingvo (krom Esperanto) en kiu la nomo de 'S' ne estas 'Es'?
Kiom da lingvoj diras 'Ka' por 'K'?
En la itala la nomo de 'S' estas 'Esse'; 'K' estas fremda litero kaj ĝia nomo estas 'Kappa' (neniam mallongata).

Kirilo81 (Погледати профил) 27. октобар 2015. 09.06.12

En la germana oni diras A wie Anton, B wie Bertha ktp., do litero + kiel + individua nomo.
Sed mi supozas, ke la plimulto de la germanoj ne scias la tutan alfabeton, eble krom tiuj, kiuj spektadas "Rado de feliĉo/posedo" (Glücksrad, Wheel of Fortune). okulumo.gif

Bedaŭrinde mi ne konas sistemon por Esperanto; se ekzistus, mi volus havi bildon tian por miaj infanoj.

Kirilo81 (Погледати профил) 27. октобар 2015. 09.42.14

Mi demandis en la DENASK-dissendolisto, kaj atentiĝis i.a. pri la jena materialo. ridulo.gif

gregorynacu (Погледати профил) 27. октобар 2015. 13.17.48

Jen kion mi kreis por mia filo. Mi nomas ĝin "la alfabeta bestaro." Ĉiu litero havas beston. Mi estas anglalingva denaske, kaj do mi diris "A estas por Anaso."

Mi pardonpetas ke en la bildekrano alkroĉita la komputilo ne scias kiel ĝuste ordigi la ĉapelitajn literojn. Ĉiu litero/besto estas presita sur propra 8,5"x11" papero, kaj mi metas ilin en bindilon.

Mia filo kiam li estis pli juna treege ŝatis tralegi ĝin! Kaj li vere ŝatis kiam ni renkontus la malridetan vizaĝon. Li diris "Ĵ estas por... nenia besto." per tre malĝoja tono.

Mi simple ne povis trovi beston por Ĵ, kaj kompreneble ankaŭ ne por Ŭ.

sudanglo (Погледати профил) 29. октобар 2015. 12.12.12

Jes tre bone Kirilo. Sed iom ĝenas min ke oni ne havas etan formulon (kiel angle A is for Apple) kaj anstataŭe diras iom nude 'A - Arbo'.

Cetere - kiel monotona estas la tradicia liter-nomaro.

Mi pensas ke aplikante regulon 15 oni almenaŭ povus diri Es, Em En, Ka. Kaj povas esti aliaj internacia liternomoj.

Ĉu vi povus afiŝi la liternomojn en la germana? Kaj ĉu estas franclingvano kiu povus tion fari por la franca.

Gregory - tre bele! Sed ĉu vi ne havas etan dubon pri la formulon 'estas por'. Kiel oni pravigus 'por'?

Вратите се горе