去目錄頁

legaco, Vermaechtnis- traduko

alonsososo, 2015年11月8日

讯息: 4

语言: Esperanto

alonsososo (显示个人资料) 2015年11月8日下午9:23:44

Saluton
Mi ĵus ne certas pri la ĝusta traduko de la angla vorto legacy. La lernu-vortaro donas la vortojn: testamentaĵo, heredaĵo, sed mi ne celas al materia aĵo. En la germana la vorto estas: Vermaechtnis.
Ankaŭ la Esperanta vorto legaco celas al materia aĵo, ĉu ne?
Ĉu iu ideon?

sergejm (显示个人资料) 2015年11月9日上午5:19:02

legaco estas jura termino.
testamento: estas Nova kaj Malnova Testamentoj - ja temas ne pri materia aĵo (libroj), sed pri ilia enhavo, kaj ke homoj agu laŭ la Testamentoj.
heredi: ankaŭ ne nepre temas pri materia aĵo (hereda malsano)

akueck (显示个人资料) 2015年11月9日上午6:02:01

alonsososo:Mi ĵus ne certas pri la ĝusta traduko de la angla vorto legacy. La lernu-vortaro donas la vortojn: testamentaĵo, heredaĵo, sed mi ne celas al materia aĵo. En la germana la vorto estas: Vermaechtnis.
Ankaŭ la Esperanta vorto legaco celas al materia aĵo, ĉu ne?
Ĉu iu ideon?
Chu "legacy" povas signifi ankau postlasajhon (germane: "Hinterlassenschaft")?

alonsososo (显示个人资料) 2015年11月9日下午4:16:08

Dankon pro viaj proponoj. Estas ja iom malfacila afero. Ŝajne la Esperanta vorto legaco ne inkluzivas la signifon de nemateria heredaĵo kiel en la angla vorto. Do, postlasaĵo bone taŭgas.

回到上端