Al la enhavo

Vivu la sendependa Kurdistano!

de Fuzzy, 2015-novembro-25

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Justpatrolo (Montri la profilon) 2015-novembro-28 06:17:59

Ĉu vi imagas pri du kontraŭbatalantaj membroj de NATO - Kurdistano kaj Turkio?

klmn (Montri la profilon) 2015-novembro-28 07:36:49

robbkvasnak:Do tiu fadeno NE fakte estas ĉi-tie por pridiskuti bonan, novan ŝtaton por la kurdoj sed kiel venĝo de ruso[j] kontraŭ Turkio. Mi proponas novan Kurdistanon nur en Sirio kaj Irako kaj ke tiu nova ŝtato aŭtomate estu membro de NATO. Certe tio plaĉos al la rusoj.
ridulo.gif
+ 1

Aŭ eble Rusio faru aŭtonoman regionon por kurdoj se ĝi tiel zorgas pri ili. Similan al juda respubliko kun ĉefurbo Birobidĝano.
Ja Rusio havas tiom multe da malplena ne uzata tereno en oriento.

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-novembro-28 09:29:37

Miland:
Fuzzy:..Aŭ el pecoj nur de Turkio, tie loĝas plejmulto de la kurdoj.
Ĉu vere Turkio konsentos cedi parton de sia teritorio? Mi dubas! Kiel ili persvadiĝos?
Ĝi nepre cedos, necesas nur tre forte peti. Samkiel Rusio cedis faktan sendependecon al Ĉeĉenio post la unua rusa-ĉeĉena milito (en ĝi Turkio donis gravan helpon al la ribeluloj, nun estas tempo revenigi la ŝuldon).
Aŭ kiel Serbio cedis sendependecon al Kosovo. Aŭ kiel Ukrainio al Donbaso. La ekzemploj abundas en la historio.

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-novembro-28 13:54:58

robbkvasnak:Do tiu fadeno NE fakte estas ĉi-tie por pridiskuti bonan, novan ŝtaton por la kurdoj sed kiel venĝo de ruso[j] kontraŭ Turkio.
Do, bona afero jam ne estas tiom bona, se ĝin proponis ruso? Klaras.

robbkvasnak: Mi proponas novan Kurdistanon nur en Sirio kaj Irako kaj ke tiu nova ŝtato aŭtomate estu membro de NATO. Certe tio plaĉos al la rusoj.
Ĉu anigi Kurdistanon en NATOn? Bonega ideo, al mi ĝi certe plaĉas!

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-novembro-28 13:56:10

Justpatrolo:Ĉu vi imagas pri du kontraŭbatalantaj membroj de NATO - Kurdistano kaj Turkio?
Laŭ mi, tio estus perfekta!

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-novembro-28 18:14:37

klmn:Aŭ eble Rusio faru aŭtonoman regionon por kurdoj se ĝi tiel zorgas pri ili. Similan al juda respubliko kun ĉefurbo Birobidĝano.
Ja Rusio havas tiom multe da malplena ne uzata tereno en oriento.
Jes, en la tempo, kiam la judoj ne havis propran landon -- Israelo tiam ne estis -- la sovetia registaro donis unu regionon por ke judoj estigu tie sian propran nacian respublikon kiel aliaj popoloj de Sovetunio. Ĝi ekzistas ĝis nun.
Sed la afero malsukcesis, ĉar la judoj ne volas transloĝiĝi en Malproksiman Orienton. Ili preferas batali kontraŭ araboj en sia historia Patrujo.
Mi opinias ke la kurdoj ankaŭ ne dezirus veturi en Siberion...

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-novembro-28 20:03:13

Justpatrolo:Ĉu vi imagas pri du kontraŭbatalantaj membroj de NATO - Kurdistano kaj Turkio?
Ni jam havas tion en Nato: Grekio kaj Turkio ekzemple aŭ Anglio kaj Irlando

Justpatrolo (Montri la profilon) 2015-novembro-28 20:42:40

Necesas bone kompreni ke la kurdoj estas unu el multaj netitolaj naciecoj en diversaj landoj kaj ne povas pretendi je iu teritorio. Ekzemple, krom mem kurdoj en irana Kurdistano loĝas azerbajĝananoj, kiuj havas plenan rajton peti por si ian teritorion kaj sendependecon. En Irano kaj Turkio loĝas trioble pli granda kvanto da azerbajĝananoj, ol en Azerbajĝano. Kaj ili revas pri sia propra nacio aŭ ŝtato. Ĉu ili estas pli malbonaj ol la kurdoj? Ĉu estas pli malbonaj proksimume 10 milionoj da ĉinaj mongoloj? Konsideru ke krom Ĉinio mongoloj loĝas ankaŭ en Afganistano, Rusio, Mongolio. Ĉu vi imagas novan mongolan ŝtaton en novaj ŝtatlimoj? Ĉu vi imagas novan hispanlingvan landon en sudaj ŝtatoj de Usono?

Logike krei ajnan ŝtaton eblas facile se ne kontraŭos estraro de lando sur kies teritorio loĝas pretendantoj je propra ŝtateco. Ĉu konsentos Erdogan, Ruĥani kaj Asad? Apenaŭ! Tio ne dependas de nia deziro. Solvi la taskon povas nur nova kurda milito por sia sendependeco. Sed tia metodo ne estas preferebla nun.

Sufiĉas por ĉiuj militkonfliktoj en Libio, Irako, Sirio, Jemeno kaj t.p. Ĉu vi deziras grandan incendion en Mezoriento kaj Eŭropo?

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-novembro-29 08:50:48

Justpatrolo:Necesas bone kompreni ke la kurdoj estas unu el multaj netitolaj naciecoj en diversaj landoj kaj ne povas pretendi je iu teritorio. Ekzemple, krom mem kurdoj en irana Kurdistano loĝas azerbajĝananoj, kiuj havas plenan rajton peti por si ian teritorion kaj sendependecon. En Irano kaj Turkio loĝas trioble pli granda kvanto da azerbajĝananoj, ol en Azerbajĝano. Kaj ili revas pri sia propra nacio aŭ ŝtato. Ĉu ili estas pli malbonaj ol la kurdoj? Ĉu estas pli malbonaj proksimume 10 milionoj da ĉinaj mongoloj? Konsideru ke krom Ĉinio mongoloj loĝas ankaŭ en Afganistano, Rusio, Mongolio. Ĉu vi imagas novan mongolan ŝtaton en novaj ŝtatlimoj? Ĉu vi imagas novan hispanlingvan landon en sudaj ŝtatoj de Usono?
Estas diferenco -- la azerbajĝanoj, mongoloj kaj meksikanoj jam havas proprajn ŝtatojn. La kurdoj -- ne.

Justpatrolo:Logike krei ajnan ŝtaton eblas facile se ne kontraŭos estraro de lando sur kies teritorio loĝas pretendantoj je propra ŝtateco. Ĉu konsentos Erdogan, Ruĥani kaj Asad? Apenaŭ! Tio ne dependas de nia deziro. Solvi la taskon povas nur nova kurda milito por sia sendependeco. Sed tia metodo ne estas preferebla nun.
Diri ĉu la decido estas preferebla aŭ ne eblas nur se ekzistas ankaŭ aliaj decidoj. Sed vi ja skribis ke la decido estas la sola.

corobu (Montri la profilon) 2015-novembro-29 10:32:21

Fuzzy:La kurdoj dum multaj jaroj strebas ekhavi sian propran nacian ŝtaton. Ili estas bravaj kaj fidelaj batalantoj kontraŭ la islama terorismo. Malgraŭ tio bedaŭrinde neniuj grandaj landoj helpas al ili sendependiĝi.
Mi opinias ke jam venis tempo por la kurda popolo iĝi libera. Rusio povas kaj devas:
  • postuli de Asad doni al liaj kurdaj aliancanoj sendependecon
  • konvinki Irakon ankaŭ sendependigi la kurdojn
  • helpi al la turkaj kurdoj militpreni la liberon de Turkio per armiloj kaj aviadildefendo.
La kurdoj devas esti liberaj!
Por iĝi sub rusia protektorato, ĉu?
Iam la rusia registaro liberigis Ukrainion kaj kiam la Ukrainia ŝtato malfortiĝis venis Rusio por ĝin savi. Same okazos al nova kurda ŝtato se ĝi efektive kreiĝos. La revo de la nuntempa registaro rusia estas rekrei novan Rusian Imperion kies akso estu de la ekstrema nordo ĝis mediteraneaj landoj.
Mireja

Reen al la supro