Mesaĝoj: 31
Lingvo: Esperanto
Justpatrolo (Montri la profilon) 2015-novembro-29 10:55:55
Mi dubas ke finnlandaj laponoj kreos novan ŝtaton, kiun ili ne havas. Mi dubas ke la puŝtunoj aŭ zuluoj povas pretendi je la ŝtateco. Sur la Tero loĝas multe da popoloj ne havantaj sian ŝtaton. Mi dume ne konas iun bonan mekanismon de la transdono de la potenco al iu popolo en ajna ŝtato.
Kurdoj ĉiam estis nomadoj kaj vagis en grandegaj teritorioj kiam jam ekzistis Persio kaj Otomana imperio. Kaj nun kurdoj estas nemonolita nacieco konsistanta el multaj triboj kun siaj dialektoj (kurmanĝi, zazaki, sorani) kaj konfesioj. Kurdoj ne agnoskas centran potencon. Tio ĉi estas unu el la plej grandaj problemoj de la sendependeco.
Jam ekzistas sperto de la apogo por la kurdoj kiu ne havis sukceson pro ilia malunueco. Kaj mi diras ke krom la milito ne ekzistas alia vojo al la sendependeco, ĉar nunaj gvidantoj de Sirio, Irako, Turkio kaj Irano malpermesas eĉ la vorton "kurdoj".