目次へ

Ĉu oni povas frazi "ne devas esti umi" kiel "neumendota" (ne-um-end-ot-a)?

psychoslave,2015年12月8日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

psychoslave (プロフィールを表示) 2015年12月8日 13:05:07

La demando estas en la titolo! ridulo.gif

sergejm (プロフィールを表示) 2015年12月9日 11:30:25

1. Ne "ne devas esti umi" sed "ne devas umi" aŭ "ne devas esti uma".
2. -ot- estas superflua, do "ne-um-end-a".
PS: mi inventis preskaŭ universalan tradukon de rusa vorto "свой"!
sam-um-a
Sed prefere anstataŭ -um- uzi ion pli konkretan:
nia se la umo = ni
samlingvano (umo=lingvo)
samlandano (umo=lando)
samurbano (umo=urbo)
propra (umo=posedaĵo)
k.t.p.

psychoslave (プロフィールを表示) 2015年12月9日 19:04:52

1. Mi kredas ke mi je malpravis kun mia dirmaniero, sed ke tio ke me signifas estas pli prokisma de "ne devas esti umita". Ĉu ĝin eblas?
2. Mi ne certas pri tio, -a estas por signifi econ (adjektivon), kaj -[iao]ta por participo, ĉu ne?

Mi uzis -um- por havi ĝeneralan ekzemplon, kaj mi ja uzas pli precizajn radikojn alie.

Dankon por viajn respondojn.

sergejm (プロフィールを表示) 2015年12月10日 4:59:51

-um- estas universala sufikso; kvankam en Esperanto sufiksoj povas agi kiel radiko, pli prefere estas uzi universalan radikon zoz-: zozo, zoza, zozi, zozita, zozinda k.t.p.
psychoslave:Mi kredas ke mi je malpravis kun mia dirmaniero.
Prepozicion je, kiel ankaŭ aliajn prepoziciojn, oni uzas nur kun substantivoj (aŭ pronomoj, adjectivoj k.t.p.), ne kun verboj,
Sed eble vi mistajpis kaj volis skribi ne.

opalo (プロフィールを表示) 2015年12月10日 8:59:12

Mi serĉis tra PAG, sed ne trovis specifan konsilon pri tia ambaŭsenca negacio. Mia prova solvo, post mediteto:

Tio ne devas esti farata. Tio ne estas farenda. Tio estas nefarenda. [ne-farenda]
Tio devas esti ne farata. Tio estas nenfarenda. [ne(n)far-enda]
Vi devas fari nenion. Vi devas nenifari. [neni(o)-fari]


Kompreneble, plej bonas eviti ĉi tiajn kunmetojn.

Kaj -endi kreas aktivan verbon, do oni aldonus -inta, -anta, -onta.

sergejm (プロフィールを表示) 2015年12月10日 9:48:36

Laŭ PMEG, "ne" neas vorton, antaŭ kiu ĝi staras. "Ne" antaŭ la ĉefa verbo de la frazo kaj "nenio, nenie, neniam" k.t.p. neas la tutan frazon, sed povas esti esceptoj.
"Mi povas fari nenion" do signifas "mi ne povas fari ion ajn".
Sed en "mi povas nenifari" "neni-" neas nur "fari" do tio signifas "mi povas ne fari ion ajn".
En "nefarenda" "ne-" povas nei nur "far-" aŭ la tutan "farenda". Do pli bone eviti tian uzon, escepte se la vorto jam estas en vortaro kaj unu el la signifoj jam estas elektita.

Christa627 (プロフィールを表示) 2016年1月6日 0:00:50

sergejm:-um- estas universala sufikso; kvankam en Esperanto sufiksoj povas agi kiel radiko, pli prefere estas uzi universalan radikon zoz-: zozo, zoza, zozi, zozita, zozinda k.t.p.
psychoslave:Mi kredas ke mi je malpravis kun mia dirmaniero.
Prepozicion je, kiel ankaŭ aliajn prepoziciojn, oni uzas nur kun substantivoj (aŭ pronomoj, adjectivoj k.t.p.), ne kun verboj,
Sed eble vi mistajpis kaj volis skribi ne.
Pri "zoz" mi neniam aŭdis.

Mi komprenis "je" kiel mistajpo de "ja".

Ĉiuokaze, -endota estas konfuza kaj ŝajnas al mi gramatike malĝusta, ĉar vorto kun -enda ne povas havi objekton, do ne povas havi pasivan participon.

kiun oni devas manĝi - manĝenda (ne manĝendota)
kiun oni devas mortigi - mortigenda
kiun oni devas lerni - lernenda
ktp

ĉu klare?

nornen (プロフィールを表示) 2016年1月6日 8:25:36

opalo:nenfarenda
I strongly doubt that this words exist. This would be the first particle ever to be inflected for case.

What would be the difference between "Tio estas nefarenda" and your hypothetical "?Tio estas nenfarenda" ?

sergejm (プロフィールを表示) 2016年1月6日 20:47:54

nornen:
opalo:nenfarenda
I strongly doubt that this words exist. This would be the first particle ever to be inflected for case.

What would be the difference between "Tio estas nefarenda" and your hypothetical "?Tio estas nenfarenda" ?
Opalo mistajpis. Mi pensas, li volis skribi 'nenifarenda', t.e. 'enda fari nenion'.

先頭にもどる