Ĉu io studis Idon?
Altebrilas-ისა და 10 დეკემბერი, 2015-ის მიერ
შეტყობინებები: 24
ენა: Esperanto
Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 10 დეკემბერი, 2015 13:04:07
Mi nuntempe interesiĝas pri la historio de Esperanto, kaj volas pli bone kompreni pri la Ido-skizmo. Speciale laŭ lingva vidpunkto, ĉar sen studi detale la lingvon aŭ ellerni ĝin, malfacilas kompreni la aferon.
Mi scivolas ĉefe pri la derivada sistemo, kiu celas apliki la principon de "reversebleco", tiel ke kiam oni ŝanĝas la finaĵon (ekz. inter "i" kaj "o" ), la ŝanĝo de la signifo estu ĉiam la sama. La intenco estas eviti konfuzojn kiel brosi (broso= ilo, brosado=ago) kaj kombi (kombo=ago, kombilo=ilo) kiam oni uzas proksimajn vortojn. Kaj ankaŭ eviti al la lernantoj parkerigi la klason de ĉiu vorto (ago, ilo, rezulto, aĵo, ktp.) Mi deziras scii, ĉu la idistoj lingvistike atingis tiun celon (la (mal)sukceso de ilia movado estas alia afero), aŭ ĉu, solvite tiu problemo, alia simila aperis iom pli malproksime.
Kirilo81 (მომხმარებლის პროფილი) 10 დეკემბერი, 2015 13:33:01
Kaj ankaŭ en Ido oni devas iel lerni la gramatikan karakteron de la radikoj, por scii, ĉu ekz. 'marteli' estas martelagar (martel' kiel substantiva radiko) aŭ *martelar (kiel verba radiko).
Tiel estas almenaŭ laŭ mia kompreno, mi neniam vere studis Idon, sed de tempo al tempo legas la gazeton "Ido-saluto", kiun redaktas loka Ido-grupo en mia urbo Berlino. Ĝi estas bone komprenbla, se oni antaŭe unu fojon trarigardis la gramatikon.
Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 10 დეკემბერი, 2015 23:04:31
Kompreneble, oni ne startas de la esperanta vorto "marteli", sed de la paro (vorto, signifo).
ekz. (martelo, ilo por frapi sur ion, ĉefe najlojn) aŭ (martelagar, frapi sur ion...), ktp.
Mi komprenis, ke se oni konas unu vorton (t.e. la koresponda paro), oni ankaŭ konas ĉiujn vortojn de la sama familio, pro la principo de "reversebleco". En Esperanto tio bedaŭrinde ne estas la kazo.
Sed mi volis scii ĉu tiuj ŝanĝoj ( t.e. aldono de kelkaj afiksoj) estas sufiĉaj por atingi tiun celon; aŭ ĉu la uzantoj de la lingvo malkovris ke oni bezonas novajn similajn ŝanĝojn farendajn pri kiuj ili unue ne pensis.
Paulinho (მომხმარებლის პროფილი) 20 დეკემბერი, 2015 20:44:07
ludomastro (მომხმარებლის პროფილი) 20 დეკემბერი, 2015 23:06:45
Vestitor (მომხმარებლის პროფილი) 20 დეკემბერი, 2015 23:40:45
ludomastro:Jes, iom. Mi studis Idon uzanta libro. La Ida ne uzas "-oj" sed "i" por la pluralaj vortoj. La verboj havas malsamajn finojn. Ne estas "-n" pro objektoj tiel la ordo de la votoj gravas. Estas pli-malpli facila legi Ido-e se oni legas Esperante. Tamen, mi forlasis Idon ĉar Esperanto havas pli parolantojn kaj pli granda ĉeesto en la inter-reto.Ĉu vi volus diri ke Esperanto ne estas pli bona ol Ido, sed ĝi nur havas pli multe parolantojn? Domaĝe, laŭ mi.
Justpatrolo (მომხმარებლის პროფილი) 21 დეკემბერი, 2015 06:43:26
ludomastro (მომხმარებლის პროფილი) 21 დეკემბერი, 2015 16:44:31
Vestitor:Ne. Mi pensas ke Esperanto estas pli utila ol Ido ĉar ĝi (Esperanto) havas pli parolantojn. Laŭ mi, la perfekta lingvo ne ekzistas. Tiel, mi zorgas elekti la plej bona lingvo ke servas miajn bezonojn. Esperanto min servas.
Ĉu vi volus diri ke Esperanto ne estas pli bona ol Ido, sed ĝi nur havas pli multe parolantojn? Domaĝe, laŭ mi.
Vestitor (მომხმარებლის პროფილი) 21 დეკემბერი, 2015 17:26:42
ludomastro:Tiu estas ankaŭ argumento por la Angla, ĉu ne? Ĝi havas la plej multe parolantojn kaj estas utila en la plejparto de la landoj en la mondo!Vestitor:Ne. Mi pensas ke Esperanto estas pli utila ol Ido ĉar ĝi (Esperanto) havas pli parolantojn. Laŭ mi, la perfekta lingvo ne ekzistas. Tiel, mi zorgas elekti la plej bona lingvo ke servas miajn bezonojn. Esperanto min servas.
Ĉu vi volus diri ke Esperanto ne estas pli bona ol Ido, sed ĝi nur havas pli multe parolantojn? Domaĝe, laŭ mi.
robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 21 დეკემბერი, 2015 19:07:25