Kwa maudhui

Ĉu io studis Idon?

ya Altebrilas, 10 Desemba 2015

Ujumbe: 24

Lugha: Esperanto

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 10 Desemba 2015 1:04:07 alasiri

(Bv. legi "Ĉu iu studis Idon" - la titoloj ne estas korekteblaj)

Mi nuntempe interesiĝas pri la historio de Esperanto, kaj volas pli bone kompreni pri la Ido-skizmo. Speciale laŭ lingva vidpunkto, ĉar sen studi detale la lingvon aŭ ellerni ĝin, malfacilas kompreni la aferon.

Mi scivolas ĉefe pri la derivada sistemo, kiu celas apliki la principon de "reversebleco", tiel ke kiam oni ŝanĝas la finaĵon (ekz. inter "i" kaj "o" ), la ŝanĝo de la signifo estu ĉiam la sama. La intenco estas eviti konfuzojn kiel brosi (broso= ilo, brosado=ago) kaj kombi (kombo=ago, kombilo=ilo) kiam oni uzas proksimajn vortojn. Kaj ankaŭ eviti al la lernantoj parkerigi la klason de ĉiu vorto (ago, ilo, rezulto, aĵo, ktp.) Mi deziras scii, ĉu la idistoj lingvistike atingis tiun celon (la (mal)sukceso de ilia movado estas alia afero), aŭ ĉu, solvite tiu problemo, alia simila aperis iom pli malproksime.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 10 Desemba 2015 1:33:01 alasiri

Nu, la sistemo de Ido estas multe pli preciza, sed la problemo estas, ke ĝi estas neekonomia, ĉar oni ĉiam devas esti preciza, sed en > 90% de la uzokazoj malpli preciza esprimo same sufiĉus.

Kaj ankaŭ en Ido oni devas iel lerni la gramatikan karakteron de la radikoj, por scii, ĉu ekz. 'marteli' estas martelagar (martel' kiel substantiva radiko) aŭ *martelar (kiel verba radiko).
Tiel estas almenaŭ laŭ mia kompreno, mi neniam vere studis Idon, sed de tempo al tempo legas la gazeton "Ido-saluto", kiun redaktas loka Ido-grupo en mia urbo Berlino. Ĝi estas bone komprenbla, se oni antaŭe unu fojon trarigardis la gramatikon.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 10 Desemba 2015 11:04:31 alasiri

Dankon, Kirilo, por fia tuja respondo.

Kompreneble, oni ne startas de la esperanta vorto "marteli", sed de la paro (vorto, signifo).

ekz. (martelo, ilo por frapi sur ion, ĉefe najlojn) aŭ (martelagar, frapi sur ion...), ktp.

Mi komprenis, ke se oni konas unu vorton (t.e. la koresponda paro), oni ankaŭ konas ĉiujn vortojn de la sama familio, pro la principo de "reversebleco". En Esperanto tio bedaŭrinde ne estas la kazo.

Sed mi volis scii ĉu tiuj ŝanĝoj ( t.e. aldono de kelkaj afiksoj) estas sufiĉaj por atingi tiun celon; aŭ ĉu la uzantoj de la lingvo malkovris ke oni bezonas novajn similajn ŝanĝojn farendajn pri kiuj ili unue ne pensis.

Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 20 Desemba 2015 8:44:07 alasiri

Mi ne.

ludomastro (Wasifu wa mtumiaji) 20 Desemba 2015 11:06:45 alasiri

Jes, iom. Mi studis Idon uzanta libro. La Ida ne uzas "-oj" sed "i" por la pluralaj vortoj. La verboj havas malsamajn finojn. Ne estas "-n" pro objektoj tiel la ordo de la votoj gravas. Estas pli-malpli facila legi Ido-e se oni legas Esperante. Tamen, mi forlasis Idon ĉar Esperanto havas pli parolantojn kaj pli granda ĉeesto en la inter-reto.

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 20 Desemba 2015 11:40:45 alasiri

ludomastro:Jes, iom. Mi studis Idon uzanta libro. La Ida ne uzas "-oj" sed "i" por la pluralaj vortoj. La verboj havas malsamajn finojn. Ne estas "-n" pro objektoj tiel la ordo de la votoj gravas. Estas pli-malpli facila legi Ido-e se oni legas Esperante. Tamen, mi forlasis Idon ĉar Esperanto havas pli parolantojn kaj pli granda ĉeesto en la inter-reto.
Ĉu vi volus diri ke Esperanto ne estas pli bona ol Ido, sed ĝi nur havas pli multe parolantojn? Domaĝe, laŭ mi.

Justpatrolo (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2015 6:43:26 asubuhi

La plej granda problemo de Ido estas ĝia konstanta variado kaj foresto de ĝustaj reguloj, aplikataj al ĉiuj vortoj. Mem idistoj travivis kaj trasentis multajn ŝanĝojn en la reguloj, kiuj negative influis la movadon. Kelkaj generacioj posedas diferencajn variantojn de Ido. Do, internaj embarasoj malhelpis kaj multaj idistoj perdis sian intereson al la lingvo.

ludomastro (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2015 4:44:31 alasiri

Vestitor:
Ĉu vi volus diri ke Esperanto ne estas pli bona ol Ido, sed ĝi nur havas pli multe parolantojn? Domaĝe, laŭ mi.
Ne. Mi pensas ke Esperanto estas pli utila ol Ido ĉar ĝi (Esperanto) havas pli parolantojn. Laŭ mi, la perfekta lingvo ne ekzistas. Tiel, mi zorgas elekti la plej bona lingvo ke servas miajn bezonojn. Esperanto min servas.

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2015 5:26:42 alasiri

ludomastro:
Vestitor:
Ĉu vi volus diri ke Esperanto ne estas pli bona ol Ido, sed ĝi nur havas pli multe parolantojn? Domaĝe, laŭ mi.
Ne. Mi pensas ke Esperanto estas pli utila ol Ido ĉar ĝi (Esperanto) havas pli parolantojn. Laŭ mi, la perfekta lingvo ne ekzistas. Tiel, mi zorgas elekti la plej bona lingvo ke servas miajn bezonojn. Esperanto min servas.
Tiu estas ankaŭ argumento por la Angla, ĉu ne? Ĝi havas la plej multe parolantojn kaj estas utila en la plejparto de la landoj en la mondo!

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 21 Desemba 2015 7:07:25 alasiri

Mi nuntempe verkas fikcian rakonton kaj en tiu rakonto estas iu kamparanino kiu venas en la [fikcian] urbon. Ŝi parolas idon - mi uzas ĝin kiel kamparan dialekton de Esperanto.

Kurudi juu